Pri la Letero de la Davos-ĉambro

Ĉi tiu rakonto estas tro longa por la ete amuza historio ĝi priskribas, sed mi ankoraŭ ridas post dek-kvin jaroj, do mi tamen rakontos ĝin. Jen la historio:

Antaŭ pli ol dudek jaroj, ĵurnalisto Laurie Garrett ĉeestis kunvenon de la World Economic Forum ĉe Davos, Svislando. Krom ŝian ĵurnalistan verkadon, ŝi ankaŭ verkis e-poŝton pri siaj travivaĵoj tie. Ĉar ŝi estas bona verkisto, la letero estis kaj amuza kaj interesa, do siaj amikoj dividis ĝin kun iliaj amikoj kaj tiel plu. Je iu punkto, oni afiŝis ĝin al la reto sub la nomo “Letero de Davos (en la angla).” Post tio, homoj interesiĝis pri komputilaj sekureco kaj privateco vigle diskutis la leteron.

OK, hard to believe, but true. Yours truely has been hobnobbing with the ruling class.

Post kelkaj jaroj, mia frato (Steven D. BREWER (en la angla)) kaj mi ĉeestis la Esperanto-USA landa-kongreson en Sankta Luiso. Hazarde, la nomo de la ĉambro kie la Esperanto-USA estrarkunsido okazis estis “Davos.” Tio memorigis Steven kaj mi de la “Letero de Davos,” kaj ni decidis verki nian propran “Leteron de la Davos-ĉambro.”

OK — apenaŭ kredeble, sed vere. Via moŝto amikumas kun la estrara klaso.

Estis simpla mokado de la letero de Laurie Garrett, sed ankaŭ pri la agadoj de la estraro de la organizo. Kompreneble, por ŝati ĝin, oni devas: 1) Koni la originalan Leteron de Davos, kaj 2) Paroli Esperanton. Mi supozas, ke la nombro de tiaj homoj en la mondo je tiu tempo estis du: Mi kaj mia frato.

Nun la ĉi-jara kunveno de la WEF rekunvenas ĉe Davos, do mi refoje memoris nian Leteron de la Davos-ĉambro, kaj volis memorigi homajn pri ĝi. Fakte, ne estis facile. Ni ambaŭ afiŝis pri ĝi al niaj tiamaj blogoj. La mia ankoraŭ ekzistas, sed ĝi simple ligis al tiu de mia frato, kaj lia estis ĉe la retejo de Esperanto-USA, kiu malaperis kelkajn jarojn poste. Feliĉe, mi povis trovi funkciajn ligojn ĉe la Wayback Machine, kiujn mi uzis supre.

Ĝuu la Leteron de la Davos-ĉambro!

La Esperanto-sumoo

Nun okazas la Esperanto-sumoo de HORI Yasuo. Kelfoje dum la jaro, li organizas Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo legi Esperantan libron kaj diri al li pri ilia progreso. Oni raportas la rezulton laŭ metodo de tio de sumoa luktokonkurso.

Mi ne formale partoprenas en la sumoo, sed mi ja elektis libron kaj legas ĝin. La libro estas Pro Iŝtar de H. A. Luyken, kaj mi sukcese legis iom da paĝoj ĉiun tagon krom unu ĝis hodiaŭ.

Ĉi tiun libron mi aĉetis antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis komencanto, kaj mi provis legi ĝin tiam, sed trovis ĝi tro malfacila. Nun mi povas legi ĝin sufiĉe bone, malgraŭ sufiĉe granda nombro de vortoj, kiujn mi devas trovi en vortaro.

Mi nepre provos finlegi ĝin.

Montetaj ripetoj

Se vi, kiel mi, ne havas uzon de halteroj dum la pandemio, estas malfacile kreski estetikajn, muskolajn gambojn. Jen teĥniko por fari tion sen halterojn: supre kuru monteton aŭ ŝtuparon.

Mi ne konas sufiĉe granda ŝtuparo, kaj fakte montetoj estas ankaŭ malofta kie, tie mi loĝas, sed estas unu granda monteto, sufiĉe proksima, en apuda parko.

Hieraŭ mi kuris tien (iom pli ol unu mejlo), kaj tiam kuris de la fundo ĝis la pinto de la monteto kvar fojoj: montetaj ripetoj. Poste, mi kuris hejmen.