Granda sukceso

La Esperanta tablo je la Monda Sciencfikcia Kunveno estis granda sukceso, dank’ al la aliaj personoj, kiuj dejxoris cxe gxi. Mi mem nur staris tie dum unu-du horoj je vendredo kaj sabato.

Ja estis interesa, paroli pri Esperanto. Multaj personoj scias ion pri la lingvo, sed multaj ankaux havas strangajn ideojn.

Dank’ al David Wolff, Jim Henry, Bob Lidral, kaj aliaj!

Sciencfikcia Kunveno

De la 2a gxis la 6a de septembro, mi cxeestos la Mondan Sciencecfikcian Kunvenon (World Science Fiction Convention), kiu cxijare estas en Bostono.

Iom da Esperantistoj estos je la kunveno, kaj ni havos tablon de esperantaj folioj, revuoj, libroj, ktp. Vi trovos min tie, cxirkaux du horoj dum cxiu tago.

Se vi cxeestos la kunvenon, aux logxas en Bostono, venu!

Tri branĉoj

Ivo Lapenna dividis esperantan agadon inter tri branĉoj: informado, instruado, praktika utiligo. Delonge, mi mem laboris (kiam mi ja laboras esperante–kiu ne estas ĉiam) pri la tria.

Estas bone, ke personoj aŭdas pri Esperanto, konas ĝin, scias tion, kio ĝi estas kaj la fakton, ke personoj vere uzas ĝin. Preter tio, mi kredas, informado ne povas kondukos nin.

Instruado estas bona, kaj mi vole instruus. Sed fakte, estas multmultaj lokoj kaj okazoj por lerni Esperaton. (Vidu, ekzemple, lernu.net.) Miaj malgrandaj penoj ne estos gravaj.

Por mi, estas la praktiak utiligo kiu estas grava. Kiam personoj vidas Esperanton kiel uzebla kaj uzinda–se ili vidas ĝin fakte uzita–tiam ili vidos Esperanton kiel io lerninda.

Efika Informado

Mi trovis du artikolojn pri efika informado pri Esperanto:

Principaro de Frostavallen enhavas bonan konsilon en la formo de simplaj reguloj pri celoj, rimedoj, metodoj, kaj evitindaj eraroj.

Por pli Efika Informado estas pli ampleksa pri la kialoj de tiuj reguloj. Gxi ankaux priskribis ne nur “kio fari” sed ankaux “kiel fari.”

Mi mem delonga ne tiom okupigxis pri informado. Ne cxiam estis tiel. Unue mi estis forta fin-venkisto. Mi sopiris tiun tagon, kiam Esperanto ja estos la duan lingvon por cxiuj. Nun, ne tiom. Nun mi pripensas, se mil novaj usonanoj lernis Esperanto–kiel mia vivo plibonigus? Pli grava al mi, ke nunaj esperantistoj verku bone, veturu vaste, ktp.

Mi ekkonas, tamen, ke se kvin aux ecx tri novaj samurbanoj lernus Esperanto, tio ja plibonigus mian vivon. Do, min refoje ekinteresas la aferoj de informado.