Volapukisto, kiu estis registara oficisto, gastis ĉe sia hejmo fremdan samoficiston, kiu estis idisto.
La idisto, sciante la monrimedojn de registaraj oficistoj, esprimis suprizon pri la granda, bela apartamento de la volapukisto.
La volapukisto kapmontris al la fenestro kaj diris, “Ĉu vi vidas tiun ponton?” Li frotis la fingrojn kaj diris, “Dek procento.”
Post iom da monatoj, la idisto gastis la volapukiston ĉe sia grandega domaro sur larĝa etendaĵo apud la urbestro de sia lando. La volakupksto, memorante la esprimon de suprizon de sia gastiganto pri sia apartamento, demandis pri la domego.
“Ho,” diris la idisto. “Ĉu vi vidas tiun ponton?”
La volapukisto rigardis tra la fenestro. “Ne. Ne estas ponto.”
La idisto frotis la fingrojn kaj diris, “Cent procento.”
Posted by pbrewer on 16 Septembro 2008 at 4:16 ptm under Ŝercoj.
Comments Off.
Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.
Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, “Rigardu supren. Kion vi vidas?”
La idisto diras, “Stelojn. Milionojn kaj milionojn da steloj.”
“Jes,” diras la volapukisto. “Kaj kion tio signifas por vi?”
La idistoj pensas dum momentoj, kaj tiam diras, “Kosmologie, ke la universo estas vastega. Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio. Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm. Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage. Kial? Kion tio signifas por vi?”
“Ke vi estas idioto!” diris la volapukisto. “Iu ŝtelis nian tendon!”
Posted by pbrewer on 13 Majo 2008 at 6:19 atm under Ŝercoj.
3 Comments.
En mia angla-lingva blogo pri mono kaj ŝparemeco, mi afiŝis pri uzo de UEA konto por internacia pagado.
Mi dubas, ke iu esperantiĝus por uzi la konto-sistemon, sed la leganto tamen vidas la vorton Esperanto.
Posted by pbrewer on 19 Decembro 2007 at 7:42 atm under Informado, Miaj verkaĵoj.
Comments Off.
Mi nun blogas (en la angla) pri mono kaj ŝparemeco en Philip Brewer’s blog ĉe Wise Bread. Se tio interestus vin (kaj vi povas legi la anglan), legu!
Posted by pbrewer on 24 Julio 2007 at 6:25 atm under Miaj verkaĵoj, Pri mi.
Comments Off.
Viro renkontas virinon en trinkejo. Ŝi estas 57, sed sufiĉe bela. Ili trinkas, dancas, parolas. Kiel fermtempo proksimumas, la virino diras, “Ĉu vi iam havas sportisto-duoblon? Patrino-filino-triaĵon?”
La viro kapneas. La virino prenas lian manon kaj diras, “Hodiaŭ estas via bonŝanca tago.”
Ŝi kondukas lin al ŝia domo. Ili eniras kune. La virino fermis la pordon, tiam vokas, “Panjo? Ĉu vi ankoraŭ vekas?”
Posted by pbrewer on 16 Majo 2007 at 9:17 atm under Ŝercoj.
Comments Off.
Viro elvenas trinkejo kaj ekiras hejmen laŭ lagbordo. Baldaŭ, li alvenas al aro de seriozmienaj viroj, tirante retojn el la lago.
“Kion vi faras?” la viro demandas.
“Serĉante dronitan viron,” diras unu.
La viro kapjesas kej rekomencas hejmen, tiam hezitas, turnas sin refoje al al laborantoj, kaj dirias, “Kial vi deziras tion?”
Posted by pbrewer on 16 Aprilo 2007 at 2:09 ptm under Ŝercoj.
Comments Off.
Maljuna ebriulo eniras drinkejon–tia drinkejo, kie oni trovas ŝtelistojn kaj aliajn krimulojn. La ebriulo mendas bieron, ĉirkaŭrigaras, tiam ŝancele paŝas al tablo kie sidas kvar fortuloj. Li klinas al la plej danĝer-aspekta viro–grandulo kun granda barbo kaj tatuaĵoj–kaj diras, “Mi ĵus iris al la hejmo de via avino. Ŝi estas bela, bela virino.”
La aliaj viroj ekrigardas al la grandulo, sed li diras nenion.
La ebriulo diras, “Mi iris en la hejmon, puŝis vian avinon en la litĉambron, kaj senvestigis ŝin. Ho, kia belulino!”
La aliaj viroj tenas sin pretaj, antaŭvidante batalon, sed la grandulo ankoraŭ diras nenion.
La ebriulo diras, “Tiam mi ĵetis vian avinon sur la liton kaj fikis ŝin! Forte! Kaj, ŝi ŝatis ĝin! Ŝi ŝategis ĝin!”
Je tiu punkto, ĉiu viro en la drinkejo rigardadas la grandulon. Li fine staras. Li metas la vizaĝon ĉe la vizaĝo de la maljunulo kaj diris, “Vi estas ebria, avo. Iru hejmen.”
Posted by pbrewer on 30 Novembro 2006 at 7:51 atm under Ŝercoj.
2 Comments.
Nepre subtenu Esperanto-tagon!
Jen:

Posted by pbrewer on 29 Septembro 2006 at 2:36 ptm under Agado.
Comments Off.
Jen nova podkasto de Junula Radio Internacia. Mi ne auxskultis gxin, sed faros.
Posted by pbrewer on 23 Majo 2006 at 1:32 ptm under Informado.
2 Comments.
Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos cxiujn la bonajxojn al dungitoj, inkluzive rajto mangxi en la memserva restoracio–sed bonvole ne mangxi la dungitojn.”
Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi cxiuj laboras multe kaj bone–tio tre placxas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu de vi mangxis sxin, cxu?”
La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”
“Nu, bone. Dauxrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.
La cxefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu mangxis la sekretariinon?”
Estas longa pauxzo, sed fine unu mano levigxas malrapide.
“Stutulo!” diras la cxefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni mangxis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis magxi iun, kiu ja laboras!”
Posted by pbrewer on 18 Majo 2006 at 5:04 ptm under Ŝercoj.
Comments Off.