Virino sendis la edzon por aĉeti helikojn, por kuiri helikaĵon por festo.
Sur la vojo al la specialaĵa vendejo, kie li trovos helikojn, la viro pasis belaspektan trinkejon, kaj decidis paŭzi por trinki bieron. La etoso de la trinkejo estis tiom amika, tiom bonvena, la viro trinkis duan, kaj trian bieron.
Fine, li notis, ke la horo por la festo jam venis antaŭ unu horo. Li eksaltis, urĝis al la vendejo, aĉetis la helikojn, kaj rapidis hejmen.
Kiam li eniris la apartamenton, li aŭdis la edzinon tuj ekster la enirejo. Li tuj forŝiris la sakon kaj ŝutis la helikojn sur la plankon. Starante super la helikoj kiel pelanto, li kriis, “Antaŭen, amiketoj! Antaŭen! Ni preskaŭ alvenas!”