Jaro de la Fundamenta Krestomatio

Antaŭ kelkaj jaroj, amiko de mi parolis pri libro Bible in a Year (Biblio dum Jaro). Ĝi enhavas la tekston de la Kristana Biblio, redaktita por prezenti 365 erojn. Ĉiu ero enhavas mallongajn ĉerpaĵon el malnova testamento kaj nova testamento, proverbon, kaj psalmon. Legu po unu eron ĉiu tago, kaj jen: post jaro, vi legis la tutan Biblion.

Mi tuj pensis: Iu redaktu la Fundamentan Krestomation tiel.

Lastatempe, mi notis, ke la teksto de la Fundamenta Krestomatio fakte estas havebla ĉe Gutenberg.

Do, mi akceptas mian propran defion: Mi redaktos la Fundamentan Krestomation en 365 erojn, por ke oni povu legi la tuton dum jaro.

Mia unua ideo estis, ke mi prezentu malgrandan ĉerpaĵon de prozo kaj poezio, kune kun ekzerco kaj anekdoto. Sed, estas malsufiĉon da ekzercoj kaj anekdotoj. Fakte, estas ĝusta sufiĉo da prozo: Per simpla kalkulo, ĉiu ero enhavas proksimume 23 liniojn da prozo kaj 15 liniojn da poezio.

La unua estas sufiĉe bona, se mi ne provas plidividi la prozerojn: Ĉiu tago havos duonan paĝon da prozo, kaj ĉiu sekcio aperos vice. La ekzercojn kaj anekdotojn, mi intermiksos.

La dua estas iom malfeliĉa—nur la plej mallongaj poeziaĵoj estas tiel mallongaj. Mi tre preferus, ke poeziaĵoj aperu nedividitaj, se tio eblas. Do, kiel mi nun antaŭvidas la libron, poezaĵo da malpli ol ĉirkaŭ 30 linioj aperos unuope. Pli longajn poezaĵojn, mi dividos kaj prezentos dum du, tri tagoj. (Aŭ pli. “El Iliado” eble bezonos 30, 40 tagojn.) Tio signifos, ke iuj tagoj ne havos poeziaĵon. Tio eble ne estos terura problemo.

Mi jam komencas la laboron. Tre baldaŭ, mi esperas, la redaktita libro ekzistos kiel komputila dosiero. Mi dubas, ke iu deziros presitan ekzempleron, sed mi planos havebligi e-libron (en multaj formatoj).

Recenzo: Kiel verki hajkon en Esperanto

Kovrilo de Kiel verki hajkon en Esperanto
Kiel verki hajkon en Esperanto

Mi venis al la verkado de hajko en Esperanto per longa vojo. Kiel komencanto (en kaj Esperanto kaj hajko-verkado), unu allogo de la hajko estis, ke hajko estas trakteble malgranda. Mi bezonis nur malgrandan kvanton da tempo kaj malgrandan kvanton da vortoj por verki hajkon.

Kompreneble, estis nur malofta, feliĉa akcidento, kiam mi verkis bonan hajkon, sed tio ne gravis. Gravis, ke mi ekzercis kaj mian hajko-verkadon kaj mian Esperanton.

Mi jam diskutis (en mia recenzo de lia unua kolekto de hajkoj), kiel mia frato ektraktis pli serioze la hajko-verkadon. Li studis la japanan tradicion. Li sciigis sin pri la detaloj de la formo.

Samtempe, dum li klopodis verki pli bonajn hajkojn, li instruis min pri tiuj detaloj—sezonvorto, tranĉo, ktp—kaj kuraĝigis min, ke mia verkado ankaŭ uzu tiujn ilojn. Sed, malsame ol mia frato, mi ne legis areton de libroj pri hajkoj.

Do, por mi tre taŭga estas la libro Kiel verki hajkojn en Esperanto de HIROTAKA Masaaki. Ĝi traktas la japanan tradicion, kaj kiel oni uzu la rimedojn de Esperanto por produki hajkon en tiu tradicio. Ĝi ankaŭ diskutas kiel oni uzu la rimedojn de iu ajn lingvo por produki viglan verkadon, per kombinado, ellaso, konkreteco, ktp.

La libro estas mallonga. Du ĉapitroj (unu en la japana kaj unu en Esperanto) enhavas la diskuton pri kiel verki hajkon en Esperanto. Ĉapitro 3 priskribas iom da “ŝatataj hajkoj” laŭ la ideoj ĵus enkondukitaj. Ĉapitro 4 havigas cent hajkojn de la aŭtoro mem. Ĉapitro 5 listas kaj diskutas la sezonvortojn uzitaj en la ekzempleroj.

Oni povas aĉeti la libron Kiel verki hajkon en Esperanto ĉe la libroservo de la UEA. HIROTAKA Masaaki verkas hajkon kiel Vastalto.

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Dum kelkaj jaroj, mia frato kaj mi verkis hajkojn sub la nepenetrebla kaŝnomo Istvan Bierfaristo. Ili estis ofte ŝercaj, eĉ mokaj. Ili estis ofte privataj, duon-sekretaj mesaĝoj inter du fratoj, pri la ĉiutagaj aferoj de niaj vivoj. Malgraŭ tio, ni publikigis ilin, esperante ke aliuloj gajnus per legado iun malgrandan parton de la plezuron ni gajnis per la verkado.

Plaĉis al ni ŝerci, ke Istvan Bierfaristo estis eble la plej konata verkisto de Esperantaj hajkoj en usono.

Ekde eble antaŭ tri jaroj—kiam mi ne plu aliris oficejon ĉiutage—nia kunverkado preskaŭ ĉesis. Samtempe, mia frato ekprovis trakti la hajkon pli serioze, pli profunde.

Li studis la formon kaj ĝian japanan tradicion. Li verkis hajkojn, kiuj ne plu estis simplaj privataj ŝercoj, sed provis kapti kaj montri ion universala en malgrandaj momentoj. Per akra observado kaj klaraj vortoj, li sukcesis. Li ankoraŭ publikigis la hajkojn, nun sub sia ĝusta nomo, per Twitter kaj Facebook.

Nun li kolkektis aron de siaj plej bonaj hajkoj en libro. Belege ilustrista per fotoj (en la formo de poŝtmarkoj de lando kiu uzas spesmilojn) de la verkisto mem, ĝi montras la grandan sukceson de lia klopodo.

La libro Poŝtmarkoj el Esperantujo estas aĉeteble je la nova eldonejo Libroj Bierfaristaj.