[Ĉi tiu novelo aperis en la revuo Beletra Almanako, numero 8.]
“Tiu,” Emma diris.
Otto rigardis kien ŝi kapmontris. “Tiu alta viro en la drelika jako?” Li pripensis. “Filo de riĉaj gepatroj. Eksigita el pli ol unu universitato pro tro da petoloj kaj maltro da studoj. Ricevas iom da mono de la patrino, sed ne sufiĉe por vivteni sin.”
“Do? Kial?”
Li gestis. “La botoj. Multekosta, do aŭ donaco aŭ aĉetita per donacita mono. Sed la manoj estas manoj de laboristo.”
“Bone,” Emma diris, “Sed vi malpravas. Li estas skulptisto aŭ simila. Per la manoj li faras el ŝtono artaĵojn. Lian kreaĵon li vendas je alta prezo, do li povas aĉeti bonegajn botojn.”
“Kial?”
“La kapo. Li staras kiel iu, kiu vivtenas sin, ne kiel iu, kiun la patrino ankoraŭ vivtenas.”
Rigardante la rektajn ŝultrojn de la alta viro, Otto kapjesis. “Eble vi pravas. Do, tiu. La juna virino en la nigra trikotaĵo.”
Otto renkontis Emma-n sur la trajno. Ŝi venis de ie sude, kaj li sidiĝis apud ŝi kiam li entrajniĝis en Champaign, principe ĉar ŝia fenestro-ombrilo estis fermita, kaj li volis iom plu dormeti. Ili tiel veturis kune al Ĉikago. Ili ekludis ĉi tiun ludon, kiam ŝi gestis al dikulo reirinta preter ili de la necesejo kaj demandis Otton pri tiu. Li diris ke la viro estas vendisto de tabloj kaj seĝoj al restoracioj, kaj ŝi ridis. Li tiam demandis ŝin pri longharara junulo, kaj ŝi supozis, ke tiu estas muzikisto—ŝajne ĝuste, ĉar la junulo sidiĝis en trajnseĝo rekte sub gitarujo.
Eksciinte, ke ambaŭ pasigos kelkajn horojn en la stacidomo Union, antaŭ ol Emma iros al Los-Anĝeleso kaj Otto al Vaŝingtono, ili daŭre ludis, sidante en la granda halo de la stacio. Tie, sub skulptaĵo de Atena tenanta strigon, ili rigardis la atendantajn kaj preterpasantajn homojn.
“Ŝi” Emma diris, rigardante tiun junulinon, kiun Otto elektis “estas sorĉistino. Ŝi veturas por fari iun malgrandan taskon por sia sorĉistinaro. Ĝi estas necesa tasko, sed ankaŭ ia provo por ŝi—ĉu ŝi sufiĉe lernis por fari la laboron de plenkreskulo.”
Otto rigardis Emman. Ŝi estis bela, kun longa, preskaŭ nigra hararo, malhela kontraŭ pala haŭto. “Vere? Kial vi tiel diras?”
“Ŝi havis sorĉan bastoneton en la mano, sed kiam vi gestis al ŝi, ŝi subite kaŝis ĝin en la mansaketon.”
“Ĉu ne estis skribilo?”
“Ne. Sorĉa bastoneto.”
Otto kapjesis. “Do, vi sendube pravas.”
Emma ridetis. “Tiu viro, en la leda jako.”
“La granda barbulo?”
“Jes. Tiu.”
Otto pripensis. “Lupfantomo,” li diris.
Emma ekturnis la kapon al li. “Kiel vi scias tion?”
Otto levis la ŝultrojn. “Vidu kiel li paŝas tra la amaso—ĉasante. Ĉu mi malpravas?”
“Ne, ne,” Emma diris. “Vi tute pravas. Sed tre malmulte da homoj povas koni lupfantomon, krom sub la plena luno.”
Otto kapjesis. “Mi neniam antaŭe rimarkis eĉ unu.”
“Oni malofte vidas nur unu,” Emma diris, kapgestinte malantaŭ Otto. Li turniĝis por rigardi, kaj vidis kvar-kvin grandajn barbulojn, kiuj portis ledajn vestaĵojn, starante kun tiom da malgrasaj, fortaspektaj virinoj. Ĉiuj el la grupo rigardadis senĉese. Unu ekvidis Otton kaj rigardis lin fikse dum kelkaj sekundoj, kaj la haŭto de Otto tremetis. Sed tiam la viro – aŭ lupfantomo – refoje trarigardis la tutan halon.
“Ho,” diris Otto.
Emma skuis sin. “Do, elektu alian.”
Otto mem trarigardis la tutan halon. “Tiu viro, portanta altkostan kompleton, apud la junulo kun la valizeto.”
“Jes,” Emma diris, “Vi nun havas okulojn por monstroj, sed tiu estas homa monstro. Nur negocisto pri akcioj kaj similaj valorpaperoj, sed kruelulo. Ankaŭ krimulo, kiam li taskas la riskon sufiĉe malgranda.”
Otto flankenklinis la kapon momente, sed fine kapjesis. “Verŝajne vi pravas.” Per poŝtelefono li kontrolis la horon kaj diris. “Restas tempo por nur unu plu. Elektu.”
Emma ridetis. “Do. Mi mem.”
“Vi?” Otto diris. “Do…” Li rigardis ŝin refoje, vidante la malhelajn hararon kaj okulojn, la simplan nigran silkan ĉemizon, la malhelan bluan silkan jupon, la simplajn ŝuojn sen iaj modaj kalkanumoj, tiam refoje ŝian vizaĝon.
Emma ridetis pli grande, montrante blankajn, akrajn dentojn, kaj Otto ekrigardis ŝian kolon kaj vidis palan cikatron, preskaŭ nevideblan kontraŭ la pala haŭto. “Ho,” li diris. “Vampirino.”
Emma ridetis eĉ pli grande, timiga vidaĵo, kaj aplaŭdis mallaŭte. “Prave! Vi lernas rapide.” Ŝi kliniĝis al li kaj tuŝis lian vizaĝon. “Ne zorgu. Mi ne malsatas, kaj vi estis tre bona kunulo dum alie tedaj horoj. Kaj….” Ŝi ekrigardis la grandan horloĝon ĉe la mezo de la halo. “Mi devas iri por entrajniĝi.”
Ŝi ekstaris, kaj Otto stariĝis samtempe. Ŝi moviĝis al li, metante la buŝon tre proksime al lia kolo. Tiam, ŝi flustris en lian orelon, “Gardu vin kontraŭ la lupfantomoj. Ili estas danĝeraj.”
Dum Emma forpaŝis, Otto staradis, sentante sin iom post iom malpli tima. Tamen li senpaŭze rigardis ŝin ĝis ŝi eliris la grandan halon.
Li elspiris raspe, kaj preskaŭ sidiĝis – sed ekrigardis malantaŭen, kie ankoraŭ staris la ledvestuloj. Li hezitis dum longa momento, sed ne povis flankigi en la menso la malsatan aspekton en iliaj okuloj. “Mi bezonas trinkaĵon,” li diris mallaŭte.
Li serĉis trinkejon. Estas pli ol unu en la stacidomo Union, kaj li enrigardis en ĉiujn, sed ĉiufoje preterpaŝis kaj plue serĉis.
Estis tro da monstroj.