Miaj ekzercaj agadoj

Mi ekzercas per kelkaj agadoj.

Notu: en ĉiuj el tiuj artikoloj, mi uzos lokajn mezurunuojn de tiu loko kie la agado okazis—do, ofte mejloj. Kiam la loka mezurunuo estas alia—ekzemple, se mi kuras en kurkonkurso je 10 km—mi uzos tiun mezurunon.

Mi piediras

Mi piediras, iam longaj distancoj. Tiaj promenadoj mi ofte faras kun mia edzino.

Ni intencas piediri kune laŭ la vojo “Kal-Haven Trail,” antaŭe fervoja irejo kiu iras de la urbo Kalamazoo al la urbeto South Haven. Tiu piediro estos 33.5 mejloj, do ni bezonos niajn longajn promenadojn inter nun kaj tiam por prepari.

Mi kuras

Mi kuras por ekzerci.

Mi ne kuras longe, kaj mi ne kuras rapide, sed mi ja kuras. Dum someroj, mi ofte atingas la kapablon por kuri 5 aŭ 6 mejlojn. Dum vintroj, mi kuras per paŝaparato. Tio estas tiel teda, ke mi malofte kuras eĉ 3 mejlojn.

Mi biciklas

Mi biciklas kaj por ekzerci kaj por veturi.

Mia edzino ofte biciklas kun mi. Dum 2005 ni rajdis en organiza bicikla okazaĵo, en kiu mi rajdis 100 mejlojn kaj mia edzino rajdis 100 kilometrojn.

Mi levas pezilojn

Mi levas pezilojn, por grandigi mian forton. Dum jaroj, mi faris regule—du aŭ tri foje dum semajno. Lastatempe, malpli ofte, sed mi intencas fari plu.

Mi faras tajĝion

Mi faras tajĝion. En Ĉinujo, oni dirus, “Mi ludas tajĝion.”

Lastatempe, speciale dum vintro, ĉi tiu estas mia plej grava ekzerco. Mi ĉeestas kurson tri-foje dum la semajno, kaj mi instruas alian kurson du-foje dum la semajno.

Aliaj ekzercadoj

Unu ekzerca agado, pri kiu mi estas tre interesa, sed kiun mi ĝis nun preskaŭ ne faris, oni nomas en la angla per la franca-devenita vorto parkour. Mi supozas, ke tiu estus en Esperanto parkuro.

Mi verkos pli pri parkuro, se ĝi estos io, kion mi faras.

2 pensoj pri “Miaj ekzercaj agadoj”

  1. Ŝtonĉjo diras:

    Ĉu mi rajtas kelkajn korektetojn?

    Kara,

    Mi rimarkis kelkajn stilaĵojn eble indaj je konsidero.

    Ekz vi skribas en ĉi artikolo k ankaŭ en alia, “en ĉiu el tiuj …oj” sed en Espo “ĉiu” signifas ambaŭ “each, every” kaj ankaŭ “all”. Do eblas pli simple diri “en ĉiuj (tiuj) …oj”. Same “inter nun kaj tiam” povas iĝi nur “ĝis tiam”. Estas aferetoj.

    Pri “Tiu piediro estos 33.5 mejloj” mi havas problemon, ial… 🙂 fontas certe ke mi kutimas diri “tiu piediro longas 33.5 mejlojn” aŭ “estas 33.5 mejloj longa”. Eble estas afero de persona stilo (tamen ” longas” pli kompreneblas de ĉiuj laŭ mi…).

    Nu, anstataŭ novvorta “parkuro” en la franca ekzistas multaj aliaj eblecoj: trakurado, ĉirkaŭirado, aŭ eble “parkkuro” 🙂 ofte ŝajne oni nomas alian sporton kiu konsistas salti super muroj, de alta loko ĝisgrunde ruliĝe, ktp do mi sugestas la vorton saltkurado. Se vere ne eblas krei esp-an vorton, kial ne do simple uzi la francan vorton “parcours” ja rekte 🙂

    Amike
    Ŝtonĉjo

  2. pbrewer diras:

    Ho, dankon!

    Jes, pri simplaj eraroj, kiel “ĉiu, kiuj”—jes. Tial estas kial mi bezonas ekzerci ne nur mian korpon, sed ankaŭ mian Esperanto-kapablon. Do, jen: ĉi tiu retlogon.

    Pri “parkuro”: En la vikipedio-artikolo, mi trovis tiun:

    One day when David Belle was on a film set, he showed his ‘Speed Air Man’ video to Hubert Koundé, who suggested to change the “c” of “parcours” to a “k” because it was more dynamic and stronger, and to remove the silent “s” for the same reason. Belle liked the idea and officially changed the name of his discipline to “parkour.”

    La termino “parkour” estas sendube la plej internacia, do laŭ regulo 15, mi uzas ĝin (kun simpla ortografia ŝanĝo).

    Refoje, dankon!

Komentado estas fermita.