Mia halterlevado

Mi levis halterojn dum multaj jaroj. Dum la plejmulto de la tempo, mi uzis maŝinojn. Post transloĝiĝo, la trejncentro kie mi uzis la maŝinojn ne plu estis oportuna. Kie mi nun loĝas estas trejnĉambro, kiu havas nur malmultajn maŝinojn, sed havas sufiĉe grandan kolekton de halteroj.

Fakte, mi lastatempe ekkomprenis, ke la maŝinoj estas bonaj nur por tre frua fortgajno. Dum du aŭ tri semajnoj, oni povas duobli la forton de muskolo—per aŭ maŝino aŭ haltero. Dum du aŭ tri pli da semajnoj, oni povas fari la samon refoje. Sed, pluaj gajnoj post pli ol ses semajno estas tre malfacila per maŝinoj. Do, mi jam komencis uzi halteregojn je la malnova trejncentro.

La trejnĉambro estas tre proksima—mi bezonas malpli ol minuto por piediri de mia pordo. Ĉar tio, mi ekpensis, ke mi eble trejnus preskaŭ ĉiutage. Pensante tion, mi dividis la ekzercaron inter supra korpo (brakoj, ŝultroj, brusto, dorso) kaj malsupra korpo (kruroj, femuroj, gluteoj) kaj intencis alterni inter ili. Ĉar mi fakte ne iras ĉiutage, mi faras ambaŭ duonojn de la korpo dum ĉiu vizito. Mi ankoraŭ intencas iri preskaŭ ĉiutage; eble dum la somero.

Por la supra korpo, mi trovis bonan mallongan aron de ekzercoj uzante halterojn. (Jen vidaĵo—la aŭdo estas en la angla, sed verŝajne kompreneblas sen ĝi.) Al tio mi aldonas pendon (per manoj de horizontala stango). Kiam mi estas sufiĉe forta, mi volas aldoni pluan—levi la korpon sufiĉe por meti la mentonon super la stango. Ĝis tiam, mi ekzercas per negativa versio: Mi levas la korpon per ŝtupo, tiam mallevas min per manoj.

Por la malsupra korpo mi ankoraŭ devas elekti bonan aron de ekzercoj. (Verŝajne tiu de la sama fonto.) Intertempe, mi faras simple unu: kaŭroj.

Estas bona, ke mi verkas tiun ĉi seriaĵon de artikoloj. Ĉar mi faras, mi levis halterojn hieraŭ. Se ne, mi preskaŭ certe ne farus, ĉar mi estis tre okupita. Sed, mi ja verkas ĉi tiujn artikolojn, kaj mi volas temon por hodiaŭa artikilo. Do, mi trovis 20 minutojn, kaj levis halterojn.