Kiel mi venis al Esperanto

Mi venis al Esperanto pro intereso en tradukado.

Mi jam ofte aŭdis, ke tradukado estas delikata, subtila arto; ke estas multaj baroj al bona traduko, kaj lingvaj kaj kulturaj. Interesis min, fronti tiun defion.

Bedaŭrinde, mi ne regis alian lingvon sufiĉe bone por eĉ komenci. Mi studis la francan dum jaro en lernejo, sed lernis nenion. Mi studis la germanan dum jaro en universitato, sed lernis preskaŭ nenion.

Mi supozis, ke mi povus bone traduki, sed mi tute ne povis bone lerni lingvon.

Do: Esperanto. Jen estis lingvo sufiĉe facila, ke eĉ mi povis lerni ĝin. Ankaŭ grava, jen estis lingvo sufiĉe forta, ke mi povus trakti ian tekston. (Tiujn subtilajn, delikatajn defiojn oni trovas eble pli en iuj tekstoj ol en aliaj.)

Nur post mi eklernis la lingvon, ekinteresis min la ideo, ke mi ankaŭ povus interparoli kun aliaj homoj, legi iliajn librojn, kanti iliajn kantojn, ktp.

Mi verkis ĉi tiun afiŝon pro voko de Steve Brewer por “la rakontoj pri kiel kaj kial oni lernis Esperanton” por la projekto Kolekti kaj enmeti personajn rakontojn ĉe prilabori.org.