(malnova ĉefafiŝo)

English speakers, read my English-language homepage.

Philip BREWER

Philip BREWER (foto de Jackie BREWER)

Mi estas verkisto.  En la angla mi verkas sciencfikciajn novelojn. Ankaŭ en la angla mi verkas artikolojn pri mono kaj ŝparemeco ĉe Wise Bread.   Vi povas legi pli pri mia angla-lingva verkado ĉe mia angla-lingva hejmpaĝo.

En Esperanto mi havas blogon ĉe Esperanto-USA.   Mi ankaŭ­ havas blogon ĉi-sube, kiu lastetemp (ekde mi ekblogis ĉe Esperanto-USA) enhavas plejparte ŝercojn.

Mi ankaŭ­ verkis kelkajn verkaĵojn pri diversaj aferoj–mono, pli da ŝercoj, haikoj, ktp.

Se vi iam estas proksima, nepre venu al la renkontiĝoj de la Esperanto-Klubo de Orient-Centra Ilinojo (ekoci).   Tre plaĉus min renkonti vin!

Posted in Pri mi | Komentoj malebligitaj

Mi estas de la registaro

Kultivisto laboras en pajlejo kiam viro alvenas kaj diras, “Mi estas de la registaro.  Mi kontrolos viajn kampojn.”

La kultivisto diras, “Bone.  Kontrolu laŭ­vole, krom tiu apuda kampo–ne eniru ĝin.”

La viro koleras.  Li elpoŝas karton kaj diras, “ĉu vi vidas ĉi tiun?  Estas mia legitimilo de la registaro.  Ĝi signifas, ke mi rajtas iri ien ajn.  Vi ne diru al mi kien mi iru aŭ­ ne!”

La kultivisto levas la manojn kaj diras, “Bone!  Iru laŭvole!”

Post unu-du horoj, la kultivisto aÅ­das krion de “Helpu!” de la apudan kampon.  Li rapidas al la barilo, kaj vidas la viron, kiu kuras kiel eble plej rapide for de virbovo.  “Helpu,”  la viro krias refoje.  “Kion mi faru?”

La kultivisto alproksimiĝas la barilon kaj krias al la viro, “Montru al li vian legitimilon!”

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

S-ro Dek Procento

Volapukisto, kiu estis registara oficisto, gastis ĉe sia hejmo fremdan samoficiston, kiu estis idisto.

La idisto, sciante la monrimedojn de registaraj oficistoj, esprimis suprizon pri la granda, bela apartamento de la volapukisto.

La volapukisto kapmontris al la fenestro kaj diris, “Ĉu vi vidas tiun ponton?”  Li frotis la fingrojn kaj diris, “Dek procento.”

Post iom da monatoj, la idisto gastis la volapukiston ĉe sia grandega domaro sur larĝa etendaĵo apud la urbestro de sia lando.  La volakupksto, memorante la esprimon de suprizon de sia gastiganto pri sia apartamento, demandis pri la domego.

“Ho,” diris la idisto.  “Ĉu vi vidas tiun ponton?”

La volapukisto rigardis tra la fenestro.  “Ne.  Ne estas ponto.”

La idisto frotis la fingrojn kaj diris, “Cent procento.”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Kion la steloj diras al ni

Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto.  Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, “Rigardu supren.  Kion vi vidas?”

La idisto diras, “Stelojn.  Milionojn kaj milionojn da steloj.”

“Jes,” diras la volapukisto.  “Kaj kion tio signifas por vi?”

La idistoj pensas dum momentoj, kaj tiam diras, “Kosmologie, ke la universo estas vastega.  Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio.  Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm.  Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage.  Kial?  Kion tio signifas por vi?”

“Ke vi estas idioto!” diris la volapukisto.  “Iu ŝtelis nian tendon!”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | 3 Comments

Afiŝo pri UEA konto

En mia angla-lingva blogo pri mono kaj ŝparemeco, mi afiŝis pri uzo de UEA konto por internacia pagado.

Mi dubas, ke iu esperantiĝus por uzi la konto-sistemon, sed la leganto tamen vidas la vorton Esperanto.

Posted in Informado, Miaj verkaĵoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

Nova (angla-lingva) blogo

Mi nun blogas (en la angla) pri mono kaj ŝparemeco en Philip Brewer’s blog ĉe Wise Bread. Se tio interestus vin (kaj vi povas legi la anglan), legu!

Posted in Miaj verkaĵoj, Pri mi | Tagged , , | Komentoj malebligitaj

Virino en trinkejo

Viro renkontas virinon en trinkejo. Ŝi estas 57, sed sufiĉe bela.  Ili trinkas, dancas, parolas.  Kiel fermtempo proksimumas, la virino diras, “Ĉu vi iam havas sportisto-duoblon?  Patrino-filino-triaĵon?”

La viro kapneas.  La virino prenas lian manon kaj diras, “Hodiaŭ estas via bonŝanca tago.”

Ŝi kondukas lin al ŝia domo.  Ili eniras kune.  La virino fermis la pordon, tiam vokas, “Panjo? Ĉu vi ankoraŭ vekas?”

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

Dronito

Viro elvenas trinkejo kaj ekiras hejmen laŭ lagbordo.  Baldaŭ, li alvenas al aro de seriozmienaj viroj, tirante retojn el la lago.

“Kion vi faras?” la viro demandas.

“Serĉante dronitan viron,” diras unu.

La viro kapjesas kej rekomencas hejmen, tiam hezitas, turnas sin refoje al al laborantoj, kaj dirias, “Kial vi deziras tion?”

Posted in Ŝercoj | Tagged | Komentoj malebligitaj

Via avino

Maljuna ebriulo eniras drinkejon—tia drinkejo, kie oni trovas ŝtelistojn kaj aliajn krimulojn.  La ebriulo mendas bieron, ĉirkaŭ­rigaras, tiam ŝancele paŝas al tablo kie sidas kvar fortuloj. Li klinas al la plej danĝer-aspekta viro—grandulo kun granda barbo kaj tatuaĵoj—kaj diras, “Mi ĵus iris al la hejmo de via avino. Ŝi estas bela, bela virino.”

La aliaj viroj ekrigardas al la grandulo, sed li diras nenion.

La ebriulo diras, “Mi iris en la hejmon, puŝis vian avinon en la litĉambron, kaj senvestigis ŝin.  Ho, kia belulino!”

La aliaj viroj tenas sin pretaj, antaŭvidante batalon, sed la grandulo ankoraŭ diras nenion.

La ebriulo diras, “Tiam mi ĵetis vian avinon sur la liton kaj fikis ŝin!  Forte!  Kaj, ŝi ŝatis ĝin! Ŝi ŝategis ĝin!”

Je tiu punkto, ĉiu viro en la drinkejo rigardadas la grandulon.  Li fine staras.  Li metas la vizaĝon ĉe la vizaĝo de la maljunulo kaj diris, “Vi estas ebria, avo.  Iru hejmen.”

Posted in Ŝercoj | Tagged | 2 Comments

Subtenu Esperanto-tagon!

Nepre subtenu Esperanto-tagon!

Jen:

Esperanto-tago

Posted in Agado | Tagged | Komentoj malebligitaj