Skip to content
 

Kanibaloj

Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos cxiujn la bonajxojn al dungitoj, inkluzive rajto mangxi en la memserva restoracio–sed bonvole ne mangxi la dungitojn.”

Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi cxiuj laboras multe kaj bone–tio tre placxas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu de vi mangxis sxin, cxu?”

La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”

“Nu, bone. Dauxrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.

La cxefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu mangxis la sekretariinon?”

Estas longa pauxzo, sed fine unu mano levigxas malrapide.

“Stutulo!” diras la cxefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni mangxis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis magxi iun, kiu ja laboras!”