Hartondo

Viro kaj knabo eniras hartondejo. La viro sidiĝas por hartondo kaj razo. Tiam, li metas la knabon en la seĝo kaj diras, “Mi iras al apuda vendejo por aĉeti kravaton por la festo. Vi restu ĉi tie. Mi tuj revenos.” La hartondisto tondas la harojn de la knabo. Post tiam, kiam la viro ankoraŭ ne … Daŭrigi legadon “Hartondo”

Viro kaj knabo eniras hartondejo. La viro sidiĝas por hartondo kaj razo. Tiam, li metas la knabon en la seĝo kaj diras, “Mi iras al apuda vendejo por aĉeti kravaton por la festo. Vi restu ĉi tie. Mi tuj revenos.”

La hartondisto tondas la harojn de la knabo. Post tiam, kiam la viro ankoraŭ ne revenis, la hartondisto diras, “Ŝajne, via paĉjo tute forgesis vin.”

“Ho,” diras la knabo. “Tiu ne estis la paĉjo. Tiu viro nur prenis la manon kaj diris, ‘Venu, knabo! Ni hartondiĝu senpage!”

Alia Idisto-sxerco

Esperantisto eniras trinkejon, kaj diras al la kelnero, “Ĉu vi volas aŭdi Idisto-ŝercon?”

La kelnero montras flanke kaj dirias, “Ĉu vi vidas tiun grandulon? Li estas Idisto.” Tiam li montras aliflanke kaj diras, “Kaj ĉu vi vidas tiun viron en la leda jako? Li ankaŭ estas Idisto.” Tiam li diras, “Kaj, fakte, mi mem estas Idisto. Do, konsideru: Ĉu vi vere volas diri tiun ŝercon?”

“Kompreneble ne!” diras la Esperantisto. “Ne se mi devus klarigi ĝin tri foje!”

Komerca Etiko

Panjo, kio estas “komerca etiko”? Bona demando, mia filo. Do, supozu, ke kliento faligas dek spezmilojn, kaj eliras nenotante. Ni bezonas “komerca etiko” por gxuste respondi la demandon: Cxu vi sciigu vian kunnegocianon?

Panjo, kio estas “komerca etiko”?

Bona demando, mia filo. Do, supozu, ke kliento faligas dek spezmilojn, kaj eliras nenotante. Ni bezonas “komerca etiko” por gxuste respondi la demandon: Cxu vi sciigu vian kunnegocianon?

Tatuaĵo sur peniso

Antaŭ Johano kaj Lucia edziĝis, Johano akiris tatuaĵon de ŝia nomo sur la peniso, por montri kiom li amis ŝin. Kiam la membro stariĝis, ĝi diris “Lucia,” sed aliatempe ĝi diris nur “La.” Lucia ŝatas tiun specialan montraĵon de lia amo.

Iu jaro, la Universala Kongresa okazas proksime al senvestaĵa plaĝo. Tie, Johano notis viro kun tatuaĵo de verda stelo sur la brusto. Ili ekparolis, kaj post iom de minutoj, Johano notis ke la viro ankaux havas tatuaĵon de “La” sur la peniso.

“Vidante vian tatuaĵon, mi konjektas ke vi ankaŭ havas edzinon nomata Lucia, ĉu?”

La viro ridis, dirante, “Ho, ne. La mia diras, ‘Lernu Esperanton, la lingvo internacia.'”

Ekonomio

Ulo revenas al la urbo kie li, antaux dudek jaroj, cxestis universitaton. Li renkonas lian antauxan ekonomian profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.” La ulo tralegas gxin kaj diras, “Tio ne povas prava. Cxiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina … Daŭrigi legadon “Ekonomio”

Ulo revenas al la urbo kie li, antaux dudek jaroj, cxestis universitaton. Li renkonas lian antauxan ekonomian profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.”

La ulo tralegas gxin kaj diras, “Tio ne povas prava. Cxiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina ekzameno mi faris!”

“Ho,” diras la profesoro, “Tio ja estas prava. Cxiuj la demandojn samas kiel tiam. Kompreneble, la respondoj cxiuj malsamas.”