La hotela ŝtuparo

Petro, Vilĉjo, kaj Roberto ĉeestis esperantan kongreson, kaj dividis grandan ĉambraron sur alta etaĝo en la kongresa hotelo.

Je la dua tago de la kongreso, ili alvenis al la ĉambroturo kaj eksciis, ke la lifto ne funkciis, kaj ili devos grimpi ŝtupare 75 etaĝojn supren.

Dum ili grimpis la unuan etaĝon, ili interkonstentis, ke por distri sin, ili faru tiel: Dum la unuaj 25 etaĝoj, Petro diru ŝercojn. Dum la duaj 25 etaĝoj, Vilĉjo kantu kantojn. Kaj dum la triaj 25 etaĝoj, Roberto deklamu tragediojn.

Ili faris laŭ sia plano, kaj dum dekoj da minutoj ili grimpis kaj grimpadis. Petro diris la ŝercojn. Vilĉoj kantis la kantojn. Je la 50a etaĝo ili turnis sin al Roberto, kiu diris, “Mi komencos je la plej tragedia rakonto, kiun mi konas: Mi lasis la ĉambran ŝlosilon en la aŭto.”