Maljunaj najbarinoj renkontiĝas en ĉielo

Du maljunaj najbarinoj renkontiĝas en ĉielo, kaj ekkomparas siajn mortojn.

Silvia: Mi frostmortis.

Wanda: Ho! Terure!

Silvia: Ne, ne. Post kiam mi ne plu tremis, mi eksentis min varma kaj dormema, kaj fine mortis pace. Kaj vi?

Wanda: Mi mortis pro koratako. Mi suspektis, ke mia edzo perfidis min kun alia virino. Mi iris hejmen frue por kapti lin en la ago, sed trovis lin sola, legante libron.

Silvia: Do? Kio okazis?

Wanda: Mi estis tiom certa, ke estis alia virino tie, mi kuris tra la domo serĉante. Mi rigardis en ĉiun ĉambron, en la subteretaĝon, en la subtegmenton, en ĉiun kameron kaj ŝrankon, sub ĉiun liton. Mi faris kaj refaris ĝis mi kolapsis, havis koratakon, kaj finfine mortis.

Silvia: Domaĝe, ke vi ne rigardis en la frostujon. Ni ambaŭ ankoraŭ vivus.