Jarlibro 2003

La Jarlibro de 2003 ĵus alvenis. Bonege. La kovra bildo montras komputilon kaj vidaĵon de Tero de super norda afriko. La norda poluso estas strange nigra, eble pro tervarmado. Mia frato estas tie, je paĝo 247.

La Jarlibro de 2003 ĵus alvenis. Bonege.

La kovra bildo montras komputilon kaj vidaĵon de Tero de super norda afriko. La norda poluso estas strange nigra, eble pro tervarmado.

Mia frato estas tie, je paĝo 247.

Aliaj Esperantaj retlogoj

De tempo al tempo mi priserĉas la reton por trovi esperanto-lingvajn retlogojn. Hodiaŭ mi trovis tri: Esperanto estas nova al mi. Ĝi estas interesa, tre persona retlogo en bona Esperanto. Bonege! Dio preferas stekon — Revuo de Ŝakalknabino estas de usona maristino. Mi jam konis ĉi tiu retlogo kaj ŝatas ĝin. Esperanto’s Journal estas de … Daŭrigi legadon “Aliaj Esperantaj retlogoj”

De tempo al tempo mi priserĉas la reton por trovi esperanto-lingvajn retlogojn. Hodiaŭ mi trovis tri:

Esperanto estas nova al mi. Ĝi estas interesa, tre persona retlogo en bona Esperanto. Bonege!

Dio preferas stekon — Revuo de Ŝakalknabino estas de usona maristino. Mi jam konis ĉi tiu retlogo kaj ŝatas ĝin.

Esperanto’s Journal estas de multaj personoj. Ĝi ne estas tute en Esperanto, sed sufiĉe por enmeti ĉi tie.

Se vi sekvas la ligilon “livejournal userinfo” tie, vi trovas liston de dek du aliaj retlogoj, nur kelkaj Esperanto-lingvaj. Eble mi trovos bonan retlogon inter ili.

Le Monde diplomatique

Vilhelmo Lutermano sendis ligon al Le Monde diplomatique en Esperanto al la e-poŝta listo “la-komunumo.” Mi ne legis sufiĉan por certiĝis, sed je unua rigardo, ŝajnas sufiĉe interesa, se iom kontraŭ usona.

Vilhelmo Lutermano sendis ligon al Le Monde diplomatique en Esperanto al la e-poŝta listo “la-komunumo.” Mi ne legis sufiĉan por certiĝis, sed je unua rigardo, ŝajnas sufiĉe interesa, se iom kontraŭ usona.

Ekonomio

Ulo revenas al la urbo kie li, antaux dudek jaroj, cxestis universitaton. Li renkonas lian antauxan ekonomian profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.” La ulo tralegas gxin kaj diras, “Tio ne povas prava. Cxiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina … Daŭrigi legadon “Ekonomio”

Ulo revenas al la urbo kie li, antaux dudek jaroj, cxestis universitaton. Li renkonas lian antauxan ekonomian profesoron. Ili parolas, kaj la profesoro diras, “Mi havas la finan ekzamenon de la nuna kurso. Jen, legu.”

La ulo tralegas gxin kaj diras, “Tio ne povas prava. Cxiuj la demandoj samas kiel la demandoj je la fina ekzameno mi faris!”

“Ho,” diras la profesoro, “Tio ja estas prava. Cxiuj la demandojn samas kiel tiam. Kompreneble, la respondoj cxiuj malsamas.”

Tri branĉoj

Ivo Lapenna dividis esperantan agadon inter tri branĉoj: informado, instruado, praktika utiligo. Delonge, mi mem laboris (kiam mi ja laboras esperante–kiu ne estas ĉiam) pri la tria.

Estas bone, ke personoj aŭdas pri Esperanto, konas ĝin, scias tion, kio ĝi estas kaj la fakton, ke personoj vere uzas ĝin. Preter tio, mi kredas, informado ne povas kondukos nin.

Instruado estas bona, kaj mi vole instruus. Sed fakte, estas multmultaj lokoj kaj okazoj por lerni Esperaton. (Vidu, ekzemple, lernu.net.) Miaj malgrandaj penoj ne estos gravaj.

Por mi, estas la praktiak utiligo kiu estas grava. Kiam personoj vidas Esperanton kiel uzebla kaj uzinda–se ili vidas ĝin fakte uzita–tiam ili vidos Esperanton kiel io lerninda.

Efika Informado

Mi trovis du artikolojn pri efika informado pri Esperanto: Principaro de Frostavallen enhavas bonan konsilon en la formo de simplaj reguloj pri celoj, rimedoj, metodoj, kaj evitindaj eraroj. Por pli Efika Informado estas pli ampleksa pri la kialoj de tiuj reguloj. Gxi ankaux priskribis ne nur “kio fari” sed ankaux “kiel fari.” Mi mem delonga … Daŭrigi legadon “Efika Informado”

Mi trovis du artikolojn pri efika informado pri Esperanto:

Principaro de Frostavallen enhavas bonan konsilon en la formo de simplaj reguloj pri celoj, rimedoj, metodoj, kaj evitindaj eraroj.

Por pli Efika Informado estas pli ampleksa pri la kialoj de tiuj reguloj. Gxi ankaux priskribis ne nur “kio fari” sed ankaux “kiel fari.”

Mi mem delonga ne tiom okupigxis pri informado. Ne cxiam estis tiel. Unue mi estis forta fin-venkisto. Mi sopiris tiun tagon, kiam Esperanto ja estos la duan lingvon por cxiuj. Nun, ne tiom. Nun mi pripensas, se mil novaj usonanoj lernis Esperanto–kiel mia vivo plibonigus? Pli grava al mi, ke nunaj esperantistoj verku bone, veturu vaste, ktp.

Mi ekkonas, tamen, ke se kvin aux ecx tri novaj samurbanoj lernus Esperanto, tio ja plibonigus mian vivon. Do, min refoje ekinteresas la aferoj de informado.