Author Archives: pbrewer

Ĉapel-deponistinoj

Kelkaj virinoj staras antaŭ juĝisto. Li vokas la unuan kaj diras, “La ŝtato imputas al vi la krimon de prostituitado. Kiel vi pledas?” “Mi ne estas prostituitino,” la virino diras. “Mi estas ĉapel-deponistino.” La juĝisto suspiras, kaj vokas la duan … Continue reading

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

Kiom da anasoj?

Volapukisto kaj idisto iras laŭ vojo, la volapukisto portante sakon. La volapukisto diras, “Se vi povas konjekti kiom da anasoj mi havas en mia sako, mi donos al vi ambaŭ.” La idistoj cerbumas dum minuto, tiam diras, “Kvin?”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | 1 Comment

Venĝi!

En vetejo, ulo malgajnas ĉiun monbileton el lia biletujo. “Kiom kostos por veturi?” li demandas al la taksiisto, dirante lian adreson. “Kvar spesmilojn,” diras la taksiisto. “Mi havas tiom ĉe-hejme,” la ulo diras, “Kaj povos pagi vin tuj, kiam ni … Continue reading

Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Pirato

Pirato eniras trinkejon.  La kelnero diras, “Ho!  Vi aspektas terura!” “Ne,” diras la pirato.  ”Mi fartas tre bone.  Kial vi dirus tiel?” “Vi nun havas stangetan kruron.  Certe iu malbona okazis.” “Nu, iun tagon ni batalis alian ŝipon, kaj mi … Continue reading

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

Legas Marvirinstraton

Kovrilo de Marvirinistrato de Tim Westover

Mi aĉetis libron Marvirinstrato de Tim Westover dum la jarkunveno en Sankta-Luiso, kaj tuj komencis legi ĝin.  Tre bona! Mi ĵus finlegis la titolan novelon, kiu estas bonega. Kiam mi finos la libron, mi provos verki recenzon de la noveloj, … Continue reading

Posted in Esperantujo | Tagged | Komentoj malebligitaj

Dudek Esperantistoj traktas la kvitancon

Jen:  dudek Esperantistoj traktas la kvitencon post meztagmanĝo dum la landa kongreso en Sankta-luiso.  (Fakte, la restoracio faris ĝin sufiĉe facila, dividante la sumon laŭ­ persono, sed ili presis ĉion sur unu peco de papero.)

Posted in Esperantujo | Tagged | Komentoj malebligitaj

Spiono en estrarkunsido?

Laŭ tiu raporto, oni devas supozi, ke estis spiono en la hieraŭ estrarkunsido. Mi estas tie, kaj povas konfirmi, ke la reporto ne estas tuta mensogaro, sed en la ĉambro Davos, mi tute ne renkontis iun, kiu uzis la nomon … Continue reading

Posted in Esperantujo | Tagged | Komentoj malebligitaj

Pasporta Servo 2.0

Sendube vi jam konas la pasportan servon.  Sed, ĉu vi konas la novan pasportan servon 2.0?  Vi ne plu devas aĉeti libron.  Aliĝu: Pasporta Servo (Simpla aliĝo ne aŭ­tomate farigas vin gastejo.) (Per Steve.)

Posted in Esperantujo | Tagged | Komentoj malebligitaj

Oni ludas ludon Mafia en Esperanto!

Mi lernis la rakonto-ludon Mafia ĉe Clarion.  Estas tre bona ludo por verkisto, ĉar ludado estas esence rakontado.  Sed, mi tute ne sciis, ke Esperantistoj ankaŭ­ ludas.  Ili nomas ĝin Lupfantomo, kaj la minacaĵo estas fabela besto anstataŭ­ krimorganizo, sed … Continue reading

Posted in Esperantujo, Pri mi | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Novaĵo por la pentristo

Pentristo vizitas galerion, kaj demandas ĉu iu montris ian intereson pri liaj verkoj. “Mi havas bonan novaĵon kaj malbonan novaĵon,” diras la galeriestro.  “La bona novaĵo estas, ke sinjoro venis kaj demandis specife pri viaj pentraĵoj.  Li volas scii, ĉu … Continue reading

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj