Esperantiso kaj Idisto volas aligxi Teksaso-klubon. La cxefo de la membreca komitato diris al ili, “Por aligxi la klubon, vi devas plenumu du taskojn, por montri, ke vi estas veran Teksasano: batalu urson kaj kisu virinon. Iru, kaj revenu kun pruvajxo.”
Post unu semajno la Esperantisto revenas. Li havas la brakon en skarpo kaj pasxas iom lame. Li prezentas al la membreca komitato du fotografojn. Unu montras lin kisante belulinon. La alia montras lin batalante urson. La cxefo diris, “Nu, vi sxajnas iom pli vundita ol ni atendas, sed la urso en la fotografo ja estas suficxe granda. Do, bonvenon al la klubo!”
Post dua semajno la Idisto revenas. Li havas brakon en splinto, kapon en kompreso, cxarpojn sur multaj vundoj, kaj rajdas en radsegxo. La cxefo de la membreca komitato diris, “Kiel vi tiom vundigxis? La taskoj ne estis tiom severa por veran Teksasano. Vi nur devis kisi virinon kaj batali urson!”
Per la ne-splintita mano, la Idisto frapis sin je la frunto. “Ho! Laux mia kompreno, mi devis batali virinon kaj kisi urson!”