Volapukista petveturanto

Virino haltis por petveturanto laŭ la vojo. La nova pasaĝero estis volapukistino. La virino provis ekinterparoli, sed la volapukistino respondis nur unu-silabe, kaj ili veturis plejparte en silento.

Tiam, la virino vidis, ke la volapukistino eknotis botelon en sako sur la malantaŭa seĝo. “Tio estas botelo de viskio, kiun mi akiris por mia edzo.”

La volapukistino pripensis, tiam kapjesis, tiam diris, “Bona interŝanĝo.”

Ebriulo

Iom antaŭ tagiĝo, ebriulo vagas tra la urbo.

Policano ekvidas lin, kaj diras, “Ĉu vi povas diri, kion vi faras ekstere je tia horo?”

La ebriulo diris, “Se mi povus, mi jam estus hejme!”

Alkoholo

Idisto kaj volapukisto sidas kune sur aviadilo. Stevardino venas kaj diras al la volapukisto, “Ĉu vi volas alkoholaĵon?”

La volapukisto diras, “Ho, jes! Viskion, mi petas! Faru ĝin duoblo!”

Kiam la stevardino demandas same al la idisto, ties vizaĝo tordas kaj li kraĉas, “Mi preferus, ke dudek putinoj perfortu min, ol ke alkoholo tuŝu miajn lipojn!”

Kaj la volapukisto diras, “Ho, ankaŭ mi! Ĉu tio estas elekto?”

Ligna-krura porko

Vendisto veturas al bieno. Apud la grenejo, inter la kokinoj, li vidas porkon, kiu havas lignan kruron.

Kiam la bienisto volas vidi la komercaĵojn, la vendisto ne povas eltini sin kontraŭ peti, “Kial via porko havas lignan kruron?”

“Sinjoro,” diras la bienisto, “Tiu ne estas iu ordinara porko! Ĝi estas mirakla porko! Iu tago, mi riparis traktoron, kaj ĝi falis de sur la kriko kaj premegis min al la tero. La porko rapide venis, remetis la kriko sub la traktoron, kaj rekrikis ĝin, liberigante min!”

“Nu, jes, tio estas mirinda,” diras la vendisto, “sed kial ĝi havas lignan kruron?”

“Ne nur mirinda, sinjoro! Jen mirindega porko! Iu tago, mi falis en la puton kaj ne povis elgrimpi! Mi kriis kaj kriegis, sed neniu aŭdis. Sed la porko kuris al la telefono kaj premis la kriz-numerojn! Oni venis kaj eltiris min el la puto!”

“Kiel vi diras, mirindega. Sed, kial ĝi havas lignan kruron?”

“Sinjoro, kiam vi havas tian porkon, vi ne manĝu ĝin tuj je la sama tago!”

Volapukista mielmonato

Volapukista paro edziĝas kaj ekveturas por mielmonato.

Post iom da horoj, la viro laciĝas. Li trovas lokon por halti, apud malgranda lago. Estas nokto kaj la luno brilas arĝente sur la akvo. La paro sidas kaj rigardas la belan pejzaĝon.

La viro ekamoremiĝas, kaj metas la manon sur la genuo de li novedzino. Li brakumas ŝin, kaj movas la manon iom supren.

La virino metas la buŝon ĉe la orelo de ŝia edzo kaj flustras, “Kara, vi povas iri iomete plu…”

Do, la viro ekstartigas la aŭton, kaj veturas al la sekvonta urbo.


Ĉapel-deponistinoj

Kelkaj virinoj staras antaŭ juĝisto. Li vokas la unuan kaj diras, “La ŝtato imputas al vi la krimon de prostituitado. Kiel vi pledas?”

“Mi ne estas prostituitino,” la virino diras. “Mi estas ĉapel-deponistino.”

La juĝisto suspiras, kaj vokas la duan virinon. “Vi same. Kiel vi pledas?”

Ĉi tiu virino ankaŭ diras, “Mi ne estas prostituitino. Mi estas ĉapel-deponistino.”

La juĝisto vokas la tria virino kaj diras, “Kaj, mi suposas, vi ankaŭ estas ĉapel-deponistino?”

“Tute ne,” diras la tria virino. “Mi estas prostituitino.”

“Do,” diras la juĝisto. “Almenaŭ vi estas honesta. Diru al mi, kiel staras la komerco?”

“Malbonege,” drias la virino.  “Tro da ĉapel-deponistinoj!”

Venĝi!

En vetejo, ulo malgajnas ĉiun monbileton el lia biletujo.

“Kiom kostos por veturi?” li demandas al la taksiisto, dirante lian adreson.

“Kvar spesmilojn,” diras la taksiisto.

“Mi havas tiom ĉe-hejme,” la ulo diras, “Kaj povos pagi vin tuj, kiam ni alvenos.”

La taksiisto sakras kaj diras, “Se vi ne havas la monbiletojn, eliru el mian taksion!”

La ulo fine devas iri hejmen per piedo.

Post kelkaj semajnoj, la ulo refoje trovas sin ekster la sama vetejo, kaj ekvidas la malafablan taksiiston en vico de taksioj.

La ulo eniras la unuan taksion.  “Kiom kostas por veturi?”

“Kvar spesmilojn.”

“Kaj kiom kostas por suĉi mian kacon?”

“Kio?” krias la taksiisto.  “Eliru el mian taksion!”

Je la sekvontaj taksioj, la ulo refoje demandas pri la kosto por veturi kaj la kosto por kacsuĉi, kaj refoje eliras el ĉiu taksio, ĝis li atingas la taksion de la malafabla taksiisto.  Tie, li simple demandas la koston por veturi.

“Kvar spesmilojn.”

“Bone,” la ulo diras.  “Ni iru.”

Dum la taksio veturas preter la vico, la ulo ridas grande al la aliaj taksiistoj kaj levas la du dikfingrojn.

Pirato

Pirato eniras trinkejon.  La kelnero diras, “Ho!  Vi aspektas terura!”

“Ne,” diras la pirato.  “Mi fartas tre bone.  Kial vi dirus tiel?”

“Vi nun havas stangetan kruron.  Certe iu malbona okazis.”

“Nu, iun tagon ni batalis alian ŝipon, kaj mi perdis la kruron al kanono.  Tamen, mi ricevis ĉi tiun stangeton, kaj nun mi estas tute bona.”

“Kaj, vi nun havas hokon, anstatŭ mano.”

“Nu, iun tagon, ondego balais min de la ŝipo, kaj mi perdis la manon al ŝarko. Tamen mi ricevis ĉi tiun hokon, kaj nun mi estas tute bona.”

“Kaj, vi nun havas okulŝirmilon.”

“Nu, iun tagon mi rigardis supren, kaj mevfekaĵo falis en mian okulon.  Tamen mi ricevis ĉi tiun okulŝirmilon, kaj nun mi estas tute bona.”

“Ĉu vere? Kiel pro mevfekaĵo vi perdis la okulon?”

“Estis mia unu tago kun la hoko.”

Novaĵo por la pentristo

Pentristo vizitas galerion, kaj demandas ĉu iu montris ian intereson pri liaj verkoj.

“Mi havas bonan novaĵon kaj malbonan novaĵon,” diras la galeriestro.  “La bona novaĵo estas, ke sinjoro venis kaj demandis specife pri viaj pentraĵoj.  Li volas scii, ĉu ties valoro kreskus post via morto.  Mi jesis–kaj li aĉetis ĉiujn dek kvin pentraĵojn de vi.”

“Ho, tio estas bonega!” la prentristo diras.  “Kio estas la malbona novaĵo?”

Kompate, la galeriestro diras, “La sinjoro estis via kuracisto.”