Mia novelo “Paŭzo en la stacidomo Union” aperas en la nuna numero de Beletra Almanako. Mi ĵus ricevis ekzempleron.
Mi trovas min tre bone kunigita.
“Tiu,” Emma diris
Otto rigardis kien ŝi kapmontris. “Tiu alta viro en la drelika jako?” Li pripensis. “Filo de riĉaj gepatroj. Eksigita el pli ol unu universitato pro tro da petoloj kaj maltro da studoj. Ricevas iom da mono de la patrino, sed ne sufiĉe por vivteni sin.”
Akireble per Amazon: Beletra Almanako 8 (BA8 – Literaturo en Esperanto) (Esperanto Edition)
Aĉetu! Legu!
[Aktualigita 2014-06-10: Mi afiŝis la novelon ĉi tie: Paŭzo en la stacidomo Union.]
Mi treege ŝatas vian novelon en BA8, kaj gratulas vin pro ĝia apero en tia revuo. La rakonto perfekte kaptis miajn intereson kaj atenton . . . sed nun mi timas iri en drinkejon. Mi devos ebriiĝi hejme kaj for de monstroj . . .
Lee Miller
Multan dankon pro viaj afablaj vortoj!
Eble vi trovos, ke drinkejoj for de Ĉikago ne estos tiom timigaj….