Mi staros kiel kandidato al la ELNA estraro. Mi verkis etan mempriskibon por la balotilo. Jen:
Mi ekstudis Esperanton en 1986. Mi ĉeestis ELNAjn landakongresojn en 1994 (Sacramento) kaj 1996 (Detroit). En 1999 mi ĉestis la Universalan Kongreson en Berlino. Dum 1996 kaj 1997 mi redaktis la ELNAn novaĵleteron “Esperanto-USA.”
Mi diplomiĝis en ekonomiko. Mi loĝas kun mia edzino en Illinois, kie mi laboras ĉe Motorola kiel komputilisto. Mi estas verkisto–de sciencfikciaj noveloj en la angla kaj diversaĵojn en Esperanto. Sur la nova ELNA retejo, mi verkas blogon pri mia esperanta vivo. Mi faris anglalingvan filmeton “The Adventures of Doctor Esperanto” (amuzaĵeto pri la lingvo-problemo). Mia frato, Steven Brewer, ankaŭ estas esperantisto, kaj nune estas vicpresidanto de ELNA. Kun li, mi verkas hajkojn sub la plumnomo Istvan Bierfaristo.
Laŭ mi, la plej gravaj aferoj de la landa asocio estas tiuj, kiuj ligas la unuopajn esperantistojn en la nacian kaj internacian komunumon de esperantistoj. Do: subteno de vigla aro de lokaj grupoj, la novaĵletero, la nova retejo (kie ĉiuj membroj povas verki paĝojn), la libro- kaj abono- servo, kaj la jarkunveno. Kiel estrarano, mi subtenos tiujn aferojn.