Pri la Letero de la Davos-ĉambro

Ĉi tiu rakonto estas tro longa por la ete amuza historio ĝi priskribas, sed mi ankoraŭ ridas post dek-kvin jaroj, do mi tamen rakontos ĝin. Jen la historio:

Antaŭ pli ol dudek jaroj, ĵurnalisto Laurie Garrett ĉeestis kunvenon de la World Economic Forum ĉe Davos, Svislando. Krom ŝian ĵurnalistan verkadon, ŝi ankaŭ verkis e-poŝton pri siaj travivaĵoj tie. Ĉar ŝi estas bona verkisto, la letero estis kaj amuza kaj interesa, do siaj amikoj dividis ĝin kun iliaj amikoj kaj tiel plu. Je iu punkto, oni afiŝis ĝin al la reto sub la nomo “Letero de Davos (en la angla).” Post tio, homoj interesiĝis pri komputilaj sekureco kaj privateco vigle diskutis la leteron.

OK, hard to believe, but true. Yours truely has been hobnobbing with the ruling class.

Post kelkaj jaroj, mia frato (Steven D. BREWER (en la angla)) kaj mi ĉeestis la Esperanto-USA landa-kongreson en Sankta Luiso. Hazarde, la nomo de la ĉambro kie la Esperanto-USA estrarkunsido okazis estis “Davos.” Tio memorigis Steven kaj mi de la “Letero de Davos,” kaj ni decidis verki nian propran “Leteron de la Davos-ĉambro.”

OK — apenaŭ kredeble, sed vere. Via moŝto amikumas kun la estrara klaso.

Estis simpla mokado de la letero de Laurie Garrett, sed ankaŭ pri la agadoj de la estraro de la organizo. Kompreneble, por ŝati ĝin, oni devas: 1) Koni la originalan Leteron de Davos, kaj 2) Paroli Esperanton. Mi supozas, ke la nombro de tiaj homoj en la mondo je tiu tempo estis du: Mi kaj mia frato.

Nun la ĉi-jara kunveno de la WEF rekunvenas ĉe Davos, do mi refoje memoris nian Leteron de la Davos-ĉambro, kaj volis memorigi homajn pri ĝi. Fakte, ne estis facile. Ni ambaŭ afiŝis pri ĝi al niaj tiamaj blogoj. La mia ankoraŭ ekzistas, sed ĝi simple ligis al tiu de mia frato, kaj lia estis ĉe la retejo de Esperanto-USA, kiu malaperis kelkajn jarojn poste. Feliĉe, mi povis trovi funkciajn ligojn ĉe la Wayback Machine, kiujn mi uzis supre.

Ĝuu la Leteron de la Davos-ĉambro!

Jaro de la Fundamenta Krestomatio

Antaŭ kelkaj jaroj, amiko de mi parolis pri libro Bible in a Year (Biblio dum Jaro). Ĝi enhavas la tekston de la Kristana Biblio, redaktita por prezenti 365 erojn. Ĉiu ero enhavas mallongajn ĉerpaĵon el malnova testamento kaj nova testamento, proverbon, kaj psalmon. Legu po unu eron ĉiu tago, kaj jen: post jaro, vi legis la tutan Biblion.

Mi tuj pensis: Iu redaktu la Fundamentan Krestomation tiel.

Lastatempe, mi notis, ke la teksto de la Fundamenta Krestomatio fakte estas havebla ĉe Gutenberg.

Do, mi akceptas mian propran defion: Mi redaktos la Fundamentan Krestomation en 365 erojn, por ke oni povu legi la tuton dum jaro.

Mia unua ideo estis, ke mi prezentu malgrandan ĉerpaĵon de prozo kaj poezio, kune kun ekzerco kaj anekdoto. Sed, estas malsufiĉon da ekzercoj kaj anekdotoj. Fakte, estas ĝusta sufiĉo da prozo: Per simpla kalkulo, ĉiu ero enhavas proksimume 23 liniojn da prozo kaj 15 liniojn da poezio.

La unua estas sufiĉe bona, se mi ne provas plidividi la prozerojn: Ĉiu tago havos duonan paĝon da prozo, kaj ĉiu sekcio aperos vice. La ekzercojn kaj anekdotojn, mi intermiksos.

La dua estas iom malfeliĉa—nur la plej mallongaj poeziaĵoj estas tiel mallongaj. Mi tre preferus, ke poeziaĵoj aperu nedividitaj, se tio eblas. Do, kiel mi nun antaŭvidas la libron, poezaĵo da malpli ol ĉirkaŭ 30 linioj aperos unuope. Pli longajn poezaĵojn, mi dividos kaj prezentos dum du, tri tagoj. (Aŭ pli. “El Iliado” eble bezonos 30, 40 tagojn.) Tio signifos, ke iuj tagoj ne havos poeziaĵon. Tio eble ne estos terura problemo.

Mi jam komencas la laboron. Tre baldaŭ, mi esperas, la redaktita libro ekzistos kiel komputila dosiero. Mi dubas, ke iu deziros presitan ekzempleron, sed mi planos havebligi e-libron (en multaj formatoj).

Libroj pri traduko

Mi ricevis demandon pri traduko-kursoj de Esperantisto, kiu legis mian artikolon pri kiel mi venis al Esperanto, kaj pro tio sciis pri mia intereso en tradukado.

Mi diris al li, ke mi konas du librojn kun meminstruaj tradukaj kursoj. Ambaŭ estas angla-al-Esperanto:

  1. Traduku! de William Auld
  2. A Translation Course in Esperanto for Advanced Students de F. R. Banham

Ili similas. La unua duono prezentas mallongajn tekstojn, dividitaj en erojn de eble 3–10 alineoj. La dua duono traktas pri ĉiu ero, kaj diskutas kiel oni povus traduki iun specifan malfacilan vorton aŭ frazon.

Mi ankaŭ plusendis la demandon al Viktor Payuk, kiu eble scias aliajn kursojn. Mi afiŝos iun interesaĵon, kiun mi lernos.

Recenzo: Kiel verki hajkon en Esperanto

Kovrilo de Kiel verki hajkon en Esperanto
Kiel verki hajkon en Esperanto

Mi venis al la verkado de hajko en Esperanto per longa vojo. Kiel komencanto (en kaj Esperanto kaj hajko-verkado), unu allogo de la hajko estis, ke hajko estas trakteble malgranda. Mi bezonis nur malgrandan kvanton da tempo kaj malgrandan kvanton da vortoj por verki hajkon.

Kompreneble, estis nur malofta, feliĉa akcidento, kiam mi verkis bonan hajkon, sed tio ne gravis. Gravis, ke mi ekzercis kaj mian hajko-verkadon kaj mian Esperanton.

Mi jam diskutis (en mia recenzo de lia unua kolekto de hajkoj), kiel mia frato ektraktis pli serioze la hajko-verkadon. Li studis la japanan tradicion. Li sciigis sin pri la detaloj de la formo.

Samtempe, dum li klopodis verki pli bonajn hajkojn, li instruis min pri tiuj detaloj—sezonvorto, tranĉo, ktp—kaj kuraĝigis min, ke mia verkado ankaŭ uzu tiujn ilojn. Sed, malsame ol mia frato, mi ne legis areton de libroj pri hajkoj.

Do, por mi tre taŭga estas la libro Kiel verki hajkojn en Esperanto de HIROTAKA Masaaki. Ĝi traktas la japanan tradicion, kaj kiel oni uzu la rimedojn de Esperanto por produki hajkon en tiu tradicio. Ĝi ankaŭ diskutas kiel oni uzu la rimedojn de iu ajn lingvo por produki viglan verkadon, per kombinado, ellaso, konkreteco, ktp.

La libro estas mallonga. Du ĉapitroj (unu en la japana kaj unu en Esperanto) enhavas la diskuton pri kiel verki hajkon en Esperanto. Ĉapitro 3 priskribas iom da “ŝatataj hajkoj” laŭ la ideoj ĵus enkondukitaj. Ĉapitro 4 havigas cent hajkojn de la aŭtoro mem. Ĉapitro 5 listas kaj diskutas la sezonvortojn uzitaj en la ekzempleroj.

Oni povas aĉeti la libron Kiel verki hajkon en Esperanto ĉe la libroservo de la UEA. HIROTAKA Masaaki verkas hajkon kiel Vastalto.

Ekzerco pri traduko

Antaŭ nelonge, mi ricevis peton de Viktor Payuk de la Esperanto-Societo de Ĉikago, ke mi traduku fragmenton de la novelo “Art in Translation” de Tony Beckwith. Laŭ mia kompreno, s-ro Payuk kunmetus ĝin kun aliaj fragmentoj por krei kolektivan tradukon por traduk-klasa uzo. (La novelo originale aperis en la aŭtuna 2010 numero de Source, novaĵletero de ATA, la Usona Tradukista Asocio.)

Nur la unuaj kvar-kvin frazoj de mia parto prezentis multajn interesajn defiojn pri traduko. Jen malgranda eltiraĵo, kun mia traduko:

In the wee small hours, Consuelo briefly stood behind me, her hands on my shoulders, gazing out at the sky. “You always do this when you get one of these,” she said. I nodded. “Your translation becomes your querida,” she murmured as she turned away, “your mistress.” She was right. A translation like this can’t be handled at arm’s length. It has so many undercurrents and subtleties that one must allow oneself to be drawn into it without a struggle. Dum la etaj fruaj horoj, Consuelo ekstaris malantaŭ mi, la manoj sur miaj ŝultroj, rigardante la ĉielon. “Vi ĉiam faras tion, kiam vi ekhavas tian laboron,” ŝi diris. Mi kapjesis. “Via traduko fariĝas via querida,” ŝi murmuris, forturnante, “via amantino.” Ŝi pravis. Tian tradukon oni ne povas trakti de malproksime. Ĝi havas tiom da subfluoj kaj subtiloj, ke oni devas permesi, ke vin ĝi senbarakte entiras.

Speciale interesaj:

  • wee small hours
  • You always do this when you get one of these.
  • at arm’s length
  • allow oneself to be drawn into it

Tre plaĉus al mi, aliaj traduko-proponoj, pri tiuj frazoj. Kiel mi farus pli bone?