Uzu la kamelon

Notu: Tiu cxi sxerco eble ofendas idistojn kaj gxentilulojn.

Idisto trovas novan laboron. Gxi pagas bone, sed la laboro estas en la dezerto, multe da horoj for de la plej proksima urbo. Pro tio, la laborantoj logxas je la laborejo.

Kiam li alvenas, la idisto unue demandas, “Kie ni laboras?” Oni montris al li la laborejon, kiu havas cxion oni bezonas por fari la laboron. La idisto demandas, “Kie ni mangxas?” Oni montris al li la mangxejon, kie kuiranto preparas mangxajxon por la laborantoj. La idisto deamandas, “Kie ni dormas?” Oni montris al li la dormejon, kio estas malluksa sed suficxa.

La idisto ankoraux havas unu demandon. Li trovas unu el liaj kunlaborantoj, samagxa viro, kaj demandas mallauxte, “Mi konas pri laboro, mangxo, kaj dormo–cxio bona. Sed, kio pri seksumado? Mi ne vidas iujn virinojn.” La viro kapjesas, kaj gvidas la idiston al la rando de la laborejo kaj montras al li kamelon.

La idisto preskaux ne povas akcepti, ke la laborantoj uzas kamelon por seksumado. Kia terura ideo! Sed, li ne volas ofendi sian novan kunlaboranton, do li diras nenion, kaj nur silente promesas, ke li neniam farus tiel.

Cxio faras bone dum la unuaj semajnoj. Li laboras bone, mangxas bone, kaj dormas bone. Oni pagas lin bone, kaj havante nenie por elspezi la monon, li vivas sxpare.

Tamen, post kelkaj semajnoj, li trovas siajn pensojn pli kaj pli turnante al seksumado. Li provas pensi pri aliaj aferoj, sed malsukcesas. Fine, li ne plu povas kontrauxi la premon. Li iras al la rando de la laborejo, trovas la kamelon, kaj kopulacias kun gxi. La depremigxo estas tiom granda, li sen pauxzo refoje faras same.

Kiam li finas la dua fojo, li ekkonstatas, ke cxiuj la laborantoj staras en granda rondo cxirkau li kaj la kamelo. Iliaj vizagxoj estas maskoj de sxoko kaj teruro. “Vi!” la idisto diras al tiu viro, kiu montris al li la kamelon. “Mi demandis al vi kion oni faris cxi tie por seksumado, kaj vi diris ke, oni uzu la kamelon.”

“Jes, ja,” la viro diras. “Oni ja uzas la kamelon–por rajdi al la bordelo cxe la oazo!”

Patra Ŝerco

Viro vicstaras en vendejo, kiam bela virino entuziasme salutas lin kaj ridetas. Sxi estas tre bela kaj sxajne konas lin, do la viro penis memori kiu estas la virino, sed ne povas.

La virino, vidante ke la viro ne konas sxin, diras, “Mi pardonpetas. Mi kredis, ke vi estas la patro de unu de miaj knaboj.” Tiam, sxi eliras la vendejon.

Une la viro estas sxokita, ke virino ecx ne konus la patron de siaj geknaboj. Tiam, li ekmaltrankviligxas. Eble, dum unu el la frenezaj festoj li cxeestis dum universitato, eble li ja patris sxian knabon.

Li kuras de la veneejo, vidas la virinon nur kelkaj pasxoj for, kaj demandas al sxi, “Cxu vi estas tiu virino, kiun mi renkontis je la festo, kie ni trinkegis kaj faris frenezan sekson sur la kanapo antaux cxiuj?”

“Ne,” la virino diras, sxokita aspekto sur vizagxo. “Mi instruis je la lernejo de via filo.”

Anaso serĉas vinberojn

Anaso eniras trinkejon kaj dirias al la kelnero, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero diras, “Ne, cxi tiu estas trinkejo. Ni ne vendas vinberojn.”

Sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero dirias, “Mi diris al vi hieraux: Cxi tiu estas trinkej. Ni ne vendas vinberojn.”

Pluan sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas vinberojn?” La kelnero ektenis anason je gorgxo kaj diris, “Mi jam diris al vi dufoje! Jen trinkejo! Mi ne havas vinberojn! Se vi petas vinberojn refoje, mi najlos vian bekon al la planko!”

Sekvontan tagon, anaso eniras trinkejo kaj diras, “Cxu vi havas najlojn?” La kelnero suspiras kaj diras, “Ne, ni ne havas najlojn.” “Bone,” diras la anaso. “Cu vi havas vinberojn?”

Hartondo

Viro kaj knabo eniras hartondejo. La viro sidiĝas por hartondo kaj razo. Tiam, li metas la knabon en la seĝo kaj diras, “Mi iras al apuda vendejo por aĉeti kravaton por la festo. Vi restu ĉi tie. Mi tuj revenos.”

La hartondisto tondas la harojn de la knabo. Post tiam, kiam la viro ankoraŭ ne revenis, la hartondisto diras, “Ŝajne, via paĉjo tute forgesis vin.”

“Ho,” diras la knabo. “Tiu ne estis la paĉjo. Tiu viro nur prenis la manon kaj diris, ‘Venu, knabo! Ni hartondiĝu senpage!”

Alia Idisto-sxerco

Esperantisto eniras trinkejon, kaj diras al la kelnero, “Ĉu vi volas aŭdi Idisto-ŝercon?”

La kelnero montras flanke kaj dirias, “Ĉu vi vidas tiun grandulon? Li estas Idisto.” Tiam li montras aliflanke kaj diras, “Kaj ĉu vi vidas tiun viron en la leda jako? Li ankaŭ estas Idisto.” Tiam li diras, “Kaj, fakte, mi mem estas Idisto. Do, konsideru: Ĉu vi vere volas diri tiun ŝercon?”

“Kompreneble ne!” diras la Esperantisto. “Ne se mi devus klarigi ĝin tri foje!”

Komerca Etiko

Panjo, kio estas “komerca etiko”?

Bona demando, mia filo. Do, supozu, ke kliento faligas dek spezmilojn, kaj eliras nenotante. Ni bezonas “komerca etiko” por gxuste respondi la demandon: Cxu vi sciigu vian kunnegocianon?

Tatuaĵo sur peniso

Antaŭ Johano kaj Lucia edziĝis, Johano akiris tatuaĵon de ŝia nomo sur la peniso, por montri kiom li amis ŝin. Kiam la membro stariĝis, ĝi diris “Lucia,” sed aliatempe ĝi diris nur “La.” Lucia ŝatas tiun specialan montraĵon de lia amo.

Iu jaro, la Universala Kongresa okazas proksime al senvestaĵa plaĝo. Tie, Johano notis viro kun tatuaĵo de verda stelo sur la brusto. Ili ekparolis, kaj post iom de minutoj, Johano notis ke la viro ankaux havas tatuaĵon de “La” sur la peniso.

“Vidante vian tatuaĵon, mi konjektas ke vi ankaŭ havas edzinon nomata Lucia, ĉu?”

La viro ridis, dirante, “Ho, ne. La mia diras, ‘Lernu Esperanton, la lingvo internacia.'”

Ekonomio

Ulo revenas al la urbo kie li, antaux dudek jaroj, cxestis universitaton. Li renkonas lian antauxan ekonomian profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.”

La ulo tralegas gxin kaj diras, “Tio ne povas prava. Cxiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina ekzameno mi faris!”

“Ho,” diras la profesoro, “Tio ja estas prava. Cxiuj la demandojn samas kiel tiam. Kompreneble, la respondoj cxiuj malsamas.”