Ligna-krura porko

Vendisto veturas al bieno. Apud la grenejo, inter la kokinoj, li vidas porkon, kiu havas lignan kruron.

Kiam la bienisto volas vidi la komercaĵojn, la vendisto ne povas eltini sin kontraŭ peti, “Kial via porko havas lignan kruron?”

“Sinjoro,” diras la bienisto, “Tiu ne estas iu ordinara porko! Ĝi estas mirakla porko! Iu tago, mi riparis traktoron, kaj ĝi falis de sur la kriko kaj premegis min al la tero. La porko rapide venis, remetis la kriko sub la traktoron, kaj rekrikis ĝin, liberigante min!”

“Nu, jes, tio estas mirinda,” diras la vendisto, “sed kial ĝi havas lignan kruron?”

“Ne nur mirinda, sinjoro! Jen mirindega porko! Iu tago, mi falis en la puton kaj ne povis elgrimpi! Mi kriis kaj kriegis, sed neniu aŭdis. Sed la porko kuris al la telefono kaj premis la kriz-numerojn! Oni venis kaj eltiris min el la puto!”

“Kiel vi diras, mirindega. Sed, kial ĝi havas lignan kruron?”

“Sinjoro, kiam vi havas tian porkon, vi ne manĝu ĝin tuj je la sama tago!”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Afiŝo por ĝenerala striko

Je mia peto, Steve enesperantigis ĉi tiun afiŝon de la IWW (en la angla), por ĝenerala striko por subteni publik-dungatajn sindikatojn.

Estas tro longa ekde la lasta ĝenerala striko en usono.

Klaku la bildon por elŝulti grandan bilddosieron.

Posted in Agado | Tagged , , , | Komentoj malebligitaj

Ekzerco pri traduko

Antaŭ nelonge, mi ricevis peton de Viktor Payuk de la Esperanto-Societo de Ĉikago, ke mi traduku fragmenton de la novelo “Art in Translation” de Tony Beckwith. Laŭ mia kompreno, s-ro Payuk kunmetus ĝin kun aliaj fragmentoj por krei kolektivan tradukon por traduk-klasa uzo. (La novelo originale aperis en la aŭtuna 2010 numero de Source, novaĵletero de ATA, la Usona Tradukista Asocio.)

Nur la unuaj kvar-kvin frazoj de mia parto prezentis multajn interesajn defiojn pri traduko. Jen malgranda eltiraĵo, kun mia traduko:

In the wee small hours, Consuelo briefly stood behind me, her hands on my shoulders, gazing out at the sky. “You always do this when you get one of these,” she said. I nodded. “Your translation becomes your querida,” she murmured as she turned away, “your mistress.” She was right. A translation like this can’t be handled at arm’s length. It has so many undercurrents and subtleties that one must allow oneself to be drawn into it without a struggle. Dum la etaj fruaj horoj, Consuelo ekstaris malantaŭ mi, la manoj sur miaj ŝultroj, rigardante la ĉielon. “Vi ĉiam faras tion, kiam vi ekhavas tian laboron,” ŝi diris. Mi kapjesis. “Via traduko fariĝas via querida,” ŝi murmuris, forturnante, “via amantino.” Ŝi pravis. Tian tradukon oni ne povas trakti de malproksime. Ĝi havas tiom da subfluoj kaj subtiloj, ke oni devas permesi, ke vin ĝi senbarakte entiras.

Speciale interesaj:

  • wee small hours
  • You always do this when you get one of these.
  • at arm’s length
  • allow oneself to be drawn into it

Tre plaĉus al mi, aliaj traduko-proponoj, pri tiuj frazoj. Kiel mi farus pli bone?

Posted in Esperantujo, Uncategorized | Tagged , | Komentoj malebligitaj

La malsaĝa virino, kiu adoptis ursidon

Lasta semajno, nia loka grupo refoje legis novelon de Marjorie Boulton el Faktoj kaj Fantazioj: “La Virino, kiu Adoptis Ursidon kiel Filon.” Ĝi estas absurda, ridinda rakonto, pri ursido vartita kiel knabo.

Refoje, mi estis movita verki novan, pli veran rakonton. Ĉi-fojon, ĝi estas sufiĉe mallonga, mi simple afiŝas ĝin. Jen:

La Malsaĝa Virino Kiu Adoptis Ursidon

Iam estis malsaĝa maljunulino, kiu provis varti ursidon. Dum kelkaj semajnoj, ĝi estis tre ĉarma dombesto, kaj ĉiuj ŝatis ĝin. Tiam, ĝi mortigis la maljunulinon kaj manĝis ŝian hepaton.

Fino

Posted in Loka grupo, Miaj verkaĵoj, Pri mi | Tagged , , | 2 Comments

Legendo pri Belulino

Marjorie Boulton

Marjorie Boulton en Berlino dum la 1999a Universala Kongreso

Por la diskuto-rondo de nia loka grupo, ni legis rakonton de Marjorie Boulton el la libro Faktoj kaj Fantazioj. En la rakonto, patro dezirante elekti la plej bonan edzon por la filino, diras, ke ŝi mortis, kaj petas monon por funebro. Du el la junuloj diras ne, sed la tria donas la monon kaj iras por kunlamanti kun la patro. Tiam la patro malkovris la ruzon, kaj la paro edziĝas.

Mi trovis la rakonton stranga kaj timiga. Do, por komfortigi min, mi verkis alian rakonton pri simila patro kun simila filino—sed mi priskribas pli probablan rezulton.

Mi nomis ĝin “Legendo pri Belulino.”

Steve enmetis ĝin kun la Legendoj de la Zne Majstroj, kaj nomis ĝin “La Ŝparema Patro.”

Posted in Loka grupo, Miaj verkaĵoj, Pri mi | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Dum kelkaj jaroj, mia frato kaj mi verkis hajkojn sub la nepenetrebla kaŝnomo Istvan Bierfaristo. Ili estis ofte ŝercaj, eĉ mokaj. Ili estis ofte privataj, duon-sekretaj mesaĝoj inter du fratoj, pri la ĉiutagaj aferoj de niaj vivoj. Malgraŭ tio, ni publikigis ilin, esperante ke aliuloj gajnus per legado iun malgrandan parton de la plezuron ni gajnis per la verkado.

Plaĉis al ni ŝerci, ke Istvan Bierfaristo estis eble la plej konata verkisto de Esperantaj hajkoj en usono.

Ekde eble antaŭ tri jaroj—kiam mi ne plu aliris oficejon ĉiutage—nia kunverkado preskaŭ ĉesis. Samtempe, mia frato ekprovis trakti la hajkon pli serioze, pli profunde.

Li studis la formon kaj ĝian japanan tradicion. Li verkis hajkojn, kiuj ne plu estis simplaj privataj ŝercoj, sed provis kapti kaj montri ion universala en malgrandaj momentoj. Per akra observado kaj klaraj vortoj, li sukcesis. Li ankoraŭ publikigis la hajkojn, nun sub sia ĝusta nomo, per Twitter kaj Facebook.

Nun li kolkektis aron de siaj plej bonaj hajkoj en libro. Belege ilustrista per fotoj (en la formo de poŝtmarkoj de lando kiu uzas spesmilojn) de la verkisto mem, ĝi montras la grandan sukceson de lia klopodo.

La libro Poŝtmarkoj el Esperantujo estas aĉeteble je la nova eldonejo Libroj Bierfaristaj.

Posted in Esperantujo | Tagged , , , | Komentoj malebligitaj

Eldonita: Paŭzo en la stacidomo Union

Kovrilo de Beletra Almanako n-ro 8Mia novelo “Paŭzo en la stacidomo Union” aperas en la nuna numero de Beletra Almanako. Mi ĵus ricevis ekzempleron.

Mi trovas min tre bone kunigita.

“Tiu,” Emma diris

Otto rigardis kien ŝi kapmontris. “Tiu alta viro en la drelika jako?” Li pripensis. “Filo de riĉaj gepatroj. Eksigita el pli ol unu universitato pro tro da petoloj kaj maltro da studoj. Ricevas iom da mono de la patrino, sed ne sufiĉe por vivteni sin.”

Akireble per Amazon: Beletra Almanako 8 (BA8 – Literaturo en Esperanto) (Esperanto Edition)

rekte de la eldonejo.

Aĉetu! Legu!

Posted in Miaj verkaĵoj, Pri mi | Tagged | 2 Comments

MUSK: Memgvidita Usona Somera Kurso

Mia frato kaj mi intencas labori por plibonigi nian esperantan kapablon. Mi verkis pri la afero en la artikolo Ne NASK, sed, en mia blogo je Esperanto-USA.

Ni invitas vin por partopreni en MUSK! (Malgraŭ la nomo, vi ne devas esti usonano aŭ en usono.)

Posted in Esperantujo, Pri mi | Tagged , , | Komentoj malebligitaj

Volapukista mielmonato

Volapukista paro edziĝas kaj ekveturas por mielmonato.

Post iom da horoj, la viro laciĝas. Li trovas lokon por halti, apud malgranda lago. Estas nokto kaj la luno brilas arĝente sur la akvo. La paro sidas kaj rigardas la belan pejzaĝon.

La viro ekamoremiĝas, kaj metas la manon sur la genuo de li novedzino. Li brakumas ŝin, kaj movas la manon iom supren.

La virino metas la buŝon ĉe la orelo de ŝia edzo kaj flustras, “Kara, vi povas iri iomete plu…”

Do, la viro ekstartigas la aŭton, kaj veturas al la sekvonta urbo.


Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Ĉapel-deponistinoj

Kelkaj virinoj staras antaŭ juĝisto. Li vokas la unuan kaj diras, “La ŝtato imputas al vi la krimon de prostituitado. Kiel vi pledas?”

“Mi ne estas prostituitino,” la virino diras. “Mi estas ĉapel-deponistino.”

La juĝisto suspiras, kaj vokas la duan virinon. “Vi same. Kiel vi pledas?”

Ĉi tiu virino ankaŭ diras, “Mi ne estas prostituitino. Mi estas ĉapel-deponistino.”

La juĝisto vokas la tria virino kaj diras, “Kaj, mi suposas, vi ankaŭ estas ĉapel-deponistino?”

“Tute ne,” diras la tria virino. “Mi estas prostituitino.”

“Do,” diras la juĝisto. “Almenaŭ vi estas honesta. Diru al mi, kiel staras la komerco?”

“Malbonege,” drias la virino.  ”Tro da ĉapel-deponistinoj!”

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj