Mia frato kaj mi vizitas nian patron. Li frontas eblan ĥirurigon, kaj ni venis por helpi prepari la domon kontraŭ tiu ebleco. Ĉar ni estas tiel proksima—kaj tempe kaj loke—ni hodiaŭ veturis al Detroito, kie okazas la 2015a Usona-Kanada landaj kongreso.
Mia frato tre afable ŝoforis. (Ne estis tutsimpla afero, ĉar la ret-atingebla informo pri la kunveno ne havis adreson de la kongresejo, kaj eĉ nur la nomo de la kongresejo estis atingebla nur per kopio/algluo de teksto de ligo al la paĝo por membreco. Mia frato tial nomigis ĝin la Sekreta Esperanto-kunveno.)
Ĉar ni ne ĉeestas la kongreson, ni ne aĉetis membrecon en la kongreso. Do, ni simple vizitis dum kelkaj minutoj. Ni kunparolis mallonge kun Phil Dorcas, Bill Harris, Ron Glossop, Tamara Anna Koziej, Ŝeri Wells kaj ŝia filino Aminda, kaj eble unu-du aliaj personoj.
Estis perfekta! Eble—se ne tiom pluvus kaj estus sidloko ekster la kongresejo—ni pasus iom pli da tempo kaj plu parolus kun kelkaj ĉeestantoj. Sed tiu mallonga vizito tute plaĉis al ni.
Nur kelkaj mejloj ekster Detroito, mi ekvidis tiun ŝildon, kaj pripensis ĉu la kunveno okazu ĉi tie.
Dank’ al Ŝeri Wells por la bona laboro—estis bona kunveno, kaj ni ŝatis nian mallongan viziton!