Pentristo vizitas galerion, kaj demandas ĉu iu montris ian intereson pri liaj verkoj.
“Mi havas bonan novaĵon kaj malbonan novaĵon,” diras la galeriestro. “La bona novaĵo estas, ke sinjoro venis kaj demandis specife pri viaj pentraĵoj. Li volas scii, ĉu ties valoro kreskus post via morto. Mi jesis–kaj li aĉetis ĉiujn dek kvin pentraĵojn de vi.”
“Ho, tio estas bonega!” la prentristo diras. “Kio estas la malbona novaĵo?”
Kompate, la galeriestro diras, “La sinjoro estis via kuracisto.”