Sportlingva terminaro!

Homo kiu pepas sub la nomo Strato Zamenhof direktis min al La Sporta Lingvo en Esperanto (ligo al RTF-dosiero) de hungara esperantisto Tibor Ujlaky-Nagy. Verkita antaŭ la 1972a Olimpiko, ĝi estas multe pli ol simpla leksikono. En ĉirkaŭ 30 artikoloj, ĝi uzas la terminojn por priskribi olimpikajn sportobranĉojn—agadojn de la sporto, regulojn, teamojn, ludkampon, poentojn, ekipaĵon, ktp.

Ĝi estas iom stranga libro. Ĝi estas plena de proponoj pri terminoj, kiu ŝajne tute malaperis. (Ekzemple, li proponis “vego” (de la germana weg) por signifi (se mi ĝuste komprenas) vojon por sportanto sur la ludkamo.) Ĝi donas striktan konsilon pri vortuzo. (Ekzemple, li diras, “Kvankam PV klare donas la du ĝustajn alternativojn: ‘olimpikoj’ kaj ‘olimpiaj ludoj,’ tamen oni ne malofte renkontas la erarajn esprimojn ‘olimpio,’ ‘olimpiado’ aŭ ‘olimpikaj ludoj.'”

Malgraŭ tiuj malgrandaj aferoj, la libro estis tre uzinda. Mi jam lernis, ekzemple, ke mi uzu la vorton “halteroj” anstataŭ “peziloj” kiam mi parolas pri la ekzerco halterlevo.

Unu malgranda hazardo: nun mi tre volas aldoni al la ekzercoj mi faras: almenaŭ skermon, sed ankaŭ remon, kaj ankaŭ la sportojn el la antikvaj kaj modernaj atletiko (salto, ĵeto, naĝo, pafo, arkopafo, ktp). Eble ne ĉi-jare.