Dolaroj kaj eŭroj grandbilete

Copyright © 1999 Philip BREWER

[Notu: Ĉi tiu artikolo aperis (en iomete malsama formo) en la januaro 1999 numero de Monato. Mi provis kapti la ĝustigojn kaj plibonigojn de ties redaktoroj. Iujn erarojn mi sole responsas.]

Eŭropa Unuo planas emisii grandvalorajn monbiletojn, la plej granda je 500 eŭroj (EUR). Tiu decido eble kauzos grandan koston al la usona trezorejo. Tio laŭ asistenta trezoreja oficisto Gary Gensler, kiu alparolis Kongresan subkomitaton je la 8a oktobro, 1998.

Pro diversaj kialoj, personoj ekster Usono tenas usonajn dolarojn (USD) en monbiletojn. Gensler menciis du: pro komerco kaj kiel ŝparaĵon. Tio estas speciale vera en landoj inklinaj al hiperinflacio aŭ kie la loka banksistemo estas subevoluita.

La dolaro taŭgas kiel ŝparaĵo de valoro, laŭ Theodore Allison, oficisto de la centra banko, kiu ankaŭ alparolas la Kongresan subkomitaton. "Ĝi estas akceptita kaj akirebla en plejparto de la mondo. Usono neniam revokis iujn elstarajn monbiletojn, do tenantoj certas, ke iliaj dolaroj ĉiam estos akceptataj. Usono havas fortan historion de politika stabileco, kaj la dolaro tenis ĝian valoron sufiĉe bone dum longa periodo."

Helpas al usonanoj kaj Usono, kiam eksterlandanoj tenas dolarojn. Kiam dolaroj estas konataj kaj akceptataj, estas oportune al usonanoj kiuj veturas aŭ negocas eksterlande. Ankaŭ grava, centra banko enspezas rentumon de la obligacioj kaj aliaj aktivoj, kion ĝi tenas kontraŭ la cirkuladaj monbiletoj. Tiun rentumon ĝi transpagas al la usona trezorejo. Nuntempe la tuta kvanto de usonaj monbiletoj (ekster bankoj) estas pli ol USD 450 miliardoj, kaj du trionoj--ĉirkaŭ USD 300 miliardoj--cirkuladas ekster usono. Laŭ Allison, Usono tiel gajns ĉirkaŭ USD 12 ĝis USD 15 miliardojn jare.

La plejmulto de monbiletoj tenitaj eksterusone estas USD 100 monbiletoj, kaj ĉirkaŭ 75% de ĉiuj USD 100 monbiletoj estas tenitaj eksterusone. Se la tenantoj tre deziras teni dolarojn, la emiisio de eŭro-monbiletoj eble ne tiom ŝanĝos tion. Tamen, se la grandeco de valoro de la monbileto tre gravas al la tenantoj, eble ili preferos EUR 500 monbiletojn, kiuj valoros ĉirkaŭ USD 600.

Laŭ Gensler, la dolaro jam frontas konkurajn grandvalorajn monbiletojn. Germanio cirkulas DEM 1,000 monbileton (valoras pli ol USD 600). Italio cirkulas ITL 500,000 monbileton (valoras ĉikaŭ USD 300). Kanado cirkulas CAD 1,000 monbileton (valoras pli ol USD 650). El tiuj valutoj, nur tiu de Germanio cirkulas eksterlande je signifa kvanto--la usona trezorejo taksis je iom pli ol USD 50 miliardoj.

Kvankam nuntempe la plej grandvaloran monbileton, kiun emisiis Usono, estas la USD 100, antaŭ la mezo de la jarcento, pli grandaj valoroj ja emisiiĝis, ĝis USD 10,000 monbileto (kiu estis uzita nur por interbankaj transpagoj). Oni ja uzis kaj USD 500 kaj USD 1,000 monbiletojn por normalaj grandaj spezoj. La trezorejo kaj centra banko ĉesis emisii USD 500 kaj pligrandvalorajn monbiletojn je la jaro 1969.

La usona trezorejo preferas ne emisii monbiletojn pli granda ol USD 100, ĉar grandvaloraj monbiletoj faciligus kontraŭleĝajn spezojn. Laŭ Gensler, "Je hodiaŭaj prezoj, USD 1 miliono da kokaino pezas ĉirkaŭ 20 kg, sed la pagaĵo, kutime biletoj de 5, 10, kaj 20 por tiu kokaino pezus pli ol 100 kg.... En biletoj de 100, la pezo de USD 1 miliono estas ĉirkaŭ 10 kg. Se krimuloj povus uzi USD 500 monbiletojn, USD 1 miliono pezus nur 2 kg."

La usona trezorejo ne planas reemisii USD 500 monbiletoj. Sed, se oni proponus tion, la trezorejo taksas, ke ĝi ene 12 aŭ 18 monatoj kapablas desegni kaj emisii novan monbileton.


Copyright © 1999 Philip BREWER