Oni ludas ludon Mafia en Esperanto!

Mi lernis la rakonto-ludon Mafia ĉe Clarion.  Estas tre bona ludo por verkisto, ĉar ludado estas esence rakontado.  Sed, mi tute ne sciis, ke Esperantistoj ankaŭ­ ludas.  Ili nomas ĝin Lupfantomo, kaj la minacaĵo estas fabela besto anstataŭ­ krimorganizo, sed la ludo estas sama.

Per la jarkunvena retpoŝtlisto, Scott Starkey (Yekrats) provas organizi ludadon dum la Esperanto-USA jarkunveno en Sankta-luiso.  Ni esperu, ke li sukcesos!

Li trovis la jenajn ligojn pri la ludo: