Pri la Letero de la Davos-ĉambro

Ĉi tiu rakonto estas tro longa por la ete amuza historio ĝi priskribas, sed mi ankoraŭ ridas post dek-kvin jaroj, do mi tamen rakontos ĝin. Jen la historio:

Antaŭ pli ol dudek jaroj, ĵurnalisto Laurie Garrett ĉeestis kunvenon de la World Economic Forum ĉe Davos, Svislando. Krom ŝian ĵurnalistan verkadon, ŝi ankaŭ verkis e-poŝton pri siaj travivaĵoj tie. Ĉar ŝi estas bona verkisto, la letero estis kaj amuza kaj interesa, do siaj amikoj dividis ĝin kun iliaj amikoj kaj tiel plu. Je iu punkto, oni afiŝis ĝin al la reto sub la nomo “Letero de Davos (en la angla).” Post tio, homoj interesiĝis pri komputilaj sekureco kaj privateco vigle diskutis la leteron.

OK, hard to believe, but true. Yours truely has been hobnobbing with the ruling class.

Post kelkaj jaroj, mia frato (Steven D. BREWER (en la angla)) kaj mi ĉeestis la Esperanto-USA landa-kongreson en Sankta Luiso. Hazarde, la nomo de la ĉambro kie la Esperanto-USA estrarkunsido okazis estis “Davos.” Tio memorigis Steven kaj mi de la “Letero de Davos,” kaj ni decidis verki nian propran “Leteron de la Davos-ĉambro.”

OK — apenaŭ kredeble, sed vere. Via moŝto amikumas kun la estrara klaso.

Estis simpla mokado de la letero de Laurie Garrett, sed ankaŭ pri la agadoj de la estraro de la organizo. Kompreneble, por ŝati ĝin, oni devas: 1) Koni la originalan Leteron de Davos, kaj 2) Paroli Esperanton. Mi supozas, ke la nombro de tiaj homoj en la mondo je tiu tempo estis du: Mi kaj mia frato.

Nun la ĉi-jara kunveno de la WEF rekunvenas ĉe Davos, do mi refoje memoris nian Leteron de la Davos-ĉambro, kaj volis memorigi homajn pri ĝi. Fakte, ne estis facile. Ni ambaŭ afiŝis pri ĝi al niaj tiamaj blogoj. La mia ankoraŭ ekzistas, sed ĝi simple ligis al tiu de mia frato, kaj lia estis ĉe la retejo de Esperanto-USA, kiu malaperis kelkajn jarojn poste. Feliĉe, mi povis trovi funkciajn ligojn ĉe la Wayback Machine, kiujn mi uzis supre.

Ĝuu la Leteron de la Davos-ĉambro!

Maljuna hundo

Maljuna hundo ĉasas sciuron en arbaron, kaj tra la arbaro, kaj trovas sin perdita. Vagante tra la arbaro, serĉante la vojon hejmen, li vidas junan leonon, rapide paŝante rekte al sin.

La hundo, pensante rapide, forturnas sin, sidas sin, kaj laŭte diras, “Ho, mi esperas, ke mi povos trovi leonon! Leonaĵo gustas tiel bone, kaj mi ne manĝis leonon dum longa tempo!”

La juna leono, aŭdante ĉi tion, forturnas sin kaj mallaŭte paŝas for.

La sciuro, spektante ĉion el arbo, ekhavas ideon, ke li eble gajni leonan amkion kaj samtempe malgajni hundaĉon. De arbo al arbo li kuras post la leono. Kiam li atingis ĝin, le krias sube kaj klarigas al la leono, ke la hundo trompis lin.

Kolera, la leono returnis sin kaj unu fojo paŝas rapide al kie la hundo ankoraŭ serĉas vojon al la arbaro.

Samtempe, la sciuro reiras kaj krias suben al la hundo, ke li jam klarigis la aferon al la leono.

Vidante rapidan proksimiĝon de la leono, la hundo refoje forturnas sin, sidas sin, kaj laŭte diris, “Ho kie estas tiu damnita sciuro! Estis horo ekde mi sendis ĝin por allogi plian leonon!”