Kuris hodiaŭ; refoje sub tegmento, ĵus antaŭ pluvo. #haiko #Esperanto
Etikedo: kuro
Montetaj ripetoj
Se vi, kiel mi, ne havas uzon de halteroj dum la pandemio, estas malfacile kreski estetikajn, muskolajn gambojn. Jen teĥniko por fari tion sen halterojn: supre kuru monteton aŭ ŝtuparon.
Mi ne konas sufiĉe granda ŝtuparo, kaj fakte montetoj estas ankaŭ malofta kie, tie mi loĝas, sed estas unu granda monteto, sufiĉe proksima, en apuda parko.
Hieraŭ mi kuris tien (iom pli ol unu mejlo), kaj tiam kuris de la fundo ĝis la pinto de la monteto kvar fojoj: montetaj ripetoj. Poste, mi kuris hejmen.
Ekzerco dum pandemio
Dum la pandemio, ekzercejoj estas fermitaj—eĉ la simpla ekzercoĉambro kie mi loĝas. Ŝildo sur pordo diras: “Notu: Fermita ĝis plua noto.” Kaj, ĉar tio ne sufiĉis, oni ankaŭ kovris la ŝlosiltruon, kaj forprenis la tenilon de la pordo.
Mi jam preskaŭ ne uzis la ekzercmaŝinojn, sed la ekzercejo havis bonegan aron de halteroj, kaj ĉar ili estis tie, mi uzis ilin. Nun, mi devas fari mian ekzercon sen ili.
Krom la halteroj, mi plej akre sentis la perdon de la stango mi uzis por sinpendado kaj sintirlevado. Do, mi tuj mendis duopon de gimnastikaj ringoj, kiuj mi nun uzas por tio.
Por anstataŭigi la halteroj, mi havas unu 15-funtan (7 kg) globhalteron. Ĝi estas tro malpeza por multaj ekzercoj por mi, sed dum tempo mi povos simple fari pli da ripetoj de iu ekzercaĵo.
Mi ankaŭ havas saltŝnuron.
Kaj, kompreneble, mi ĉiam havas ĉigongon kaj tajĝion, kurado, ktp.
Ĉu vi? Kiel vi trejnas kaj ekzercas dum la pandemio?
Pli simpla ekzerca rutino
Antaŭ unu jaro mi priskribis mian planitan ekzercan rutinon por lasta somero (en Kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru). Fakte, mi plejparte ne efektivigis tiun rutinon.
Ĉi-jare, mi planas pli simplan rutinon. Ĉiun semajnon:
- Dufoje mi kuros (unufoje longe, unufoje rapide),
- Dufoje mi levos halterojn,
- Unufoje mi svingos globhalteron (kiel alt-intensa intervala trejnado).
- Dum du tagojn mi ripozos.
Lasta monato mi kuris nur unufoje, ĉar la vetero estis malbona por kurado, sed mi ja levis halterojn 14-foje, do pli ol dufoje dum ĉiu semajno. Ĉi-monatoj mi jam kuris dufoje dum la unua semajno, levis halterojn dufoje, kaj svingis globhalteron unufoje, do precize kion mi intencas.
Mi provos afiŝi pli ofte ĉi somero, pri mia pli simpla ekzerca rutino.
Kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru
En Usono, eĉ normalaj homoj instruiĝas pri kiel gardi sin kontraŭ pafisto en lernejo aŭ laborejo. Mi neniam instruiĝis—dum multaj jaroj mi ne estas lernanto en lernejo, kaj dum kelkaj jaroj nek estas laboristo en laborejo—sed mi aŭdis pri tiaj kursoj. Kutima konsilo estas: kuru, kaŝiĝo, batalu. Forkuru, se vi povas atingis sekuran lokon. Se tio ne estas ebla, kaŝu sin. Se (kaj nur se) tio malsukcesas, batali la pafiston.
Aparte, mi aŭdis intervjuon kun fakulo pri persona sekureco. Li instruis similajn taktikojn, sed malsaman programon. Anstataŭ unu-fojon kurson pri plu-vivado, li instruis kiel prepari sin por havi la kapablon por plu-vivado. Unu aspekto, kompreneble, estis korpa trejniteco, kaj lia trejnaj agadoj havis radikon en simila modelo. Lia trejnada programo konstruiĝis ĉirkaŭ tiu ĉi modelo: kuru, batalu, kuru. Forkuru, se vi povas eskapi—do, trejni kuradon. Batalu, se vi devas—do, trejni batalon. Tamen ne batalu kun celo de venki: Batalu kun celo de eskapi—do, trejnu kuradon refoje, post unua kurado kaj tiam batalo. (Do, trejnu plu kuri kiam vi estas jam laca pro kuri kaj batali.)
Mi trovis tiujn ideojn interesaj. Do, unu modelo mi sekvos por mia ĉi-somere trejnado estos trejni min pri tiu ĉi skemo: kuru, kaŝiĝu, kuru, batalu, kuru.
- Kuru—Mi kuros kiel eble pli rapide mallongan distancon. (Tio estas, mi sprintos.)
- Kaŝiĝu—Mi kaŭros kaj grimpos malantaŭ iu kovraĵo.
- Kuru—Kvazaŭ eltrovita en mia kaŝejo, mi refoje kuros.
- Batalu—Kvazaŭ mia provo forkuri malsukcesis, mi batalos (aŭ ombro-boksi aŭ boksi bokssakon—mi havas boksogantojn por tio).
- Kuru—Kvazaŭ mi sufiĉe forpelis la atencanton, mi refoje forkuros (ĉi-tempe pli longe).
Kompreneble tio ĉi ne estos mia tuta trejnada plano, sed mi provis fari multfoje dum la somero.
Unua ekstera kuro
Mi ĵus kuris—mia unua ne-paŝrada kuro de la jaro.
Kiel mirinda! Kiel nekompareble bonega!
Ne estis rapide, kaj pro mia maltrejniteco kaj pro la glacio kaj fandiĝante neĝo sur la vojo—sed estis sufiĉe longa kaj (grave) sufiĉe facila. Mi kredas, ke mi ja atingis mian celon: mi povas kuri dum 30 minutoj je la komenco de la kurada sezono. Pro tio, mi esperas, ke mi povos tuj ektrejni je (por mi) alta nivelo.
Jen la detaloj:
Mi kuris
Dum vintro, mi kuras sur paŝrado. (Ĉu tio estas la plej bona vorto, se mi ne estas besto kiu turnas muelilon?)
Ĉar kurado sur paŝrado estas netolereble teda, mi distras min per ludo: “Zombies, Run!” Ĝi rakontas zombio-teman, kurado-teman rakonton dum mi kuras, intermetite kun muziko.
Mi kuris hieraŭ. Laŭ la paŝrado, mi kuris 2.49 mejloj dum 36:21. Ankaŭ “Zombies, Run!” taksas la longeco de kuro, aŭ per GPS (se ekstere) aŭ per paŝnombro. Laŭ ĝi, mi kuris 2.85 mi dum 36:22.
Mi kalkulis mian paŝdistanco post antaŭa kuro. Mi kredas, ke ĝi estas ĝusta por kurado. Sed post tiam, mi ne kuras dum la tuta ekzerco-periodo sur la paŝrado. Mi kuras dum la muziko, sed piediras dum la rakonto. Mi komencis tion, kiam mi ne povas aŭdi la rakonton super la bruo de la paŝrado, sed mi trovas ke mi ŝatas la efikon de la malsamaj niveloj de peno—per la peneto de la piediro, la penego de la kuro estas ebla.
Estas pro la periodoj de piediro, mi supozas, ke la distancoj malsamas. Sed, ne gravas—mi sendube kuris dum 36 minutoj. Mia vintra celo estas simple, ke mi eniros la printempan kuradan sezonon kun kapablo por kuri dum 30 minutoj. Se jes, mi povos rapide antaŭenigi miajn kuradajn celojn.
Miaj ekzercaj agadoj
Mi ekzercas per kelkaj agadoj.
Notu: en ĉiuj el tiuj artikoloj, mi uzos lokajn mezurunuojn de tiu loko kie la agado okazis—do, ofte mejloj. Kiam la loka mezurunuo estas alia—ekzemple, se mi kuras en kurkonkurso je 10 km—mi uzos tiun mezurunon.
Mi piediras
Mi piediras, iam longaj distancoj. Tiaj promenadoj mi ofte faras kun mia edzino.
Ni intencas piediri kune laŭ la vojo “Kal-Haven Trail,” antaŭe fervoja irejo kiu iras de la urbo Kalamazoo al la urbeto South Haven. Tiu piediro estos 33.5 mejloj, do ni bezonos niajn longajn promenadojn inter nun kaj tiam por prepari.
Mi kuras
Mi kuras por ekzerci.
Mi ne kuras longe, kaj mi ne kuras rapide, sed mi ja kuras. Dum someroj, mi ofte atingas la kapablon por kuri 5 aŭ 6 mejlojn. Dum vintroj, mi kuras per paŝaparato. Tio estas tiel teda, ke mi malofte kuras eĉ 3 mejlojn.
Mi biciklas
Mi biciklas kaj por ekzerci kaj por veturi.
Mia edzino ofte biciklas kun mi. Dum 2005 ni rajdis en organiza bicikla okazaĵo, en kiu mi rajdis 100 mejlojn kaj mia edzino rajdis 100 kilometrojn.
Mi levas pezilojn
Mi levas pezilojn, por grandigi mian forton. Dum jaroj, mi faris regule—du aŭ tri foje dum semajno. Lastatempe, malpli ofte, sed mi intencas fari plu.
Mi faras tajĝion
Mi faras tajĝion. En Ĉinujo, oni dirus, “Mi ludas tajĝion.”
Lastatempe, speciale dum vintro, ĉi tiu estas mia plej grava ekzerco. Mi ĉeestas kurson tri-foje dum la semajno, kaj mi instruas alian kurson du-foje dum la semajno.
Aliaj ekzercadoj
Unu ekzerca agado, pri kiu mi estas tre interesa, sed kiun mi ĝis nun preskaŭ ne faris, oni nomas en la angla per la franca-devenita vorto parkour. Mi supozas, ke tiu estus en Esperanto parkuro.
Mi verkos pli pri parkuro, se ĝi estos io, kion mi faras.