Ĉasisto maltrafas urson

Ĉasisto en arbaro vidas urson, levas pafilon, pafas, kaj maltrafas.

La urso iras al la ĉasisto kaj diras, “Sinjoro, kiam oni pafas al mi, mi sentas kvazaŭ oni ĉasas min, kaj mi ne ŝatas tion. Mi lernigos al vi lecionon vi ne baldaŭ forgesos.” Dirante tion, la urso forturnas la ĉasiston, fleksas lin super falinta arbo, tiras suben lian pantalonon, kaj vigle sodomias lin.

Post semajno, la ĉasisto refoje estas en la arbaro, refoje vidas la urson, kaj refoje pafas kaj maltrafas.

“Sinjoro,” diras la urso, “Vi ŝajne estas malrapida lernanto. Sed mi estas preta por instrui vin refoje.” Kaj la urso refoje fleksas la viron super falinta arbo, kaj refoje sodomias lin, ĉi tiam eĉ pli forte.

Post pluan semajno, la ĉasisto refoje pafas, kaj refoje maltrafas la urson.

La urso proksimiĝas al la viro kaj diras, “Sinjoro, ĉi tio vere ne estas pri ĉasado, ĉu?”

La malsaĝa virino, kiu adoptis ursidon

Lasta semajno, nia loka grupo refoje legis novelon de Marjorie Boulton el Faktoj kaj Fantazioj: “La Virino, kiu Adoptis Ursidon kiel Filon.” Ĝi estas absurda, ridinda rakonto, pri ursido vartita kiel knabo.

Refoje, mi estis movita verki novan, pli veran rakonton. Ĉi-fojon, ĝi estas sufiĉe mallonga, mi simple afiŝas ĝin. Jen:

La Malsaĝa Virino Kiu Adoptis Ursidon

Iam estis malsaĝa maljunulino, kiu provis varti ursidon. Dum kelkaj semajnoj, ĝi estis tre ĉarma dombesto, kaj ĉiuj ŝatis ĝin. Tiam, ĝi mortigis la maljunulinon kaj manĝis ŝian hepaton.

Fino

Aligxi Teksasan klubon…

Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.”

Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas iom lame. Li prezentas al la membreca komitato du fotografojn. Unu montras lin kisante belulinon. La alia montras lin batalante urson. La cxefo diris, “Nu, vi sxajnas iom pli vundita ol ni atendas, sed la urso en la fotografo ja estas suficxe granda. Do, bonvenon al la klubo!”

Post dua semajno la Idisto revenas. Li havas brakon en splinto, kapon en kompreso, cxarpojn sur multaj vundoj, kaj rajdas en radsegxo. La cxefo de la membreca komitato diris, “Kiel vi tiom vundigxis? La taskoj ne estis tiom severa por veran Teksasano. Vi nur devis kisi virinon kaj batali urson!”

Per la ne-splintita mano, la Idisto frapis sin je la frunto. “Ho! Laux mia kompreno, mi devis batali virinon kaj kisi urson!”