Viro eliras konstruaĵon kaj tuj kaptas taksion, kiu precize tiam pasas.
“Perfekte ĝustatempe!” diras la ŝoforo. “Vi estas tute kiel Frank!”
“Kiu?” demandas la viro.
“Ho, Frank estis la perfekta viro. Li ĉiam alvenis precize ĝustatempe, por kapti taksion, bonan tablon en restoracio, biletojn por teatro, ktp.”
“Neniu estas perfekta,” diras la viro.
“Verŝajne ne, krom Frank,” respondis la ŝoforo. “Li estis ĉiel perfekta. Bonega atleto, bonega kantisto, bonega dancisto—vi aŭskultu lian fortepianan ludadon! Bonega!”
“Ŝajne, li ja estas bona viro.”
“Ho, tio ne estas ĉio,” diris la ŝoforo. “Inteligenta kaj klera. Bonega memoro—neniam forgesis naskiĝtagon aŭ datrevenon de iu ajn. Komprenis ĉion pri vinoj kaj komputiloj. Povus ripari kranojn kaj tubojn. Sciis kiel agi al virinoj, por ke ili sentus sin belaj kaj ŝatitaj. Vestis sin perfekte—ĉiam mode kaj taŭge.”
“Li ja ŝajnas mirinda,” diris la viro. “Kiel vi renkontis lin?”
“Fakte, mi neniam renkontis lin,” diris la ŝoforo. “Li mortis, kaj mi edzinigis lian vidvinon.”