Mi kuris

Dum vintro, mi kuras sur paŝrado. (Ĉu tio estas la plej bona vorto, se mi ne estas besto kiu turnas muelilon?)

Ĉar kurado sur paŝrado estas netolereble teda, mi distras min per ludo: “Zombies, Run!” Ĝi rakontas zombio-teman, kurado-teman rakonton dum mi kuras, intermetite kun muziko.

Mi kuris hieraŭ. Laŭ la paŝrado, mi kuris 2.49 mejloj dum 36:21. Ankaŭ “Zombies, Run!” taksas la longeco de kuro, aŭ per GPS (se ekstere) aŭ per paŝnombro. Laŭ ĝi, mi kuris 2.85 mi dum 36:22.

Mi kalkulis mian paŝdistanco post antaŭa kuro. Mi kredas, ke ĝi estas ĝusta por kurado. Sed post tiam, mi ne kuras dum la tuta ekzerco-periodo sur la paŝrado. Mi kuras dum la muziko, sed piediras dum la rakonto. Mi komencis tion, kiam mi ne povas aŭdi la rakonton super la bruo de la paŝrado, sed mi trovas ke mi ŝatas la efikon de la malsamaj niveloj de peno—per la peneto de la piediro, la penego de la kuro estas ebla.

Estas pro la periodoj de piediro, mi supozas, ke la distancoj malsamas. Sed, ne gravas—mi sendube kuris dum 36 minutoj. Mia vintra celo estas simple, ke mi eniros la printempan kuradan sezonon kun kapablo por kuri dum 30 minutoj. Se jes, mi povos rapide antaŭenigi miajn kuradajn celojn.

Volapukista petveturanto

Virino haltis por petveturanto laŭ la vojo. La nova pasaĝero estis volapukistino. La virino provis ekinterparoli, sed la volapukistino respondis nur unu-silabe, kaj ili veturis plejparte en silento.

Tiam, la virino vidis, ke la volapukistino eknotis botelon en sako sur la malantaŭa seĝo. “Tio estas botelo de viskio, kiun mi akiris por mia edzo.”

La volapukistino pripensis, tiam kapjesis, tiam diris, “Bona interŝanĝo.”