Globhaltero

Mi unue aŭdis pri globhalteroj en (angla lingva) afiŝo de Tim Ferriss: Perfekta Postaĵo. La afiŝo rakontas pri amiko de Tim kiu uzis lian diplomon pri ekzerca fiziologio por perfektigi la inan postaĵon.

Laŭ Tim:

La obsedo komencis kiam li [amiko de Tim] vidis sambo-dancistinon balancante glasetojn de tekilo sur ĉiu sidvango. Lamentante la mankon de similaj scenoj en lia lando, li ekiris je misio por izoli la plej bonajn ekzercojn por krei tekiloglasetindajn sidvangojn.

Jam de 2000 li rafinis lian metodon al scienco. Dum kvar semajnoj, li kondukis lian tiam-amikinon, ĉinino kun profilo de surftabulo, al premio kiel unu el la 10 plej amor-logaj virinoj el 39,000 studentoj ĉe Universitato de Aukland. Aliaj studentinoj demandis al ŝi kiel ŝi levigis ŝiajn gluteojn tiel alta super la femuroj.

Kiel ŝi faris? Per svingoj de globhaltero.

Mi ne bezonas tiaj sidvangojn, kiaj meritus iun ajn speco de glaso, sed globhaltero-svingoj ekzercas la tutan dorso-ĉenon de muskoloj, de la malantaŭo de la kranio ĝis la Aĥila tendeno. Mi dum longe volis ekzerci per unu, sed mi ne havis.

Feliĉe, iu donacemo homo lasis 45-funtan (20 kg) globhalteron en la loka ekzercoĉambro. Antaŭ ses semajnoj, mi ekekzercis per ĝi.

Laŭ Tim, oni du aŭ tri fojoj dum semajno svingu la globhalteron 75-fojoj. Se vi ne povas fari 75 svingojn, faru iom, paŭzu dum minuto, kaj faru iom plu, ĝis vi atingas 75.

Por mi, la 45 funtan globhalteron estis eble iomete tro peza. Do mi komencis malpli rapide ol tio. Mi komencis per 5 aŭ 10 svingoj. Post du semajnoj, mi faris 15 svingojn. Post kvar semajnojn mi faris 20 svingojn. Tiam mi ekfaris arojn de 15 svingoj, kaj hodiaŭ atingis 3 arojn. Mi antaŭvidas, ke mi nun kreskigos la nombron de svingoj, ĝis mi povas fari 3 arojn de 25 svingojn.

Jen Tim Ferriss montras la globhalteran svingon (refoje en la angla):

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *