Junula Radio Internacia

Jen nova podkasto de Junula Radio Internacia. Mi ne auxskultis gxin, sed faros.

Posted in Informado | Tagged , | 2 Comments

Kanibaloj

Granda firmao dungas kelkajn kanibalojn. Viro de la Homrimeda Fako diras, “Vi ricevos ĉiujn la dungitaj bonaĵojnj, inkluzive rajto manĝi en la memserva restoracio–sed bonvole ne manĝi la dungitojn.”

Post monato direktulo vokas la kanibalojn por kunveno. “Mi notis, ke vi ĉiuj laboras multe kaj bone–tio tre plaĉas al mi. Tamen, ni notis ke unu el la sekretariinoj malaperis. Neniu el vi manĝis ŝin, ĉu?”

La kanibalojn kapneas kaj diras, “Ne. Kompreneble ne.”

“Nu, bone. Daŭrigu la bonan laboron!” La direktulo eliris.

La ĉefo de la kanibaloj refermis la pordon, kaj tiam diras, “Kiu manĝis la sekretariinon?”

Estas longa paŭzo, sed fine unu mano leviĝas malrapide.

“Stultulo!” diras la ĉefkanibalo. “Dum kvar semajnoj ni manĝis direktulon post direktulo kaj neniu notis! Tiam vi devis maĝi iun, kiu ja laboras!”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Aligxi Teksasan klubon…

Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.”

Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas iom lame. Li prezentas al la membreca komitato du fotografojn. Unu montras lin kisante belulinon. La alia montras lin batalante urson. La cxefo diris, “Nu, vi sxajnas iom pli vundita ol ni atendas, sed la urso en la fotografo ja estas suficxe granda. Do, bonvenon al la klubo!”

Post dua semajno la Idisto revenas. Li havas brakon en splinto, kapon en kompreso, cxarpojn sur multaj vundoj, kaj rajdas en radsegxo. La cxefo de la membreca komitato diris, “Kiel vi tiom vundigxis? La taskoj ne estis tiom severa por veran Teksasano. Vi nur devis kisi virinon kaj batali urson!”

Per la ne-splintita mano, la Idisto frapis sin je la frunto. “Ho! Laux mia kompreno, mi devis batali virinon kaj kisi urson!”

Posted in Ŝercoj | Tagged , , | Komentoj malebligitaj

Kandidatos

Mi staros kiel kandidato al la ELNA estraro. Mi verkis etan mempriskibon por la balotilo. Jen:

Mi ekstudis Esperanton en 1986. Mi ĉeestis ELNAjn landakongresojn en 1994 (Sacramento) kaj 1996 (Detroit). En 1999 mi ĉestis la Universalan Kongreson en Berlino. Dum 1996 kaj 1997 mi redaktis la ELNAn novaĵleteron “Esperanto-USA.”

Mi diplomiĝis en ekonomiko. Mi loĝas kun mia edzino en Illinois, kie mi laboras ĉe Motorola kiel komputilisto. Mi estas verkisto–de sciencfikciaj noveloj en la angla kaj diversaĵojn en Esperanto. Sur la nova ELNA retejo, mi verkas blogon pri mia esperanta vivo. Mi faris anglalingvan filmeton “The Adventures of Doctor Esperanto” (amuzaĵeto pri la lingvo-problemo). Mia frato, Steven Brewer, ankaŭ estas esperantisto, kaj nune estas vicpresidanto de ELNA. Kun li, mi verkas hajkojn sub la plumnomo Istvan Bierfaristo.

Laŭ mi, la plej gravaj aferoj de la landa asocio estas tiuj, kiuj ligas la unuopajn esperantistojn en la nacian kaj internacian komunumon de esperantistoj. Do: subteno de vigla aro de lokaj grupoj, la novaĵletero, la nova retejo (kie ĉiuj membroj povas verki paĝojn), la libro- kaj abono- servo, kaj la jarkunveno. Kiel estrarano, mi subtenos tiujn aferojn.

Posted in Pri mi | Komentoj malebligitaj

Afiŝis ĉe ELNA retloko

Mi jus verkis kaj afiŝis afiŝon ĉe la ELNA retloko. Jen mia blogo ĉe la ELNA retejo.

Posted in Esperantaj retlogoj, Miaj verkaĵoj, Pri mi | Komentoj malebligitaj

Vigla Diskuto pri Blogoj

Cxe la nova ELNA retloko, iu ELNA membro povas havi blogon. Mia frato ja havas: jen.

Do, en afisxo en lia blogo, mia frato traktis fifaman kontraux-Esperanta retpagxon. Laux kelkaj membroj de ELNA, pritraktado de iu kontraux-Esperanta temo en la ELNA retejo estas malbona. Legu la afisxon de mia frato, kaj komentoj.

Ekde tiam multaj membroj diris ion pri la temo. Mi ankaux. Jen:
pri tolerado kaj pri mia zorgado.

Posted in Esperantujo | Komentoj malebligitaj

Novan retlokon por ELNA

Malgranda bando de laboremaj homoj kunestas en Austin por sufiĉe plibonigi la novan retlokon por ELNA, por uzi ĝin kiel la oficiala ELNA retloko. Ili ankaŭ faras alian Esperantan retumadon.

Unu el ili estas mia frato. Li havas novan Esperantan retlogon, kiu traktas la aferon.

Posted in Agado, Esperantaj retlogoj, Esperantujo | Komentoj malebligitaj

Uzu la kamelon

Notu: Tiu cxi sxerco eble ofendas idistojn kaj gxentilulojn.

Idisto trovas novan laboron. Gxi pagas bone, sed la laboro estas en la dezerto, multe da horoj for de la plej proksima urbo. Pro tio, la laborantoj logxas je la laborejo.

Kiam li alvenas, la idisto unue demandas, “Kie ni laboras?” Oni montris al li la laborejon, kiu havas cxion oni bezonas por fari la laboron. La idisto demandas, “Kie ni mangxas?” Oni montris al li la mangxejon, kie kuiranto preparas mangxajxon por la laborantoj. La idisto deamandas, “Kie ni dormas?” Oni montris al li la dormejon, kio estas malluksa sed suficxa.

La idisto ankoraux havas unu demandon. Li trovas unu el liaj kunlaborantoj, samagxa viro, kaj demandas mallauxte, “Mi konas pri laboro, mangxo, kaj dormo–cxio bona. Sed, kio pri seksumado? Mi ne vidas iujn virinojn.” La viro kapjesas, kaj gvidas la idiston al la rando de la laborejo kaj montras al li kamelon.

La idisto preskaux ne povas akcepti, ke la laborantoj uzas kamelon por seksumado. Kia terura ideo! Sed, li ne volas ofendi sian novan kunlaboranton, do li diras nenion, kaj nur silente promesas, ke li neniam farus tiel.

Cxio faras bone dum la unuaj semajnoj. Li laboras bone, mangxas bone, kaj dormas bone. Oni pagas lin bone, kaj havante nenie por elspezi la monon, li vivas sxpare.

Tamen, post kelkaj semajnoj, li trovas siajn pensojn pli kaj pli turnante al seksumado. Li provas pensi pri aliaj aferoj, sed malsukcesas. Fine, li ne plu povas kontrauxi la premon. Li iras al la rando de la laborejo, trovas la kamelon, kaj kopulacias kun gxi. La depremigxo estas tiom granda, li sen pauxzo refoje faras same.

Kiam li finas la dua fojo, li ekkonstatas, ke cxiuj la laborantoj staras en granda rondo cxirkau li kaj la kamelo. Iliaj vizagxoj estas maskoj de sxoko kaj teruro. “Vi!” la idisto diras al tiu viro, kiu montris al li la kamelon. “Mi demandis al vi kion oni faris cxi tie por seksumado, kaj vi diris ke, oni uzu la kamelon.”

“Jes, ja,” la viro diras. “Oni ja uzas la kamelon–por rajdi al la bordelo cxe la oazo!”

Posted in Ŝercoj | Tagged , | Komentoj malebligitaj

Novan Esperantan Podkaston

Mi jxus komencis auxskulti podkastojn, kaj jen: Radio Verda, novan esperantan podkaston.

Mi ne auxdis cxi tion, sed nepre faros baldaux.

Posted in Esperantujo | Komentoj malebligitaj

Podkastoj

Cxi-somere mi iris al laborejo per biciklo–plejparte por gxoj, ankaux por bonsaneco, kaj ankaux (nur iomete) por la figxojo de rajdante preter cxiuj, tiuj kompatindaj homoj je la benzineoj, kiuj devas acxeti altkostan benzinon.

Nun auxtunas. La lumperiodo de la tago jam ne suficxas por maldangxere rajdi. Mi povus iri per auxto–sed tiam mi estus unu el tiuj kompatindaj homoj je la benzinejo. Kaj mi tro gxojis tiun figxojon. Do, lastatempe mi ofte iris al laborejo per auxtobuso.

Mi cxiam uzis la auxtobuson de tempo al tempo, sed neniam ofte. Sed gxis lastatempo, mi neniam havis iPod-on. Nun mi ja havas, kaj mi trovis podkastojn. Mirinde! Kio antauxe estis teda nun estas plezura.

La sola fonto de Esperanto-lingvo podkastoj mi trovis gxis nun estas la Esperanto Radio Arkivo, sed mi ne debas, ke baldaux estos multe.

Posted in Esperantujo | Komentoj malebligitaj