Pri la Letero de la Davos-ĉambro

Ĉi tiu rakonto estas tro longa por la ete amuza historio ĝi priskribas, sed mi ankoraŭ ridas post dek-kvin jaroj, do mi tamen rakontos ĝin. Jen la historio:

Antaŭ pli ol dudek jaroj, ĵurnalisto Laurie Garrett ĉeestis kunvenon de la World Economic Forum ĉe Davos, Svislando. Krom ŝian ĵurnalistan verkadon, ŝi ankaŭ verkis e-poŝton pri siaj travivaĵoj tie. Ĉar ŝi estas bona verkisto, la letero estis kaj amuza kaj interesa, do siaj amikoj dividis ĝin kun iliaj amikoj kaj tiel plu. Je iu punkto, oni afiŝis ĝin al la reto sub la nomo “Letero de Davos (en la angla).” Post tio, homoj interesiĝis pri komputilaj sekureco kaj privateco vigle diskutis la leteron.

OK, hard to believe, but true. Yours truely has been hobnobbing with the ruling class.

Post kelkaj jaroj, mia frato (Steven D. BREWER (en la angla)) kaj mi ĉeestis la Esperanto-USA landa-kongreson en Sankta Luiso. Hazarde, la nomo de la ĉambro kie la Esperanto-USA estrarkunsido okazis estis “Davos.” Tio memorigis Steven kaj mi de la “Letero de Davos,” kaj ni decidis verki nian propran “Leteron de la Davos-ĉambro.”

OK — apenaŭ kredeble, sed vere. Via moŝto amikumas kun la estrara klaso.

Estis simpla mokado de la letero de Laurie Garrett, sed ankaŭ pri la agadoj de la estraro de la organizo. Kompreneble, por ŝati ĝin, oni devas: 1) Koni la originalan Leteron de Davos, kaj 2) Paroli Esperanton. Mi supozas, ke la nombro de tiaj homoj en la mondo je tiu tempo estis du: Mi kaj mia frato.

Nun la ĉi-jara kunveno de la WEF rekunvenas ĉe Davos, do mi refoje memoris nian Leteron de la Davos-ĉambro, kaj volis memorigi homajn pri ĝi. Fakte, ne estis facile. Ni ambaŭ afiŝis pri ĝi al niaj tiamaj blogoj. La mia ankoraŭ ekzistas, sed ĝi simple ligis al tiu de mia frato, kaj lia estis ĉe la retejo de Esperanto-USA, kiu malaperis kelkajn jarojn poste. Feliĉe, mi povis trovi funkciajn ligojn ĉe la Wayback Machine, kiujn mi uzis supre.

Ĝuu la Leteron de la Davos-ĉambro!

La malsaĝa virino, kiu adoptis ursidon

Lasta semajno, nia loka grupo refoje legis novelon de Marjorie Boulton el Faktoj kaj Fantazioj: “La Virino, kiu Adoptis Ursidon kiel Filon.” Ĝi estas absurda, ridinda rakonto, pri ursido vartita kiel knabo.

Refoje, mi estis movita verki novan, pli veran rakonton. Ĉi-fojon, ĝi estas sufiĉe mallonga, mi simple afiŝas ĝin. Jen:

La Malsaĝa Virino Kiu Adoptis Ursidon

Iam estis malsaĝa maljunulino, kiu provis varti ursidon. Dum kelkaj semajnoj, ĝi estis tre ĉarma dombesto, kaj ĉiuj ŝatis ĝin. Tiam, ĝi mortigis la maljunulinon kaj manĝis ŝian hepaton.

Fino

Legendo pri Belulino

Marjorie Boulton
Marjorie Boulton en Berlino dum la 1999a Universala Kongreso

Por la diskuto-rondo de nia loka grupo, ni legis rakonton de Marjorie Boulton el la libro Faktoj kaj Fantazioj. En la rakonto, patro dezirante elekti la plej bonan edzon por la filino, diras, ke ŝi mortis, kaj petas monon por funebro. Du el la junuloj diras ne, sed la tria donas la monon kaj iras por kunlamanti kun la patro. Tiam la patro malkovris la ruzon, kaj la paro edziĝas.

Mi trovis la rakonton stranga kaj timiga. Do, por komfortigi min, mi verkis alian rakonton pri simila patro kun simila filino—sed mi priskribas pli probablan rezulton.

Mi nomis ĝin “Legendo pri Belulino.”

Steve enmetis ĝin kun la Legendoj de la Zne Majstroj, kaj nomis ĝin “La Ŝparema Patro.”

Eldonita: Paŭzo en la stacidomo Union

Kovrilo de Beletra Almanako n-ro 8Mia novelo “Paŭzo en la stacidomo Union” aperas en la nuna numero de Beletra Almanako. Mi ĵus ricevis ekzempleron.

Mi trovas min tre bone kunigita.

“Tiu,” Emma diris

Otto rigardis kien ŝi kapmontris. “Tiu alta viro en la drelika jako?” Li pripensis. “Filo de riĉaj gepatroj. Eksigita el pli ol unu universitato pro tro da petoloj kaj maltro da studoj. Ricevas iom da mono de la patrino, sed ne sufiĉe por vivteni sin.”

Akireble per Amazon: Beletra Almanako 8 (BA8 – Literaturo en Esperanto) (Esperanto Edition)

rekte de la eldonejo.

Aĉetu! Legu!

[Aktualigita 2014-06-10: Mi afiŝis la novelon ĉi tie: Paŭzo en la stacidomo Union.]