Sportlingva terminaro!

Homo kiu pepas sub la nomo Strato Zamenhof direktis min al La Sporta Lingvo en Esperanto (ligo al RTF-dosiero) de hungara esperantisto Tibor Ujlaky-Nagy. Verkita antaŭ la 1972a Olimpiko, ĝi estas multe pli ol simpla leksikono. En ĉirkaŭ 30 artikoloj, ĝi uzas la terminojn por priskribi olimpikajn sportobranĉojn—agadojn de la sporto, regulojn, teamojn, ludkampon, poentojn, ekipaĵon, ktp.

Ĝi estas iom stranga libro. Ĝi estas plena de proponoj pri terminoj, kiu ŝajne tute malaperis. (Ekzemple, li proponis “vego” (de la germana weg) por signifi (se mi ĝuste komprenas) vojon por sportanto sur la ludkamo.) Ĝi donas striktan konsilon pri vortuzo. (Ekzemple, li diras, “Kvankam PV klare donas la du ĝustajn alternativojn: ‘olimpikoj’ kaj ‘olimpiaj ludoj,’ tamen oni ne malofte renkontas la erarajn esprimojn ‘olimpio,’ ‘olimpiado’ aŭ ‘olimpikaj ludoj.'”

Malgraŭ tiuj malgrandaj aferoj, la libro estis tre uzinda. Mi jam lernis, ekzemple, ke mi uzu la vorton “halteroj” anstataŭ “peziloj” kiam mi parolas pri la ekzerco halterlevo.

Unu malgranda hazardo: nun mi tre volas aldoni al la ekzercoj mi faras: almenaŭ skermon, sed ankaŭ remon, kaj ankaŭ la sportojn el la antikvaj kaj modernaj atletiko (salto, ĵeto, naĝo, pafo, arkopafo, ktp). Eble ne ĉi-jare.

Miaj ekzercaj agadoj

Mi ekzercas per kelkaj agadoj.

Notu: en ĉiuj el tiuj artikoloj, mi uzos lokajn mezurunuojn de tiu loko kie la agado okazis—do, ofte mejloj. Kiam la loka mezurunuo estas alia—ekzemple, se mi kuras en kurkonkurso je 10 km—mi uzos tiun mezurunon.

Mi piediras

Mi piediras, iam longaj distancoj. Tiaj promenadoj mi ofte faras kun mia edzino.

Ni intencas piediri kune laŭ la vojo “Kal-Haven Trail,” antaŭe fervoja irejo kiu iras de la urbo Kalamazoo al la urbeto South Haven. Tiu piediro estos 33.5 mejloj, do ni bezonos niajn longajn promenadojn inter nun kaj tiam por prepari.

Mi kuras

Mi kuras por ekzerci.

Mi ne kuras longe, kaj mi ne kuras rapide, sed mi ja kuras. Dum someroj, mi ofte atingas la kapablon por kuri 5 aŭ 6 mejlojn. Dum vintroj, mi kuras per paŝaparato. Tio estas tiel teda, ke mi malofte kuras eĉ 3 mejlojn.

Mi biciklas

Mi biciklas kaj por ekzerci kaj por veturi.

Mia edzino ofte biciklas kun mi. Dum 2005 ni rajdis en organiza bicikla okazaĵo, en kiu mi rajdis 100 mejlojn kaj mia edzino rajdis 100 kilometrojn.

Mi levas pezilojn

Mi levas pezilojn, por grandigi mian forton. Dum jaroj, mi faris regule—du aŭ tri foje dum semajno. Lastatempe, malpli ofte, sed mi intencas fari plu.

Mi faras tajĝion

Mi faras tajĝion. En Ĉinujo, oni dirus, “Mi ludas tajĝion.”

Lastatempe, speciale dum vintro, ĉi tiu estas mia plej grava ekzerco. Mi ĉeestas kurson tri-foje dum la semajno, kaj mi instruas alian kurson du-foje dum la semajno.

Aliaj ekzercadoj

Unu ekzerca agado, pri kiu mi estas tre interesa, sed kiun mi ĝis nun preskaŭ ne faris, oni nomas en la angla per la franca-devenita vorto parkour. Mi supozas, ke tiu estus en Esperanto parkuro.

Mi verkos pli pri parkuro, se ĝi estos io, kion mi faras.

Ekzerco kaj trejniteco

Mi dumlonge intencis verki pri ekzerco kaj trejniteco. Korpa ekzerco estas signifa parto de preskaŭ ĉiu tago por mi, kaj mi ofte volas paroli pri la temo—sed mi sentas, ke miaj parencoj kaj amikoj jam aŭdas ĉion, kion ili volas aŭdi pri la temo de mi. Do, taŭgas, ke mi verku pri la temo, por ke nur tiuj, kiuj interesiĝas devas atenti.

Ne tiom da tempo el ĉiu tago mi dediĉas al Esperanto, sed mi ja volas fari tiel. (Aparte nun, ĉar mi ĉeestos la ĉi-jaran UKon en Lille, Francujo, kaj antaŭ tiam volas ekzerci la lingvo-kapablon.)

Mi mallonge konsideris, ĉu mi kreu novan retlogon pri ekzerco kaj trejniteco, sed decidis, ke ne. En ĉi tiu retlogo mi afiŝis sufiĉe malofte lastatempe. Mi dubas, ke ĝenus iun, se mi uzus ĝin dum tempo por verki pri mia ekzerco.

Do, mi dum periodo uzos ĉi tiun retlogon por verki en Esperanto pri ekzerco kaj trejniteco. Mi precipe volas verki pri mia ekzerco (ĉar ĝi interesas min) sed ankaŭ pri la temo pli ĝenerale.

Mi ankaŭ volas ekregi la rilatan vortprovizon, kaj petas al iuj ajn interesaj homoj:

  1. Direktu min al iu, ĉi-tema leksikono.
  2. Diru al mi (per ret-poŝto aŭ komentoj en ĉi tiu retlogo), se mi uzas malĝustan vorton, aŭ por proponi pli bonan vorton.

Mi afiŝos ĉi-teme sub la kategorio “Ekzerco kaj trejniteco.”

Libroj pri traduko

Mi ricevis demandon pri traduko-kursoj de Esperantisto, kiu legis mian artikolon pri kiel mi venis al Esperanto, kaj pro tio sciis pri mia intereso en tradukado.

Mi diris al li, ke mi konas du librojn kun meminstruaj tradukaj kursoj. Ambaŭ estas angla-al-Esperanto:

  1. Traduku! de William Auld
  2. A Translation Course in Esperanto for Advanced Students de F. R. Banham

Ili similas. La unua duono prezentas mallongajn tekstojn, dividitaj en erojn de eble 3–10 alineoj. La dua duono traktas pri ĉiu ero, kaj diskutas kiel oni povus traduki iun specifan malfacilan vorton aŭ frazon.

Mi ankaŭ plusendis la demandon al Viktor Payuk, kiu eble scias aliajn kursojn. Mi afiŝos iun interesaĵon, kiun mi lernos.

Kiel mi venis al Esperanto

Mi venis al Esperanto pro intereso en tradukado.

Mi jam ofte aŭdis, ke tradukado estas delikata, subtila arto; ke estas multaj baroj al bona traduko, kaj lingvaj kaj kulturaj. Interesis min, fronti tiun defion.

Bedaŭrinde, mi ne regis alian lingvon sufiĉe bone por eĉ komenci. Mi studis la francan dum jaro en lernejo, sed lernis nenion. Mi studis la germanan dum jaro en universitato, sed lernis preskaŭ nenion.

Mi supozis, ke mi povus bone traduki, sed mi tute ne povis bone lerni lingvon.

Do: Esperanto. Jen estis lingvo sufiĉe facila, ke eĉ mi povis lerni ĝin. Ankaŭ grava, jen estis lingvo sufiĉe forta, ke mi povus trakti ian tekston. (Tiujn subtilajn, delikatajn defiojn oni trovas eble pli en iuj tekstoj ol en aliaj.)

Nur post mi eklernis la lingvon, ekinteresis min la ideo, ke mi ankaŭ povus interparoli kun aliaj homoj, legi iliajn librojn, kanti iliajn kantojn, ktp.

Mi verkis ĉi tiun afiŝon pro voko de Steve Brewer por “la rakontoj pri kiel kaj kial oni lernis Esperanton” por la projekto Kolekti kaj enmeti personajn rakontojn ĉe prilabori.org.

Traduki ŝildojn

Kiam mi unue serĉis por mem-gviditaj ekzercoj por plibonigi mian Esperanton, mi provis traduki ŝildojn. Tiuj provoj plejparte malsukcesis, kaj mi devis trovi aliajn ekzercojn.

Eĉ nun, kiam mi povas paroli la lingvon sufiĉe bone, mi trovas ŝildo-tradukon malfacila. Sed nun, mi komprenas kial: ĉar la angla uzita por ŝildoj estas tre stranga.

Ekzemple, antaŭ semajno, dum mi promenis al Esperanta aranĝo, mi vidis ŝildon kiu diris “Permit must be displayed.” La signifo estas “Montru permesilon,” sed laŭvorte ĝi diras ion pli proksima al “permesilo devas esti montrata.” Kiu parolus tiel?

La plej malfacia estis “Beware of Dog.” Eĉ la signifo estas iom malklara, ĉar tia ŝildo ne priskribas la hundon. (Ne estas “Avizo: Danĝera Hundo,” aŭ eĉ “Timu la Hundon.” La ŝildo zorge diras nenion pri la hundo. Laŭvorte, eble “Singardu je Hundo.” Oni povus diri “Avizo: Hundo,” sed tio estus pli malforta. (Mi ĉiam volas uzi “averti,” kiu estas kion la ŝildo faras, sed kiel? “Ni avertas vin pri hundo”?)

Mi ankoraŭ ekzercas la traduko-kapablon pri ŝildoj, sed ankoraŭ estas malfacila. Certe, tio ne estas ekzerco por komencantoj.

Ekzerco pri traduko

Antaŭ nelonge, mi ricevis peton de Viktor Payuk de la Esperanto-Societo de Ĉikago, ke mi traduku fragmenton de la novelo “Art in Translation” de Tony Beckwith. Laŭ mia kompreno, s-ro Payuk kunmetus ĝin kun aliaj fragmentoj por krei kolektivan tradukon por traduk-klasa uzo. (La novelo originale aperis en la aŭtuna 2010 numero de Source, novaĵletero de ATA, la Usona Tradukista Asocio.)

Nur la unuaj kvar-kvin frazoj de mia parto prezentis multajn interesajn defiojn pri traduko. Jen malgranda eltiraĵo, kun mia traduko:

In the wee small hours, Consuelo briefly stood behind me, her hands on my shoulders, gazing out at the sky. “You always do this when you get one of these,” she said. I nodded. “Your translation becomes your querida,” she murmured as she turned away, “your mistress.” She was right. A translation like this can’t be handled at arm’s length. It has so many undercurrents and subtleties that one must allow oneself to be drawn into it without a struggle. Dum la etaj fruaj horoj, Consuelo ekstaris malantaŭ mi, la manoj sur miaj ŝultroj, rigardante la ĉielon. “Vi ĉiam faras tion, kiam vi ekhavas tian laboron,” ŝi diris. Mi kapjesis. “Via traduko fariĝas via querida,” ŝi murmuris, forturnante, “via amantino.” Ŝi pravis. Tian tradukon oni ne povas trakti de malproksime. Ĝi havas tiom da subfluoj kaj subtiloj, ke oni devas permesi, ke vin ĝi senbarakte entiras.

Speciale interesaj:

  • wee small hours
  • You always do this when you get one of these.
  • at arm’s length
  • allow oneself to be drawn into it

Tre plaĉus al mi, aliaj traduko-proponoj, pri tiuj frazoj. Kiel mi farus pli bone?

La malsaĝa virino, kiu adoptis ursidon

Lasta semajno, nia loka grupo refoje legis novelon de Marjorie Boulton el Faktoj kaj Fantazioj: “La Virino, kiu Adoptis Ursidon kiel Filon.” Ĝi estas absurda, ridinda rakonto, pri ursido vartita kiel knabo.

Refoje, mi estis movita verki novan, pli veran rakonton. Ĉi-fojon, ĝi estas sufiĉe mallonga, mi simple afiŝas ĝin. Jen:

La Malsaĝa Virino Kiu Adoptis Ursidon

Iam estis malsaĝa maljunulino, kiu provis varti ursidon. Dum kelkaj semajnoj, ĝi estis tre ĉarma dombesto, kaj ĉiuj ŝatis ĝin. Tiam, ĝi mortigis la maljunulinon kaj manĝis ŝian hepaton.

Fino

Legendo pri Belulino

Marjorie Boulton
Marjorie Boulton en Berlino dum la 1999a Universala Kongreso

Por la diskuto-rondo de nia loka grupo, ni legis rakonton de Marjorie Boulton el la libro Faktoj kaj Fantazioj. En la rakonto, patro dezirante elekti la plej bonan edzon por la filino, diras, ke ŝi mortis, kaj petas monon por funebro. Du el la junuloj diras ne, sed la tria donas la monon kaj iras por kunlamanti kun la patro. Tiam la patro malkovris la ruzon, kaj la paro edziĝas.

Mi trovis la rakonton stranga kaj timiga. Do, por komfortigi min, mi verkis alian rakonton pri simila patro kun simila filino—sed mi priskribas pli probablan rezulton.

Mi nomis ĝin “Legendo pri Belulino.”

Steve enmetis ĝin kun la Legendoj de la Zne Majstroj, kaj nomis ĝin “La Ŝparema Patro.”