Ekonomio kaj dumviva membreco

Se vi havas disversan aron de aktivoj kaj akcioj, vi verŝanje povas elspezi kvin procenton el la sumo jare, kaj samtempe konservi kaj kreski la sumon. Fondusoj uzis tion (5%) kiel kruda regulo, kaj ĝi estas ankaŭ (oni supozas) la deveno de la praktiko de ELNA kalkuli la koston de dumviva membreco kiel 20-foje la kosto de unu-jara membreco.

Dum la 1980aj kaj 1990aj jaroj, oni sufiĉe facile gajnis pli ol 5% de aktivoj aŭ akcioj, do dumviva membreco ne estas profita ideo. (Kompreneble estis bona ideo laŭ vidpunkto por subteni la movadon kaj ĝiajn asociojn!) Sed, se vi pensas kiel ekonomiisto (tiel mi faras), konsciu ĉi tion: nunatempe ne estas facila por gajni 5% de aktivoj aŭ akcioj. Do, nunatempe ŝajne estas (eĉ de ekonomia vidpunkto) bona tempo por aĉeti dumvivan membrecon de ELNA. (Eble ne tiom bona tempo de vidpunkto de ELNA mem, sed mi certas, ke pli dumvivaj membroj plaĉus al ili.)

UEA kalkulas la koston kiel 25-foje la kosto de unu-jara membrco, do eble neniam estas bona tempo por aĉeti dumvivan membreco el ili, sed nun estas eble la malpli malbona tempo.

Membreca komitato

Mi konsentis esti membro de la membreca komitato de ELNA. Ni verkas la leteroj, kiuj iros al nunaj kaj antaŭaj membroj, por peti remembriĝon. Se vi scias kion ni verku–bonvole diru al mi!

Hodiaŭ, mi kontrolas la liston de UEA-membroj-en-usono kontraŭ la listo de ELNA-membro. La ne-ELNA-membrojn ni kontaktos por demandi kiel ne, kaj por peti membriĝon.

Jarlibro 2003

La Jarlibro de 2003 ĵus alvenis. Bonege.

La kovra bildo montras komputilon kaj vidaĵon de Tero de super norda afriko. La norda poluso estas strange nigra, eble pro tervarmado.

Mia frato estas tie, je paĝo 247.

Aliaj Esperantaj retlogoj

De tempo al tempo mi priserĉas la reton por trovi esperanto-lingvajn retlogojn. Hodiaŭ mi trovis tri:

Esperanto estas nova al mi. Ĝi estas interesa, tre persona retlogo en bona Esperanto. Bonege!

Dio preferas stekon — Revuo de Ŝakalknabino estas de usona maristino. Mi jam konis ĉi tiu retlogo kaj ŝatas ĝin.

Esperanto’s Journal estas de multaj personoj. Ĝi ne estas tute en Esperanto, sed sufiĉe por enmeti ĉi tie.

Se vi sekvas la ligilon “livejournal userinfo” tie, vi trovas liston de dek du aliaj retlogoj, nur kelkaj Esperanto-lingvaj. Eble mi trovos bonan retlogon inter ili.