Mi estas de la registaro

Kultivisto laboras en pajlejo kiam viro alvenas kaj diras, “Mi estas de la registaro.  Mi kontrolos viajn kampojn.”

La kultivisto diras, “Bone.  Kontrolu laŭ­vole, krom tiu apuda kampo–ne eniru ĝin.”

La viro koleras.  Li elpoŝas karton kaj diras, “ĉu vi vidas ĉi tiun?  Estas mia legitimilo de la registaro.  Ĝi signifas, ke mi rajtas iri ien ajn.  Vi ne diru al mi kien mi iru aŭ­ ne!”

La kultivisto levas la manojn kaj diras, “Bone!  Iru laŭvole!”

Post unu-du horoj, la kultivisto aÅ­das krion de “Helpu!” de la apudan kampon.  Li rapidas al la barilo, kaj vidas la viron, kiu kuras kiel eble plej rapide for de virbovo.  “Helpu,”  la viro krias refoje.  “Kion mi faru?”

La kultivisto alproksimiĝas la barilon kaj krias al la viro, “Montru al li vian legitimilon!”