La Bona Lingvo estis verŝajne la unua ne-lernolibro, ne-fikcia libro, kion mi legis.
Montriĝis tiel, simple pro hazardo: La libro eldoniĝis kiam mi estas preta legi mallongan, ne tro malfacilan libron. Sed kia bona sorto, tiu hazardo estis por mi!
Je unu nivelo, La Bona Lingvo estas am-kanto al Esperanto. Piron laŭdas la lingvon multflanke: facileco de lernado, facileco de interparolo inter gentoj, facileco de esprimo de sentoj, signifoj, ktp.
Samtempe, La Bona Lingvo estas majstro-kurso pri la uzo de la iloj de la lingvo. Ĝi estas gvidlibro–manlibro–al forta, kromprenebla esprimo.
Mi ŝatis ĝin je unua legado. Kiel komencanto, mi speciale ŝatas la uzon de malgranda vorprovizo. Piron faris tion ĉar li kredis, ke tiel estis la bona lingvo—kaj (mi supozas) por ke la libro staras kiel elprovo-per-ekzemplo: libro tiel verkita forte esprimis—kaj per vortoj kaj per ekzisto—ke la bona lingvo funkciis tiel, kiel Piron diris.
Nun, returnante al la libro post eble 20 jaroj, mi speciale ŝatas la praktikan montradon de kiel uzi la iliojn de la lingvo: la ellaboritaj ekzemploj de vortfarado, la disertacioj pri la uzo de mal-, la poeziaj ekzemploj, ktp.
Ĉu vi jam legis la libron antaŭ 20 jaroj aŭ ĉu ne: Legu ĝin. Jen ligo al ĝi kaj aliaj verkoj de Claude Piron.
Recenzoj malfruegaj: La plejmulto de la libroj, kiuj estis gravaj al mi (kiel komencanta Esperantisto) eldoniĝis dum iu pratempo. Recenzi nun ja estas malfruege. Sed, ili ja estis grava al mi. Do, mi recenzos malgraŭ tio.
Tre interese – ankau por mi La bona lingvo tre gravis! Mi havis la okazon legi kaj komenti la manuskripton en tiuj antaukomputilaj tempoj.
Chu sekvos do pliaj “recenzoj malfruegaj”?
amike
István
Jes, tio estas mia plano—sed la listo estas tre persona: tiuj libroj, kiujn mi mem legis kaj ĝuis. Eble Mister Tot Aĉetas Mil Okolojn, de Forge, kaj Vivi estas dangere, de Istvan Nemere.
saluton, philip! mi shatas vian shaton pri la libro de Piron kaj mi tute same shatas ghin. amike, renato.