La bona tajloro

Viro vizitas tajloron por fina provo de nova kompleto.

La tajloro fanfore prezentas la kompleton, sed kiam la viro surmetas la vestaĵojn, ili montriĝas tre malbone fabrikitaj—unu maniko estas kelkaj centimetroj pli longa ol la alia, la ŝultroj estas malebenaj, la kolumo flankeniĝas, la fabriko de la pantalono ne estas rekta, ktp.

La viro montrigas la difektojn al la tajloro, kiu atente aŭskultas dum la tutan liston, tiam kondukas la viro al la spegulo, dirante, “Ne zorgu, ne zorgu! Simple staru, tiel . . .” Per mildaj tuŝoj kaj vortoj, la tajloro direktas, ke la viro levu unu ŝultron, tordu la dorson, klinu la pelvon, pendu la brakon, turnu la kapon, kaj elklinu unu genuon.

“Jen!” diras la tajloro, montrante la spegulon—kaj la viro devas konfesi, ke la kompleto nun taŭgas tre bone.

La viro estas iom dubema, sed la tajloro tiom grande laŭdas lian aspekton en la nova kompleto, la viro fine konsentas porti la novajn vestaĵojn el la tajlorejo.

Piedirante laŭ strato—unu brako pendante, unu genuo elklinante, dorso kurba, kolo turnita, ŝultroj malebenaj—la viro pasas paron de kuracistoj.

La pli juna kuracisto turnas sin al la alia, kaj diras, “Ĉu vi vidas tiun kompatindan ĝibulon?”

“Jes,” diris la pli maljuna. “La brako kaj kruro estas lamaj, li estas sendube kripla pro kurba spino, kaj la kolo estas turnita, verŝajne pro strabismo.”

“Mi sentas malbone pro li. Ni ja estas kuracistoj—ĉu ni ne povus helpi lin?”

“Ne, ne. Liaj difektoj estas preter la limo de kuracista scienco. Sed, ne ĉio estas malbona por li—almenaŭ li havas bonan tajloron!”

Se vi estas perdita

Juna viro amikiĝis kun maljuna sportisto, kiu instruis lin pri la arbaro.

La juna viro lernis pri fiŝado, ĉasado, la trovado de manĝeblaj fungoj, kaj aliaj uzeblaj lertoj de la arbaro. Sed unu lerton li tute ne povis lerni—kiel trovi lian vojon tra la arbaro. Kiel eble plej zorge li atentis la vojon, post nur horo en la arbaro, li estus perdita.

Fine, la maljuna sportisto diris, “Do, mi diros al vi mian sekretan metodon. Iam ajn vi estas tute perdita, simple faru tiel: Malfermu la pantalonon kaj masturbi.”

“Ĉu vere? Kiel tio helpos?”

“Mi ne scias. Sed kiom for mi estas de urbo aŭ vojo, kiom longe mi estas perdita, se mi ekmasturbas, iu tuj alvenas.”

Maljuna paro

Policano hazarde aŭdis maljunan viron. Al maljuna virino, li diris, “Ho, mi memoras ĉi tiun lokon! Ĉu vi memoras?”

“Jes, ja! Estis malantaŭ tiu konstruaĵo . . .”

“Ni rerigardu!”

La paro iris ĉirkaŭ la konstruaĵo. La policano, interesiĝita, sekvis.

Malantaŭ la konstruaĵo, la maljuna viro diris, “Estis tie, je tiu krado.”

“Mi kliniĝis kontraŭ la krado,” la virino diris, movante apud, “kaj mi levis mian jupon . . .”

Ŝi samagis kiel ŝiajn vortojn, kaj la viro iris al ŝi, lasante la pantalonon.

Subite, la paro seksumis kun granda forto kaj energio. Dum la surprizita policano rigardis, la maljuna paro seksumis kaj seksumadis. Ambaŭ kriis kaj kriadis. La agado daŭris dum minutoj ĝis, kun fina grandega kriego, la paro ŝancelis sin de la krado, kaj brakumis unu la alian, spirante forte.

Post iom da momentoj, la virino notis la policanon. Ĝustigante la vestaĵojn, ŝi diris, “Mi esperas, ke tio ne fariĝas polica afero.”

“Ho, ne,” diris la policano. “Mi bedaŭras, ke mi trudis. Sed, mi volas demandi, kiel vi tiom konservas vian pasion? Ĉu vi havas ĝin ĉiam, ekde la unua fojo vi kliniĝis kontraŭ tiu krado?”

“Nepre ne,” diris la viro. “Tiam, la krado ne estis elektrigita.”

Maljunaj najbarinoj renkontiĝas en ĉielo

Du maljunaj najbarinoj renkontiĝas en ĉielo, kaj ekkomparas siajn mortojn.

Silvia: Mi frostmortis.

Wanda: Ho! Terure!

Silvia: Ne, ne. Post kiam mi ne plu tremis, mi eksentis min varma kaj dormema, kaj fine mortis pace. Kaj vi?

Wanda: Mi mortis pro koratako. Mi suspektis, ke mia edzo perfidis min kun alia virino. Mi iris hejmen frue por kapti lin en la ago, sed trovis lin sola, legante libron.

Silvia: Do? Kio okazis?

Wanda: Mi estis tiom certa, ke estis alia virino tie, mi kuris tra la domo serĉante. Mi rigardis en ĉiun ĉambron, en la subteretaĝon, en la subtegmenton, en ĉiun kameron kaj ŝrankon, sub ĉiun liton. Mi faris kaj refaris ĝis mi kolapsis, havis koratakon, kaj finfine mortis.

Silvia: Domaĝe, ke vi ne rigardis en la frostujon. Ni ambaŭ ankoraŭ vivus.

Helikaĵo por la festo

Virino sendis la edzon por aĉeti helikojn, por kuiri helikaĵon por festo.

Sur la vojo al la specialaĵa vendejo, kie li trovos helikojn, la viro pasis belaspektan trinkejon, kaj decidis paŭzi por trinki bieron. La etoso de la trinkejo estis tiom amika, tiom bonvena, la viro trinkis duan, kaj trian bieron.

Fine, li notis, ke la horo por la festo jam venis antaŭ unu horo. Li eksaltis, urĝis al la vendejo, aĉetis la helikojn, kaj rapidis hejmen.

Kiam li eniris la apartamenton, li aŭdis la edzinon tuj ekster la enirejo. Li tuj forŝiris la sakon kaj ŝutis la helikojn sur la plankon. Starante super la helikoj kiel pelanto, li kriis, “Antaŭen, amiketoj! Antaŭen! Ni preskaŭ alvenas!”

La hotela ŝtuparo

Petro, Vilĉjo, kaj Roberto ĉeestis esperantan kongreson, kaj dividis grandan ĉambraron sur alta etaĝo en la kongresa hotelo.

Je la dua tago de la kongreso, ili alvenis al la ĉambroturo kaj eksciis, ke la lifto ne funkciis, kaj ili devos grimpi ŝtupare 75 etaĝojn supren.

Dum ili grimpis la unuan etaĝon, ili interkonstentis, ke por distri sin, ili faru tiel: Dum la unuaj 25 etaĝoj, Petro diru ŝercojn. Dum la duaj 25 etaĝoj, Vilĉjo kantu kantojn. Kaj dum la triaj 25 etaĝoj, Roberto deklamu tragediojn.

Ili faris laŭ sia plano, kaj dum dekoj da minutoj ili grimpis kaj grimpadis. Petro diris la ŝercojn. Vilĉoj kantis la kantojn. Je la 50a etaĝo ili turnis sin al Roberto, kiu diris, “Mi komencos je la plej tragedia rakonto, kiun mi konas: Mi lasis la ĉambran ŝlosilon en la aŭto.”

La Anaso-ĉasistoj

Esperantisto, Volapukisto, kaj Idisto iris al lago por pafi anasojn.

Kiam la unua birdo superflugis, la Esperantisto staris kaj diris, “Tiu aspekas anase, blekas anase, kaj flugas anase. Do, ĝi estas anaso!” Li levis la pafilon, sed la anaso jam estis for, kaj li eĉ ne povis pafi.

Kiam la duan birdo superflugis, la Volapukisto staris kaj diris, “Tiu estas anaso!” Li levis la pafilon kaj pafis, sed la anaso jam forflugas, kaj li maltrafis.

Kiam la trian birdo superfluis, la Idiso staris kaj “Bam!” pafis la birdon, kiu falis rekte antaŭ la grupo. Li rigardis suben kaj diris, “Ho, rigardu! Estas anaso!”

Leondresisto

Du homoj, viro kaj belega virino, prezentas sin al leondresisto, kiu reklamis por helpanto.

La leondresisto diras, “Mi avertu vin pri la leono. Li estas tre danĝera. Ĉu vi vere scias kiel trakti tiel sovaĝan beston?”

Kiam ambaŭ kapjesas, la leondresisto indikas la pistolon, vipon, kaj seĝon, kaj diras, “Do, montru al mi.”

Preterpasante la ekipaĵojn, la virino eniras la kaĝon. La leono muĝas kaj montras la dentojn, sed antaŭ li eksaltas, la virinon malfermas la robon, kaj montras voluptan, perfektan, nudan korpon.

Anstataŭ ataki, la leono grimpas antaŭen. Kiam li estas sufiĉe proksima, li frotas ŝiajn krurojn per la kapo, lekis ŝiajn piedojn, kaj fine turnas sin sur la dorso, por montri al ŝi la ventron.

La leondresisto diras, “Mi neniam vidis tiaaĵon! Mirinda!” Li turnis sin al la viro kaj diras, “Ĉu vi povas superi tion?”

“Ho, jes,” diris la viro, lekante la lipojn. “Vi forigu la leonon, kaj mi tuj faros!”

Volapukista petveturanto

Virino haltis por petveturanto laŭ la vojo. La nova pasaĝero estis volapukistino. La virino provis ekinterparoli, sed la volapukistino respondis nur unu-silabe, kaj ili veturis plejparte en silento.

Tiam, la virino vidis, ke la volapukistino eknotis botelon en sako sur la malantaŭa seĝo. “Tio estas botelo de viskio, kiun mi akiris por mia edzo.”

La volapukistino pripensis, tiam kapjesis, tiam diris, “Bona interŝanĝo.”

Ebriulo

Iom antaŭ tagiĝo, ebriulo vagas tra la urbo.

Policano ekvidas lin, kaj diras, “Ĉu vi povas diri, kion vi faras ekstere je tia horo?”

La ebriulo diris, “Se mi povus, mi jam estus hejme!”