Kiel mi venis al Esperanto

Mi venis al Esperanto pro intereso en tradukado.

Mi jam ofte aŭdis, ke tradukado estas delikata, subtila arto; ke estas multaj baroj al bona traduko, kaj lingvaj kaj kulturaj. Interesis min, fronti tiun defion.

Bedaŭrinde, mi ne regis alian lingvon sufiĉe bone por eĉ komenci. Mi studis la francan dum jaro en lernejo, sed lernis nenion. Mi studis la germanan dum jaro en universitato, sed lernis preskaŭ nenion.

Mi supozis, ke mi povus bone traduki, sed mi tute ne povis bone lerni lingvon.

Do: Esperanto. Jen estis lingvo sufiĉe facila, ke eĉ mi povis lerni ĝin. Ankaŭ grava, jen estis lingvo sufiĉe forta, ke mi povus trakti ian tekston. (Tiujn subtilajn, delikatajn defiojn oni trovas eble pli en iuj tekstoj ol en aliaj.)

Nur post mi eklernis la lingvon, ekinteresis min la ideo, ke mi ankaŭ povus interparoli kun aliaj homoj, legi iliajn librojn, kanti iliajn kantojn, ktp.

Mi verkis ĉi tiun afiŝon pro voko de Steve Brewer por “la rakontoj pri kiel kaj kial oni lernis Esperanton” por la projekto Kolekti kaj enmeti personajn rakontojn ĉe prilabori.org.

Recenzo: Kiel verki hajkon en Esperanto

Kovrilo de Kiel verki hajkon en Esperanto
Kiel verki hajkon en Esperanto

Mi venis al la verkado de hajko en Esperanto per longa vojo. Kiel komencanto (en kaj Esperanto kaj hajko-verkado), unu allogo de la hajko estis, ke hajko estas trakteble malgranda. Mi bezonis nur malgrandan kvanton da tempo kaj malgrandan kvanton da vortoj por verki hajkon.

Kompreneble, estis nur malofta, feliĉa akcidento, kiam mi verkis bonan hajkon, sed tio ne gravis. Gravis, ke mi ekzercis kaj mian hajko-verkadon kaj mian Esperanton.

Mi jam diskutis (en mia recenzo de lia unua kolekto de hajkoj), kiel mia frato ektraktis pli serioze la hajko-verkadon. Li studis la japanan tradicion. Li sciigis sin pri la detaloj de la formo.

Samtempe, dum li klopodis verki pli bonajn hajkojn, li instruis min pri tiuj detaloj—sezonvorto, tranĉo, ktp—kaj kuraĝigis min, ke mia verkado ankaŭ uzu tiujn ilojn. Sed, malsame ol mia frato, mi ne legis areton de libroj pri hajkoj.

Do, por mi tre taŭga estas la libro Kiel verki hajkojn en Esperanto de HIROTAKA Masaaki. Ĝi traktas la japanan tradicion, kaj kiel oni uzu la rimedojn de Esperanto por produki hajkon en tiu tradicio. Ĝi ankaŭ diskutas kiel oni uzu la rimedojn de iu ajn lingvo por produki viglan verkadon, per kombinado, ellaso, konkreteco, ktp.

La libro estas mallonga. Du ĉapitroj (unu en la japana kaj unu en Esperanto) enhavas la diskuton pri kiel verki hajkon en Esperanto. Ĉapitro 3 priskribas iom da “ŝatataj hajkoj” laŭ la ideoj ĵus enkondukitaj. Ĉapitro 4 havigas cent hajkojn de la aŭtoro mem. Ĉapitro 5 listas kaj diskutas la sezonvortojn uzitaj en la ekzempleroj.

Oni povas aĉeti la libron Kiel verki hajkon en Esperanto ĉe la libroservo de la UEA. HIROTAKA Masaaki verkas hajkon kiel Vastalto.

Ekzerco pri traduko

Antaŭ nelonge, mi ricevis peton de Viktor Payuk de la Esperanto-Societo de Ĉikago, ke mi traduku fragmenton de la novelo “Art in Translation” de Tony Beckwith. Laŭ mia kompreno, s-ro Payuk kunmetus ĝin kun aliaj fragmentoj por krei kolektivan tradukon por traduk-klasa uzo. (La novelo originale aperis en la aŭtuna 2010 numero de Source, novaĵletero de ATA, la Usona Tradukista Asocio.)

Nur la unuaj kvar-kvin frazoj de mia parto prezentis multajn interesajn defiojn pri traduko. Jen malgranda eltiraĵo, kun mia traduko:

In the wee small hours, Consuelo briefly stood behind me, her hands on my shoulders, gazing out at the sky. “You always do this when you get one of these,” she said. I nodded. “Your translation becomes your querida,” she murmured as she turned away, “your mistress.” She was right. A translation like this can’t be handled at arm’s length. It has so many undercurrents and subtleties that one must allow oneself to be drawn into it without a struggle. Dum la etaj fruaj horoj, Consuelo ekstaris malantaŭ mi, la manoj sur miaj ŝultroj, rigardante la ĉielon. “Vi ĉiam faras tion, kiam vi ekhavas tian laboron,” ŝi diris. Mi kapjesis. “Via traduko fariĝas via querida,” ŝi murmuris, forturnante, “via amantino.” Ŝi pravis. Tian tradukon oni ne povas trakti de malproksime. Ĝi havas tiom da subfluoj kaj subtiloj, ke oni devas permesi, ke vin ĝi senbarakte entiras.

Speciale interesaj:

  • wee small hours
  • You always do this when you get one of these.
  • at arm’s length
  • allow oneself to be drawn into it

Tre plaĉus al mi, aliaj traduko-proponoj, pri tiuj frazoj. Kiel mi farus pli bone?

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Poŝtmarkoj el Esperantujo

Dum kelkaj jaroj, mia frato kaj mi verkis hajkojn sub la nepenetrebla kaŝnomo Istvan Bierfaristo. Ili estis ofte ŝercaj, eĉ mokaj. Ili estis ofte privataj, duon-sekretaj mesaĝoj inter du fratoj, pri la ĉiutagaj aferoj de niaj vivoj. Malgraŭ tio, ni publikigis ilin, esperante ke aliuloj gajnus per legado iun malgrandan parton de la plezuron ni gajnis per la verkado.

Plaĉis al ni ŝerci, ke Istvan Bierfaristo estis eble la plej konata verkisto de Esperantaj hajkoj en usono.

Ekde eble antaŭ tri jaroj—kiam mi ne plu aliris oficejon ĉiutage—nia kunverkado preskaŭ ĉesis. Samtempe, mia frato ekprovis trakti la hajkon pli serioze, pli profunde.

Li studis la formon kaj ĝian japanan tradicion. Li verkis hajkojn, kiuj ne plu estis simplaj privataj ŝercoj, sed provis kapti kaj montri ion universala en malgrandaj momentoj. Per akra observado kaj klaraj vortoj, li sukcesis. Li ankoraŭ publikigis la hajkojn, nun sub sia ĝusta nomo, per Twitter kaj Facebook.

Nun li kolkektis aron de siaj plej bonaj hajkoj en libro. Belege ilustrista per fotoj (en la formo de poŝtmarkoj de lando kiu uzas spesmilojn) de la verkisto mem, ĝi montras la grandan sukceson de lia klopodo.

La libro Poŝtmarkoj el Esperantujo estas aĉeteble je la nova eldonejo Libroj Bierfaristaj.

Legas Marvirinstraton

Kovrilo de Marvirinistrato de Tim Westover
Kovrilo de Marvirinistrato de Tim Westover

Mi aĉetis libron Marvirinstrato de Tim Westover dum la jarkunveno en Sankta-Luiso, kaj tuj komencis legi ĝin.  Tre bona! Mi ĵus finlegis la titolan novelon, kiu estas bonega.

Kiam mi finos la libron, mi provos verki recenzon de la noveloj, sed mi ne volas atendi tiom longe antazŭ­ ol afiŝi pri la libro.

Se vi nur volas legi, la teksto estas atingeble per reto de la retpaĝaro de la verkisto.   Se vi volas paperan ekzempleron, vi povas aĉeti la libron de la libro-servo de Esperanto-USA, de la libro-servo de UEA, aŭ­ de Amazon.com.

Trovu pli da informo ja la Marvirinstrato-retpaĝaro.