Globhaltero

Mi unue aŭdis pri globhalteroj en (angla lingva) afiŝo de Tim Ferriss: Perfekta Postaĵo. La afiŝo rakontas pri amiko de Tim kiu uzis lian diplomon pri ekzerca fiziologio por perfektigi la inan postaĵon.

Laŭ Tim:

La obsedo komencis kiam li [amiko de Tim] vidis sambo-dancistinon balancante glasetojn de tekilo sur ĉiu sidvango. Lamentante la mankon de similaj scenoj en lia lando, li ekiris je misio por izoli la plej bonajn ekzercojn por krei tekiloglasetindajn sidvangojn.

Jam de 2000 li rafinis lian metodon al scienco. Dum kvar semajnoj, li kondukis lian tiam-amikinon, ĉinino kun profilo de surftabulo, al premio kiel unu el la 10 plej amor-logaj virinoj el 39,000 studentoj ĉe Universitato de Aukland. Aliaj studentinoj demandis al ŝi kiel ŝi levigis ŝiajn gluteojn tiel alta super la femuroj.

Kiel ŝi faris? Per svingoj de globhaltero.

Mi ne bezonas tiajn sidvangojn, kiaj meritus iun ajn speco de glaso, sed globhaltero-svingoj ekzercas la tutan dorso-ĉenon de muskoloj, de la malantaŭo de la kranio ĝis la Aĥila tendeno. Mi dumlonge volis ekzerci per unu, sed mi ne havis.

Feliĉe, iu donacema homo lasis 45-funtan (20 kg) globhalteron en la loka ekzercoĉambro. Antaŭ ses semajnoj, mi ekekzercis per ĝi.

Laŭ Tim, oni du aŭ tri fojojn dum semajno svingu la globhalteron 75-foje. Se vi ne povas fari 75 svingojn, faru iom, paŭzu dum minuto, kaj faru iom plu, ĝis vi atingas 75.

Por mi, la 45 funtan globhalteron estis eble iomete tro peza. Do mi komencis malpli rapide ol tio. Mi komencis per 5 aŭ 10 svingoj. Post du semajnoj, mi faris 15 svingojn. Post kvar semajnoj mi faris 20 svingojn. Tiam mi ekfaris arojn de 15 svingoj, kaj hodiaŭ atingis 3 arojn. Mi antaŭvidas, ke mi nun kreskigos la nombron da svingoj, ĝis mi povos fari 3 arojn de 25 svingoj.

Jen Tim Ferriss montras la globhalteran svingon (refoje en la angla):

Ekzerco kaj trejniteco

Mi dumlonge intencis verki pri ekzerco kaj trejniteco. Korpa ekzerco estas signifa parto de preskaŭ ĉiu tago por mi, kaj mi ofte volas paroli pri la temo—sed mi sentas, ke miaj parencoj kaj amikoj jam aŭdas ĉion, kion ili volas aŭdi pri la temo de mi. Do, taŭgas, ke mi verku pri la temo, por ke nur tiuj, kiuj interesiĝas devas atenti.

Ne tiom da tempo el ĉiu tago mi dediĉas al Esperanto, sed mi ja volas fari tiel. (Aparte nun, ĉar mi ĉeestos la ĉi-jaran UKon en Lille, Francujo, kaj antaŭ tiam volas ekzerci la lingvo-kapablon.)

Mi mallonge konsideris, ĉu mi kreu novan retlogon pri ekzerco kaj trejniteco, sed decidis, ke ne. En ĉi tiu retlogo mi afiŝis sufiĉe malofte lastatempe. Mi dubas, ke ĝenus iun, se mi uzus ĝin dum tempo por verki pri mia ekzerco.

Do, mi dum periodo uzos ĉi tiun retlogon por verki en Esperanto pri ekzerco kaj trejniteco. Mi precipe volas verki pri mia ekzerco (ĉar ĝi interesas min) sed ankaŭ pri la temo pli ĝenerale.

Mi ankaŭ volas ekregi la rilatan vortprovizon, kaj petas al iuj ajn interesaj homoj:

  1. Direktu min al iu, ĉi-tema leksikono.
  2. Diru al mi (per ret-poŝto aŭ komentoj en ĉi tiu retlogo), se mi uzas malĝustan vorton, aŭ por proponi pli bonan vorton.

Mi afiŝos ĉi-teme sub la kategorio “Ekzerco kaj trejniteco.”