Mia tajĝia praktiko

Mi faras tajĝion, preskaŭ ĉiutage. Hodiaŭ, mi faris tajĝion dum du kaj duono horoj.

Tri foje dum la semajno, mi studas kun grupo, kiu kunvenas dum horo kaj duono. Du foje dum la semajno, mi instruas grupon, kiu kunvenas dum horo. Do, dum normala semajno, mi faras 6.5 horojn de tajĝion aŭ kiel grupano aŭ grupestro. Ĉi-semajne, mi faros pli, ĉar mi hodiaŭe agis kiel instruisto por alia grupo.

Unu horo tajĝia leciono progresas tiel:

  1. Dum 30 minutoj, ni faras ĉigongajn ekzercojn. Tiuj estas sufiĉe simplaj movoj, pli simpla ol movo de tajĝi-formo. Ni faras eble 8 aŭ 16 ripetaĵojn de la movo, tiam progresas al alia.
  2. Dum 10 minutoj, ni meditas. Ni faras kaj sidantan meditadon kaj starantan meditadon, kiuj ni nomas simple sidado aŭ starado.
  3. Dum 20 minutoj, ni faras tajĝian formon. Tio estas ordita aro de movoj, kutime faritaj malrapide.

Dum mia unua 16-semajna kurso, ni lernis 8-movan formon:

  1. Preparo
  2. Pigre ligu mantelon
  3. Puŝu per ambaŭ manoj
  4. Ŝanĝu manplatojn kvarfoje
  5. Paŝu malantaŭen kaj svingu brakojn
  6. La kvar direktoj
  7. Svingu manojn kvazaŭ nuboj
  8. Malsuprenigu enerigon

(Mi tre ĝuis traduki la nomojn de la formoj.)

Poste ni aldonis du pli da formojn. Je loko du ni enmetis “Lernomilitisto de Budho batas pistujon.” (Eble la ĉina nomo pli bone estu “Militisto kiu studas kun Budho batas pistujon.” Mi scias nur la anglan tradukon de la formnomo.) Je loko sep ni enmetis “Dividu la kolharojn de la sovaĝcevalo.”

Mi komencis mian studon de tajĝio dum aprilo de 2009 (do mi faris ĝin dum preskaŭ ses jaroj). Mi tuj trovis ĝin bona por mi. Mi pli plene regas la korpon. Mi havas pli bonan ekvilibron. Mi estas pli forta. Mi pli bone scias kie kaj kiel estas ĉiu parto de mia korpo.

Dum la jaroj ekde tiu unua kurso, mi lernis 48-movan formon, kaj kelkfoje faras ĝin dum la semajno, sed mi ankoraŭ faras la 8+1+1 formon: ĝi enhavas ĉiun gravan trajton de la pligranda formaro (pezmovo, piedmovo, korpturno, spiralado de la membroj, fermo kaj malfermo de la brusto, vertikaleco, kaj intenco), sed estas sufiĉe mallonga, ke oni povas fari ĝin plenatente. (Eble grandmajstroj povas fari 48-movan formon plenatente, sed ĝis nun, ne mi.) Ankaŭ, la malpli longan formon mi povas fari dum nur kelkaj minutoj, do pli facile en normale plena tago.

Ĝi ne estas tuta sistemo por ekzerco. Mi bezonas ion por aerobia trejniteco, do kuro aŭ biciklo. Mi bezonas ion por forto, do halterlevo. Mi bezonas ion por fleksebleco, do streĉado.

Fine, mi diru, ke tajĝio estas milita arto, sed tiu trajto ne interesas mian instruiston. Se mi volas lerni pri tio (kaj mi ja volas), mi devos lerni tion de alian instruisto.

Miaj ekzercaj agadoj

Mi ekzercas per kelkaj agadoj.

Notu: en ĉiuj el tiuj artikoloj, mi uzos lokajn mezurunuojn de tiu loko kie la agado okazis—do, ofte mejloj. Kiam la loka mezurunuo estas alia—ekzemple, se mi kuras en kurkonkurso je 10 km—mi uzos tiun mezurunon.

Mi piediras

Mi piediras, iam longaj distancoj. Tiaj promenadoj mi ofte faras kun mia edzino.

Ni intencas piediri kune laŭ la vojo “Kal-Haven Trail,” antaŭe fervoja irejo kiu iras de la urbo Kalamazoo al la urbeto South Haven. Tiu piediro estos 33.5 mejloj, do ni bezonos niajn longajn promenadojn inter nun kaj tiam por prepari.

Mi kuras

Mi kuras por ekzerci.

Mi ne kuras longe, kaj mi ne kuras rapide, sed mi ja kuras. Dum someroj, mi ofte atingas la kapablon por kuri 5 aŭ 6 mejlojn. Dum vintroj, mi kuras per paŝaparato. Tio estas tiel teda, ke mi malofte kuras eĉ 3 mejlojn.

Mi biciklas

Mi biciklas kaj por ekzerci kaj por veturi.

Mia edzino ofte biciklas kun mi. Dum 2005 ni rajdis en organiza bicikla okazaĵo, en kiu mi rajdis 100 mejlojn kaj mia edzino rajdis 100 kilometrojn.

Mi levas pezilojn

Mi levas pezilojn, por grandigi mian forton. Dum jaroj, mi faris regule—du aŭ tri foje dum semajno. Lastatempe, malpli ofte, sed mi intencas fari plu.

Mi faras tajĝion

Mi faras tajĝion. En Ĉinujo, oni dirus, “Mi ludas tajĝion.”

Lastatempe, speciale dum vintro, ĉi tiu estas mia plej grava ekzerco. Mi ĉeestas kurson tri-foje dum la semajno, kaj mi instruas alian kurson du-foje dum la semajno.

Aliaj ekzercadoj

Unu ekzerca agado, pri kiu mi estas tre interesa, sed kiun mi ĝis nun preskaŭ ne faris, oni nomas en la angla per la franca-devenita vorto parkour. Mi supozas, ke tiu estus en Esperanto parkuro.

Mi verkos pli pri parkuro, se ĝi estos io, kion mi faras.