Via avino

Maljuna ebriulo eniras drinkejon—tia drinkejo, kie oni trovas ŝtelistojn kaj aliajn krimulojn.  La ebriulo mendas bieron, ĉirkaŭ­rigaras, tiam ŝancele paŝas al tablo kie sidas kvar fortuloj. Li klinas al la plej danĝer-aspekta viro—grandulo kun granda barbo kaj tatuaĵoj—kaj diras, “Mi ĵus iris al la hejmo de via avino. Ŝi estas bela, bela virino.”

La aliaj viroj ekrigardas al la grandulo, sed li diras nenion.

La ebriulo diras, “Mi iris en la hejmon, puŝis vian avinon en la litĉambron, kaj senvestigis ŝin.  Ho, kia belulino!”

La aliaj viroj tenas sin pretaj, antaŭvidante batalon, sed la grandulo ankoraŭ diras nenion.

La ebriulo diras, “Tiam mi ĵetis vian avinon sur la liton kaj fikis ŝin!  Forte!  Kaj, ŝi ŝatis ĝin! Ŝi ŝategis ĝin!”

Je tiu punkto, ĉiu viro en la drinkejo rigardadas la grandulon.  Li fine staras.  Li metas la vizaĝon ĉe la vizaĝo de la maljunulo kaj diris, “Vi estas ebria, avo.  Iru hejmen.”

2 pensoj pri “Via avino”

  1. Mi vizitis vian blogaron.
    Mi lernis E-on ekde septembro 2005, tamen mi kreis mian personan blogon. Ĉu vi legos ĝin? (Ĝi estas ankoraŭ fresxdata, do mi bezonas kuraĝigon).

    http://www.cxitie.blogspot.com
    NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
    Samideane
    Joel

Komentado estas fermita.