Posted: May 13th, 2008, by pbrewer
Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.
Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, “Rigardu supren. Kion vi vidas?”
La idisto diras, “Stelojn. Milionojn kaj milionojn da steloj.”
“Jes,” diras la volapukisto. “Kaj kion tio signifas por vi?”
La idistoj pensas dum momentoj, kaj tiam diras, “Kosmologie, ke la universo estas vastega. Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio. Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm. Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage. Kial? Kion tio signifas por vi?”
“Ke vi estas idioto!” diris la volapukisto. “Iu ŝtelis nian tendon!”
Filed under: Ŝercoj | 2 Comments »
Posted: December 19th, 2007, by pbrewer
En mia angla-lingva blogo pri mono kaj ŝparemeco, mi afiŝis pri uzo de UEA konto por internacia pagado.
Mi dubas, ke iu esperantiĝus por uzi la konto-sistemon, sed la leganto tamen vidas la vorton Esperanto.
Filed under: Informado | Comments Off
Posted: July 24th, 2007, by pbrewer
Mi nun blogas (en la angla) pri mono kaj ŝparemeco en Philip Brewer’s blog ĉe Wise Bread. Se tiun interestus vin (kaj vi povas legi la anglan), legu!
Filed under: Esperantaj retlogoj | Comments Off
Posted: May 16th, 2007, by pbrewer
Viro renkontas virinon en trinkejo. Sxi estas 57, sed suficxe bela. Ili trinkas, dancas, parolas. Kiel fermtempo proksimumas, la virino diras, “Cxu vi iam havas sportisto-duoblon? Patrino-filino-triajxon?”
La viro kapneas. La virino prenas lian manon kaj diras, “Hodiaux estas via bonsxanca tago.”
Sxi kondukas lin al sxia domo. Ili eniras kune. La virino fermis la pordon, tiam vokas, “Panjo? Cxu vi ankoraux vekas?”
Filed under: Ŝercoj | Comments Off
Posted: April 16th, 2007, by pbrewer
Viro elvenas trinkejo kaj ekiras hejmen laux lagbordo. Baldaux, li alvenas al aro de seriozmienaj viroj, tirante retojn el la lago.
“Kion vi faras?” la viro demandas.
“Sercxante dronitan viron,” diras unu.
La viro kapjesas kej rekomencas hejmen, tiam hezitas, turnas sin refoje al al laborantoj, kaj dirias, “Kial vi deziras tion?”
Filed under: Ŝercoj | Comments Off
Posted: November 30th, 2006, by pbrewer
Maljuna ebriulo eniras drinkejon–tia drinkejo, kie oni trovas
sxtelistojn kaj aliajn krimulojn. La ebriulo mendas bieron,
cxirkauxrigaras, tiam sxancele pasxas al tablo kie sidas kvar fortuloj.
Li klinas al la plej dangxer-aspekta viro–grandulo kun granda barbo
kaj tatuajxoj–kaj diras, “Mi jxus iris al la hejmo de via avino. Sxi
estas bela, bela virino.”
La aliaj viroj ekrigardas al la grandulo, sed li diras nenion.
La ebriulo diras, “Mi iris en la hejmon, pusxis vian avinon en la
litcxambron, kaj senvestigis sxin. Ho, kia belulino!”
La aliaj viroj tenas sin pretaj, antauxvidante batalon, sed la grandulo
ankoraux diras nenion.
La ebriulo diras, “Tiam mi jxetis vian avinon sur la liton kaj fikis
sxin! Forte! Kaj, sxi sxatis gxin! Sxi sxategis gxin!”
Je tiu punkto, cxiu viro en la drinkejo rigardadas la grandulon. Li
fine staras. Li metas la vizagxon cxe la vizagxo de la maljunulo kaj
diris, “Vi estas ebria, avo. Iru hejmen.”
Filed under: Ŝercoj | 2 Comments »
Posted: September 29th, 2006, by pbrewer
Nepre subtenu Esperanto-tagon!
Jen:

Filed under: Agado | Comments Off
Posted: May 23rd, 2006, by pbrewer
Jen nova podkasto de Junula Radio Internacia. Mi ne auxskultis gxin, sed faros.
Filed under: Informado | 2 Comments »
Posted: May 18th, 2006, by pbrewer
Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos cxiujn la bonajxojn al dungitoj, inkluzive rajto mangxi en la memserva restoracio–sed bonvole ne mangxi la dungitojn.”
Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi cxiuj laboras multe kaj bone–tio tre placxas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu de vi mangxis sxin, cxu?”
La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”
“Nu, bone. Dauxrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.
La cxefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu mangxis la sekretariinon?”
Estas longa pauxzo, sed fine unu mano levigxas malrapide.
“Stutulo!” diras la cxefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni mangxis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis magxi iun, kiu ja laboras!”
Filed under: Ŝercoj | Comments Off
Posted: May 17th, 2006, by pbrewer
Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.”
Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas iom lame. Li prezentas al la membreca komitato du fotografojn. Unu montras lin kisante belulinon. La alia montras lin batalante urson. La cxefo diris, “Nu, vi sxajnas iom pli vundita ol ni atendas, sed la urso en la fotografo ja estas suficxe granda. Do, bonvenon al la klubo!”
Post dua semajno la Idisto revenas. Li havas brakon en splinto, kapon en kompreso, cxarpojn sur multaj vundoj, kaj rajdas en radsegxo. La cxefo de la membreca komitato diris, “Kiel vi tiom vundigxis? La taskoj ne estis tiom severa por veran Teksasano. Vi nur devis kisi virinon kaj batali urson!”
Per la ne-splintita mano, la Idisto frapis sin je la frunto. “Ho! Laux mia kompreno, mi devis batali virinon kaj kisi urson!”
Filed under: Ŝercoj | Comments Off