Kion la steloj diras al ni

Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto.  Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, “Rigardu supren.  Kion vi vidas?”

La idisto diras, “Stelojn.  Milionojn kaj milionojn da steloj.”

“Jes,” diras la volapukisto.  “Kaj kion tio signifas por vi?”

La idistoj pensas dum momentoj, kaj tiam diras, “Kosmologie, ke la universo estas vastega.  Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio.  Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm.  Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage.  Kial?  Kion tio signifas por vi?”

“Ke vi estas idioto!” diris la volapukisto.  “Iu ŝtelis nian tendon!”

Eblaj rilataj afiŝoj (aŭtomate elektitaj):

  1. Aligxi Teksasan klubon…
  2. Uzu la kamelon
  3. Pli pri ĝis-ostismo
This entry was posted in Ŝercoj and tagged , . Bookmark the permalink.

3 Responses to Kion la steloj diras al ni

  1. Ken Miner says:

    Boneeega! Mi ĵus tradukis al mia edzino. Plej bona ŝerco, kiun mi vidis la tutan monaton. Mi fakte emas ŝteli ĝin por meti en propran blogon…

    Ken

  2. pbrewer says:

    Dankon! Ŝtelu laŭvole!

  3. Mike Jones says:

    Mi unue vidis cxi tiun sxercon, antaux longa tempo, kun Sherlock Holmes kaj D-ro Watson kiel roluloj, kaj pli tauxge, mi kuragxas diri. Do, sxajnas, ke tiu cxi estas ofte-sxtelata sxerco!