Tio plialtigas la valoron de membreco kiel?

Mi ĵus akiris la plej novan numeron de Usona Esperantisto, la novaĵletero de Esperanto-USA. Por atingi ĝin, mi devas “ensaluti” per uzantnomo kaj pasvorto.

La uzantnomo estas mia epoŝta adreso (vi povas vidi ĝin sur mia kontakto-pago). La tiel-nomita pasvorto estas mia Usona poŝtkodo (kiu tute ne estas sekreta, se vi scias kie mi loĝas).

Do, kion la gvidantoj de Esperanto-USA kredas ĉi tiu sistemo faras? Kiel la grupo gajnas? Kiel la membroj gajnas?

Mi supozas, ke ili kredas, ke la valoro de membreco estas pli alta, se nur pagantaj membroj atingas la novaĵleteron. Sed kial? Ĉu ili kredas, ke multaj membroj rezignus la membrecon, se ili ne tiel perdus atingon al la novaĵletero? (Kiom? Kvin? Ses?) Ĉu ili kredas, ke multaj Esperantistoj legus nian novaĵleteron senpage? (Kiom? Dek? Dudek? Kaj, eĉ se jes, kiel tio malhelpus la grupon?)

Mi ne dubas, ke ili kredas, ke la novaĵletero estas grava al la membroj—kaj ili pravas. Sed la novaĵletero estus precize same grava, se iu ajn povus legi ĝin.

La nuna metodo tute ne baras nemembrojn de la novaĵletero. (Se vi volas atingi ĝin, demandu al mi mian adreson, kaj tiel lernu mian poŝtkodon. Vi jam konas mian retpoŝtadreson.) Do, eĉ se la gvidantoj pravas, ke la valoro de membreco malaltiĝus, se la novaĵletero estis atingebla al nemembroj—ĝi jam estas!

La nuna situacio simple staras kiel (malaltan) barilon kontraŭ la membroj mem! Jes, ili povas atingi la novaĵleteron, sed ne per facila, automata metodo—nur per kompleksa, per-mana metodo.

Kion la grupo malgajnus, se la novaĵletero estas atingeble per iu automata metodo (ekzemple, per RSS)? Laŭ mi, nenion. Mi suspektas, ke preskaŭ neniom da nemembroj legus ĝin. Kaj, se iom da nemembroj trovus la grupon sufiĉe interesa por tralegi la novaĵleteron? Eĉ pli bone! Jen eblaj membroj!

Mi tute ne komprenas kiel la nuna metodo plialtigas la valoron de membreco.

Recenzo malfruega: La Bona Lingvo de Claude Piron

La_bona_lingvo_1989La Bona Lingvo estis verŝajne la unua ne-lernolibro, ne-fikcia libro, kion mi legis.

Montriĝis tiel, simple pro hazardo: La libro eldoniĝis kiam mi estas preta legi mallongan, ne tro malfacilan libron. Sed kia bona sorto, tiu hazardo estis por mi!

Je unu nivelo, La Bona Lingvo estas am-kanto al Esperanto. Piron laŭdas la lingvon multflanke: facileco de lernado, facileco de interparolo inter gentoj, facileco de esprimo de sentoj, signifoj, ktp.

Samtempe, La Bona Lingvo estas majstro-kurso pri la uzo de la iloj de la lingvo. Ĝi estas gvidlibro–manlibro–al forta, kromprenebla esprimo.

Mi ŝatis ĝin je unua legado. Kiel komencanto, mi speciale ŝatas la uzon de malgranda vorprovizo. Piron faris tion ĉar li kredis, ke tiel estis la bona lingvo—kaj (mi supozas) por ke la libro staras kiel elprovo-per-ekzemplo: libro tiel verkita forte esprimis—kaj per vortoj kaj per ekzisto—ke la bona lingvo funkciis tiel, kiel Piron diris.

Nun, returnante al la libro post eble 20 jaroj, mi speciale ŝatas la praktikan montradon de kiel uzi la iliojn de la lingvo: la ellaboritaj ekzemploj de vortfarado, la disertacioj pri la uzo de mal-, la poeziaj ekzemploj, ktp.

Ĉu vi jam legis la libron antaŭ 20 jaroj aŭ ĉu ne: Legu ĝin. Jen ligo al ĝi kaj aliaj verkoj de Claude Piron.

Recenzoj malfruegaj: La plejmulto de la libroj, kiuj estis gravaj al mi (kiel komencanta Esperantisto) eldoniĝis dum iu pratempo. Recenzi nun ja estas malfruege. Sed, ili ja estis grava al mi. Do, mi recenzos malgraŭ tio.

Jaro de la Fundamenta Krestomatio

Antaŭ kelkaj jaroj, amiko de mi parolis pri libro Bible in a Year (Biblio dum Jaro). Ĝi enhavas la tekston de la Kristana Biblio, redaktita por prezenti 365 erojn. Ĉiu ero enhavas mallongajn ĉerpaĵon el malnova testamento kaj nova testamento, proverbon, kaj psalmon. Legu po unu eron ĉiu tago, kaj jen: post jaro, vi legis la tutan Biblion.

Mi tuj pensis: Iu redaktu la Fundamentan Krestomation tiel.

Lastatempe, mi notis, ke la teksto de la Fundamenta Krestomatio fakte estas havebla ĉe Gutenberg.

Do, mi akceptas mian propran defion: Mi redaktos la Fundamentan Krestomation en 365 erojn, por ke oni povu legi la tuton dum jaro.

Mia unua ideo estis, ke mi prezentu malgrandan ĉerpaĵon de prozo kaj poezio, kune kun ekzerco kaj anekdoto. Sed, estas malsufiĉon da ekzercoj kaj anekdotoj. Fakte, estas ĝusta sufiĉo da prozo: Per simpla kalkulo, ĉiu ero enhavas proksimume 23 liniojn da prozo kaj 15 liniojn da poezio.

La unua estas sufiĉe bona, se mi ne provas plidividi la prozerojn: Ĉiu tago havos duonan paĝon da prozo, kaj ĉiu sekcio aperos vice. La ekzercojn kaj anekdotojn, mi intermiksos.

La dua estas iom malfeliĉa—nur la plej mallongaj poeziaĵoj estas tiel mallongaj. Mi tre preferus, ke poeziaĵoj aperu nedividitaj, se tio eblas. Do, kiel mi nun antaŭvidas la libron, poezaĵo da malpli ol ĉirkaŭ 30 linioj aperos unuope. Pli longajn poezaĵojn, mi dividos kaj prezentos dum du, tri tagoj. (Aŭ pli. “El Iliado” eble bezonos 30, 40 tagojn.) Tio signifos, ke iuj tagoj ne havos poeziaĵon. Tio eble ne estos terura problemo.

Mi jam komencas la laboron. Tre baldaŭ, mi esperas, la redaktita libro ekzistos kiel komputila dosiero. Mi dubas, ke iu deziros presitan ekzempleron, sed mi planos havebligi e-libron (en multaj formatoj).

Literatura Mondo

Ŝajnas, ke mi neniam ligis al la retpaĝaro de la beletra revuo Literatura Mondo. Do, jen.

La revuo aperis de 1922 ĝis 1949 (kun interrompoj por militoj, ktp), kaj la retloko enhavas altkvalitan PDF-dosieron por ĉiu numero.

La novaĵo de tiam ne plu estas nova, sed la noveloj estas tiel bonaj kaj la Esperanto (tio de Baghy, Forge, Kalocsay, ktp) estas unuaranga. Legu pri Literatura Monda en Vikipedio.

Kiel mi venis al Esperanto

Mi venis al Esperanto pro intereso en tradukado.

Mi jam ofte aŭdis, ke tradukado estas delikata, subtila arto; ke estas multaj baroj al bona traduko, kaj lingvaj kaj kulturaj. Interesis min, fronti tiun defion.

Bedaŭrinde, mi ne regis alian lingvon sufiĉe bone por eĉ komenci. Mi studis la francan dum jaro en lernejo, sed lernis nenion. Mi studis la germanan dum jaro en universitato, sed lernis preskaŭ nenion.

Mi supozis, ke mi povus bone traduki, sed mi tute ne povis bone lerni lingvon.

Do: Esperanto. Jen estis lingvo sufiĉe facila, ke eĉ mi povis lerni ĝin. Ankaŭ grava, jen estis lingvo sufiĉe forta, ke mi povus trakti ian tekston. (Tiujn subtilajn, delikatajn defiojn oni trovas eble pli en iuj tekstoj ol en aliaj.)

Nur post mi eklernis la lingvon, ekinteresis min la ideo, ke mi ankaŭ povus interparoli kun aliaj homoj, legi iliajn librojn, kanti iliajn kantojn, ktp.

Mi verkis ĉi tiun afiŝon pro voko de Steve Brewer por “la rakontoj pri kiel kaj kial oni lernis Esperanton” por la projekto Kolekti kaj enmeti personajn rakontojn ĉe prilabori.org.

Recenzo: Kiel verki hajkon en Esperanto

Kovrilo de Kiel verki hajkon en Esperanto
Kiel verki hajkon en Esperanto

Mi venis al la verkado de hajko en Esperanto per longa vojo. Kiel komencanto (en kaj Esperanto kaj hajko-verkado), unu allogo de la hajko estis, ke hajko estas trakteble malgranda. Mi bezonis nur malgrandan kvanton da tempo kaj malgrandan kvanton da vortoj por verki hajkon.

Kompreneble, estis nur malofta, feliĉa akcidento, kiam mi verkis bonan hajkon, sed tio ne gravis. Gravis, ke mi ekzercis kaj mian hajko-verkadon kaj mian Esperanton.

Mi jam diskutis (en mia recenzo de lia unua kolekto de hajkoj), kiel mia frato ektraktis pli serioze la hajko-verkadon. Li studis la japanan tradicion. Li sciigis sin pri la detaloj de la formo.

Samtempe, dum li klopodis verki pli bonajn hajkojn, li instruis min pri tiuj detaloj—sezonvorto, tranĉo, ktp—kaj kuraĝigis min, ke mia verkado ankaŭ uzu tiujn ilojn. Sed, malsame ol mia frato, mi ne legis areton de libroj pri hajkoj.

Do, por mi tre taŭga estas la libro Kiel verki hajkojn en Esperanto de HIROTAKA Masaaki. Ĝi traktas la japanan tradicion, kaj kiel oni uzu la rimedojn de Esperanto por produki hajkon en tiu tradicio. Ĝi ankaŭ diskutas kiel oni uzu la rimedojn de iu ajn lingvo por produki viglan verkadon, per kombinado, ellaso, konkreteco, ktp.

La libro estas mallonga. Du ĉapitroj (unu en la japana kaj unu en Esperanto) enhavas la diskuton pri kiel verki hajkon en Esperanto. Ĉapitro 3 priskribas iom da “ŝatataj hajkoj” laŭ la ideoj ĵus enkondukitaj. Ĉapitro 4 havigas cent hajkojn de la aŭtoro mem. Ĉapitro 5 listas kaj diskutas la sezonvortojn uzitaj en la ekzempleroj.

Oni povas aĉeti la libron Kiel verki hajkon en Esperanto ĉe la libroservo de la UEA. HIROTAKA Masaaki verkas hajkon kiel Vastalto.

Ekzerco pri traduko

Antaŭ nelonge, mi ricevis peton de Viktor Payuk de la Esperanto-Societo de Ĉikago, ke mi traduku fragmenton de la novelo “Art in Translation” de Tony Beckwith. Laŭ mia kompreno, s-ro Payuk kunmetus ĝin kun aliaj fragmentoj por krei kolektivan tradukon por traduk-klasa uzo. (La novelo originale aperis en la aŭtuna 2010 numero de Source, novaĵletero de ATA, la Usona Tradukista Asocio.)

Nur la unuaj kvar-kvin frazoj de mia parto prezentis multajn interesajn defiojn pri traduko. Jen malgranda eltiraĵo, kun mia traduko:

In the wee small hours, Consuelo briefly stood behind me, her hands on my shoulders, gazing out at the sky. “You always do this when you get one of these,” she said. I nodded. “Your translation becomes your querida,” she murmured as she turned away, “your mistress.” She was right. A translation like this can’t be handled at arm’s length. It has so many undercurrents and subtleties that one must allow oneself to be drawn into it without a struggle. Dum la etaj fruaj horoj, Consuelo ekstaris malantaŭ mi, la manoj sur miaj ŝultroj, rigardante la ĉielon. “Vi ĉiam faras tion, kiam vi ekhavas tian laboron,” ŝi diris. Mi kapjesis. “Via traduko fariĝas via querida,” ŝi murmuris, forturnante, “via amantino.” Ŝi pravis. Tian tradukon oni ne povas trakti de malproksime. Ĝi havas tiom da subfluoj kaj subtiloj, ke oni devas permesi, ke vin ĝi senbarakte entiras.

Speciale interesaj:

  • wee small hours
  • You always do this when you get one of these.
  • at arm’s length
  • allow oneself to be drawn into it

Tre plaĉus al mi, aliaj traduko-proponoj, pri tiuj frazoj. Kiel mi farus pli bone?

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Dum kelkaj jaroj, mia frato kaj mi verkis hajkojn sub la nepenetrebla kaŝnomo Istvan Bierfaristo. Ili estis ofte ŝercaj, eĉ mokaj. Ili estis ofte privataj, duon-sekretaj mesaĝoj inter du fratoj, pri la ĉiutagaj aferoj de niaj vivoj. Malgraŭ tio, ni publikigis ilin, esperante ke aliuloj gajnus per legado iun malgrandan parton de la plezuron ni gajnis per la verkado.

Plaĉis al ni ŝerci, ke Istvan Bierfaristo estis eble la plej konata verkisto de Esperantaj hajkoj en usono.

Ekde eble antaŭ tri jaroj—kiam mi ne plu aliris oficejon ĉiutage—nia kunverkado preskaŭ ĉesis. Samtempe, mia frato ekprovis trakti la hajkon pli serioze, pli profunde.

Li studis la formon kaj ĝian japanan tradicion. Li verkis hajkojn, kiuj ne plu estis simplaj privataj ŝercoj, sed provis kapti kaj montri ion universala en malgrandaj momentoj. Per akra observado kaj klaraj vortoj, li sukcesis. Li ankoraŭ publikigis la hajkojn, nun sub sia ĝusta nomo, per Twitter kaj Facebook.

Nun li kolkektis aron de siaj plej bonaj hajkoj en libro. Belege ilustrista per fotoj (en la formo de poŝtmarkoj de lando kiu uzas spesmilojn) de la verkisto mem, ĝi montras la grandan sukceson de lia klopodo.

La libro Poŝtmarkoj el Esperantujo estas aĉeteble je la nova eldonejo Libroj Bierfaristaj.