Cxi-somere mi iris al laborejo per biciklo–plejparte por gxoj, ankaux por bonsaneco, kaj ankaux (nur iomete) por la figxojo de rajdante preter cxiuj, tiuj kompatindaj homoj je la benzineoj, kiuj devas acxeti altkostan benzinon.
Nun auxtunas. La lumperiodo de la tago jam ne suficxas por maldangxere rajdi. Mi povus iri per auxto–sed tiam mi estus unu el tiuj kompatindaj homoj je la benzinejo. Kaj mi tro gxojis tiun figxojon. Do, lastatempe mi ofte iris al laborejo per auxtobuso.
Mi cxiam uzis la auxtobuson de tempo al tempo, sed neniam ofte. Sed gxis lastatempo, mi neniam havis iPod-on. Nun mi ja havas, kaj mi trovis podkastojn. Mirinde! Kio antauxe estis teda nun estas plezura.
La sola fonto de Esperanto-lingvo podkastoj mi trovis gxis nun estas la Esperanto Radio Arkivo, sed mi ne debas, ke baldaux estos multe.