Du aferoj:
- Mi ekuzas Mastodonon. En Esperanto mi estas: @philipbrewer@esperanto.masto.host. Sekvu min tie! (En la angla mi estas @philipbrewer@wandering.shop, kaj vi ankau povas sekvi min tie.)
- Mi havas novan hundon:

Bradipo rigardas esperantujon
Ĉe la bierfarejo Blinda Porko hieraŭ por la kunveno de la loka Esperanto-grupo, mi trinkis bieron “Cloud Inversion” (Nebulo Inversio). La vetero estis sufiĉe varma, ke ni povus kunveni ekstere!
Ĉu vi aŭdis pri la Idisto kiu en la olimpiko premiiĝis ora medalo? Li ĝin bronzis.
Idisto sidas en trinkejo, deklamante dum li trinkas bieron. Li martelas la tablon kun la mano kaj krias, “Ĉu vi vidas ĉi tiun tablon? Mi konstruis ĉi tiun tablon propramane! Pli bonan metiaĵon vi neniam trovos! Sed, ĉu oni nomas min Gregoro la tablo-konstruanto? Ne!” Kaj li fintrinkas la bieron kaj mendas plian.
Li fingromontras tra la fenestro. “Ĉu vi vidas tiun dokon? Mi konstruis tiun dokon propramane, kaj pli bonan metiaĵon vi neniam trovos! Sed, ĉu oni nomas min Gregoro la doko-konstruanto? Ne!” Kaj li fintrikas la bieron kaj mendas plian.
Tiam li indikas seĝojn en la ĉambro, palisaron ekstere, ĉiuj specoj de similaj aĵoj, kaj diras, “Mi konstruis tiujn propramane, kaj pli bonan metiaĵon vi neniam trovos! Sed, ĉu oni nomas min Gregoro la metiisto? Ne!”
Li rigardas profunde en lian bieron kaj flustras, “Kaj se vi fikas nur unu ŝafon.”
Nun okazas la Esperanto-sumoo de HORI Yasuo. Kelfoje dum la jaro, li organizas Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo legi Esperantan libron kaj diri al li pri ilia progreso. Oni raportas la rezulton laŭ metodo de tio de sumoa luktokonkurso.
Mi ne formale partoprenas en la sumoo, sed mi ja elektis libron kaj legas ĝin. La libro estas Pro Iŝtar de H. A. Luyken, kaj mi sukcese legis iom da paĝoj ĉiun tagon krom unu ĝis hodiaŭ.
Ĉi tiun libron mi aĉetis antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis komencanto, kaj mi provis legi ĝin tiam, sed trovis ĝi tro malfacila. Nun mi povas legi ĝin sufiĉe bone, malgraŭ sufiĉe granda nombro de vortoj, kiujn mi devas trovi en vortaro.
Mi nepre provos finlegi ĝin.
Kuris hodiaŭ; refoje sub tegmento, ĵus antaŭ pluvo. #haiko #Esperanto
Se vi, kiel mi, ne havas uzon de halteroj dum la pandemio, estas malfacile kreski estetikajn, muskolajn gambojn. Jen teĥniko por fari tion sen halterojn: supre kuru monteton aŭ ŝtuparon.
Mi ne konas sufiĉe granda ŝtuparo, kaj fakte montetoj estas ankaŭ malofta kie, tie mi loĝas, sed estas unu granda monteto, sufiĉe proksima, en apuda parko.
Hieraŭ mi kuris tien (iom pli ol unu mejlo), kaj tiam kuris de la fundo ĝis la pinto de la monteto kvar fojoj: montetaj ripetoj. Poste, mi kuris hejmen.
Dum la pandemio, ekzercejoj estas fermitaj—eĉ la simpla ekzercoĉambro kie mi loĝas. Ŝildo sur pordo diras: “Notu: Fermita ĝis plua noto.” Kaj, ĉar tio ne sufiĉis, oni ankaŭ kovris la ŝlosiltruon, kaj forprenis la tenilon de la pordo.
Mi jam preskaŭ ne uzis la ekzercmaŝinojn, sed la ekzercejo havis bonegan aron de halteroj, kaj ĉar ili estis tie, mi uzis ilin. Nun, mi devas fari mian ekzercon sen ili.
Krom la halteroj, mi plej akre sentis la perdon de la stango mi uzis por sinpendado kaj sintirlevado. Do, mi tuj mendis duopon de gimnastikaj ringoj, kiuj mi nun uzas por tio.
Por anstataŭigi la halteroj, mi havas unu 15-funtan (7 kg) globhalteron. Ĝi estas tro malpeza por multaj ekzercoj por mi, sed dum tempo mi povos simple fari pli da ripetoj de iu ekzercaĵo.
Mi ankaŭ havas saltŝnuron.
Kaj, kompreneble, mi ĉiam havas ĉigongon kaj tajĝion, kurado, ktp.
Ĉu vi? Kiel vi trejnas kaj ekzercas dum la pandemio?
Antaŭ unu jaro mi priskribis mian planitan ekzercan rutinon por lasta somero (en Kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru). Fakte, mi plejparte ne efektivigis tiun rutinon.
Ĉi-jare, mi planas pli simplan rutinon. Ĉiun semajnon:
Lasta monato mi kuris nur unufoje, ĉar la vetero estis malbona por kurado, sed mi ja levis halterojn 14-foje, do pli ol dufoje dum ĉiu semajno. Ĉi-monatoj mi jam kuris dufoje dum la unua semajno, levis halterojn dufoje, kaj svingis globhalteron unufoje, do precize kion mi intencas.
Mi provos afiŝi pli ofte ĉi somero, pri mia pli simpla ekzerca rutino.